The Project Gutenberg EBook of Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine, by Jean de La Fontaine This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have to check the laws of the country where you are located before using this ebook. Title: Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine Author: Jean de La Fontaine Translator: G. Vaillant Release Date: April 7, 2016 [EBook #51690] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ FABLOJ--J. DE LA FONTAINE *** Produced by Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Books project.) ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE ESPERANTIGITAJ DE G. VAILLANT Profesoro en la liceo de Angulemo. DUA ELDONO PARIS LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79 1906 Tous droits réservés. AL SINJORO L. DE BEAUFRONT UNUA FRANCA PROTAGONISTO DE ESPERANTO KAJ AL SIA SINDONEMA KAJ SIMPATIA KOLEGO CARLO BOURLET TIUN ĈI VERKETON DANKE DEDIĈIS G. Vaillant. TABELO DE LA ENHAVO Antaŭparolo v Vivo de Ezopo 11 Al lia moŝto la princa 23 LIBRO UNUA I. La cikado kaj la formiko 24 II. La korvo kaj la vulpo 25 III. La rano kaj la bovo 25 IV. La du muloj 26 V. La lupo kaj la hundo 27 VI. La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono 28 VII. La bissako 29 VIII. La hirundo kaj la birdetoj 30 IX. La urbrato kaj la kamprato 32 X. La lupo kaj la ŝafido 33 XI. La ŝtelistoj kaj l' azeno 34 XII. La Morto kaj la malfeliĉulo 35 XIII. La Morto kaj la arbohakisto 35 XIV. La vulpo kaj la cikonio 36 XV. La knabo kaj la instruisto 37 XVI. La koko kaj la perlo 38 XVII. La burdoj kaj la mielmuŝoj 39 XVIII. La kverko kaj la kano 40 LIBRO DUA I. Kunsido de ratoj 42 II. La vulpo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio 43 III. La du bovoviroj kaj la rano 44 IV. La hundino kaj ŝia kunulino 44 V. La leono kaj la muŝeto 45 VI. L' azeno ŝarĝita de spongoj kaj l' azeno ŝarĝita de salo 47 VII. La leono kaj la rato 48 VIII. La kolombo kaj la formiko 48 IX. La leporo kaj la ranoj 49 X. La koko kaj la vulpo 50 XI. La korvo volanta imiti la aglon 51 XII. La pavo plendanta al Junono 52 XIII. La leono kaj la azeno ĉasantaj 53 LIBRO TRIA I. La muelisto, lia filo kaj l' azeno 55 II. La membroj kaj la stomako 57 III. La lupo fariĝinta paŝtisto 59 IV. La ranoj petantaj reĝon 60 ANTAŬPAROLO Jam multaj tradukoj de la ĉefaj verkoj literaturaj, precipe _Hamleto_ de Shakespeare, _Kaino_ de Byron, _Iliado_ de Homero, _La Gefratoj_ de Göthe, _La Neĝa Blovado_ de Puŝkin, _Unua Brandfaristo_ de Tolstoï, k. t. p., elpruvis en maniero nediskutebla, ke Esperanto tre taŭgas por la literaturo. Tia rezultato estas gravega. Ĝi efektive plivastigos la kampon kaj la rolon de la nova lingvo internacia, kaj altiros pli grandan nombron da adeptoj el tiuj personoj, kiuj, ne estante komercistoj nek vojaĝantoj, povas kredi, ke malofte ili havos okazon uzadi Esperanton. Ni do pensis, ke provante esperantigi _La Fablojn_ de La Fontaine (_La Fonten_), ni helpos al la plivastigo de la Zamenhofa lingvo kaj povos allogi al nia afero kelke da niaj samlandanoj. Sed nun kiamaniere traduki tiujn ĉi fablojn? Per prozo aŭ per versoj rimitaj? Certe la prozo permesas al la tradukanto sekvi la tekston pli laŭvorte kaj forlasi nenian detalon; sed ĝi estas peza, iafoje malgracia kaj la plej ofte malresponda al la fabla stilo rapida, kvazaŭ flugila, kaj kies indo konsistas ne sole en la vortoj sed ankaŭ en la ritmeco. Per versoj rimitaj? Sed ĉe tia okazo mil malfacilaĵoj, preskaŭ nevenkeblaj, kontraŭstaras antaŭ la tradukanto. Oni sciu efektive, ke Esperanto kalkulas apenaŭ kvardek aŭ kvindek vortfiniĝojn diferencajn, dum la franca lingvo posedas almenaŭ cent kvindek da tiuj. Plie en Esperanto la substantivoj preskaŭ solaj havas la finiĝojn _o_, _on_, _oj_, _ojn_; la verboj--la finiĝojn _as_, _is_, _os_, _us_, k. t. p. Sekve preskaŭ ĉiam ia substantivo devas rimiĝi kun alia substantivo; verbo--kun verbo; nominativo, akuzativo--kun nominativo, akuzativo; tempo de estanteco--kun tempo de estanteco, k. t. p. sed ĉe la lingvo franca, la finiĝoj estas tiel multaj, ke ia vorto, kia ajn ĝi estas, povas rimiĝi kun vorto el speco la plej diferenca. Fine en Esperanto la rimo ne estas bona ĉe la vortoj multsilabaj, se ĝi ne konsistas el du silaboj samsonaj. Voli do esperantigi versaĵon francan per versoj rimitaj, ĝi estas penadi ludi sur instrumento dukorda pecon muzikan aranĝitan por violono kvarkorda. Sed feliĉe, se Esperanto ne povas batali kun la franca poezio pri la rimo, ĝi revenĝe triumfas facile pri unu alia punkto. Ĝi efektive, dank' al sia maniero de akcentado de silaboj, povas verki versojn ritmigitajn el ritmoj la plej diversaj. Oni povas diri, ke en tiu ĉi rilato, ĝia liro posedas tiom da kordoj kiom la liroj greka kaj latina. Ĝi ja povas ankaŭ soni harmonie per versoj iambaj, troĥeaj, daktilaj, amfibraĥaj, hekzametraj, pentametraj, k. t. p. Tia diverseco de metroj poeziaj al ni permesis traduki verse la fablojn Lafontenajn, ne deviĝante elturmenti la tekston kaj dekliniĝi malproksimen de la originalo. Dank' al la fleksebleco de tiuj ĉi metroj, ni penadis reprodukti, kiel eble plej multe, la mezuritan longecon, tio estas la saman nombron silaban de la versoj francaj. Ni aldonas tie ĉi kelkajn mallongigitajn klarigojn pri la versofarado esperanta, por la legontoj de kiuj ĝi ne estas sufiĉe konata. Versaĵo estas ĉiu verko skribita laŭ certa _ritmo_. Ritmo en la versoj estas harmonia kaj laŭtakta alternado de silaboj akcentitaj kaj neakcentitaj[1] en tia maniero, ke de unu akcentita silabo ĝis la alia en la elparolado pasas ĉiam egala mezuro da tempo. Krom ritmo, versaĵo ordinare (kvankam ne ĉiam) havas ankoraŭ _rimojn_, t. e. egalsonan finiĝadon de la versoj[2]. Versaĵo povas havi rimojn (versoj rimitaj) aŭ esti sen rimoj (versoj blankaj); sed _ritmon_ ĝi _nepre_ devas havi, ĉar rimita parolo sen ritmo estas nur rimaĵo, sed ne versaĵo. La kuniĝo de unu silabo akcentita kun unu aŭ kelkaj silaboj neakcentitaj estas nomata _piedo_. La plej uzataj piedoj estas _troĥeo_[3] ˉ˘, _iambo_ ˘ˉ, _daktilo_ ˉ˘˘, _amfibraĥo_ ˘ˉ˘, _anapesto_ ˘˘ˉ. Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj _unuspecaj_ (ekzemple versaĵo iamba, kiu konsistas sole el iamboj, daktila, kiu konsistas el daktiloj, k. t. p.), aŭ per piedoj _miksitaj_. (En la lasta okazo, en la piedoj malplisilabaj la silaboj estas elparolataj iom pli longe, por ke ilia mezurtempo estu egala al la mezurtempo de la piedoj plisilabaj). Ekzemploj de versoj. 1. Troĥeo: Su̅r lă | ka̅mpŏ, | fo̅r dĕ l' |mo̅ndŏ, A̅ntaŭ̆ | no̅ktŏ | de̅ sŏ|me̅rŏ, A̅mĭ|ki̅nŏ | e̅n lă | ro̅ndŏ Ka̅ntăs | ka̅ntŏn | pri̅ l' ĕs|pe̅rŏ (Liro de Esperantistoj, paĝo 10.) 2. Iambo: Ĕn ni̅g|ră no̅k|tŏ tu̅|tĕ so̅|lĕ Mĭ sta̅|răs ga̅r|dŏn se̅n|păro|lĕ; Ĕra̅răs fo̅r | lă pe̅n|sŏ mi̅|ă Ăl mi̅|ă do̅|mŏ fa̅|mĭli̅|ă (Liro p. 20.) 3. Daktilo: Sa̅rkăs knă|bi̅nŏ kă|na̅bŏn A̅pŭd ĝăr|de̅nŏ sĭn|jo̅ră; Ŝi̅n ălaŭ̆|de̅tŏ dĕ|ma̅ndăs: «Ki̅ăl vĭ | ti̅ŏm dŏ|lo̅ră?» (Liro p. 112.) 4. Amfibraĥo: Ĕn me̅zŏ | dĕ no̅ktŏ, | ĕn blu̅ă | ĉĭe̅lŏ, Trăflu̅gĭs | kăj ka̅ntĭs | plĕj be̅lă | ănĝe̅lŏ. Kăj nu̅bŏj | kăj ste̅lŏj | kăj lu̅n' ĕn | ĭra̅dŏ Ăte̅ntĭs | kŭn ĝo̅jŏ | jĕ l' sa̅nktă | kănta̅dŏ. (Liro p. 32.) 5. Anapesto: Mĭ răko̅n|tĭs ăl ma̅|rŏ sĕnbo̅r|dă Prĭ lă gra̅n|dăj tŭrme̅n|tŏj ĕn ko̅|rŏ, Kăj pĕr bru̅|ŏ măllaŭ̅|tă dĕ l' o̅n|dŏj Ĝĭ rĕspo̅n|dĭs ăl mi̅ | kŭn făvo̅|rŏ. (Liro p. 106.) 6. Versoj mikspiedaj: Ĉar la reciprokaj kombinoj de diversaj piedoj povas esti tre multaj, tial ankaŭ la specoj de versoj mikspiedaj estas multaj. Ni donos tie ĉi nur kelkajn ekzemplojn: _a_) Mikspiedaj versoj _tipaj_, en kiuj en la tuta versaĵo la kombinoj estas faritaj laŭ severe difinita _ordo_, ekzemple: Fo̅rtĕ nĭ | sta̅rŭ|, fra̅tŏj ă|ma̅tăj, Pŏr ni̅ă | sa̅nktă | ăfe̅rŏ! Ni̅ bătă|la̅dŭ | ku̅nĕ tĕ|na̅tăj Pĕr u̅nŭ | be̅lă | ĕspe̅rŏ! (Liro p. 7.) Ĕn vĕspe̅r|ŏ sŏme̅r|ă || vŏjĕvo̅|dŏ kŏle̅|ră Ăl lă he̅j|mă kăste̅|lŏ răpi̅|da̅s; Ăl lă li̅|tŏ ĕdzi̅|nă || kŭn tĕru̅|rŏ sĕnfi̅|nă Lĭ ălve̅|năs,--nĕni̅|ŭn lĭ vi̅|dăs. (Liro p. 12.) _b_) Mikspiedaj versoj _sentipaj_. Ekzemple: Gu̅tŏ dĕ | plu̅vŏ | ĕnfa̅lĭs | fo̅jĕ Ĕn gra̅ndăn | prŏfu̅ndăn | ma̅rŏn. Ho̅! ĝĭ | fo̅rtĕ | ĕkkri̅ĭs | mălgo̅jĕ, Vĭda̅ntĕ | lă va̅stăn | ăkva̅rŏn. (Liro p. 70.) La longeco de versoj povas esti: _a_) Ĉiam _egala_. Ekzemple: Supre staras sur la mondo La silenta kapeleto, En la valo, ĉe la fonto, Ĝoje kantas paŝtisteto. (Liro p. 22.) Tie ĉi la tuta versaĵo konsistas el versoj 8-silabaj; _b_) _Tipe malegala_, se versoj de unu longeco laŭ severe difinita tipo alternas kun versoj de alia longeco. Ekzemple: Trĕ ĉa̅rmĕ | ĝĭ lu̅mĭs, | lă su̅nŏ | răva̅ntă, Ĕn mi̅ă | dĕ vi̅vŏ | măte̅nŏ; En brusto kuraĝo kaj forto bolanta, Espero kaj kredo en pleno. (Liro p. 23.) En tiu ĉi versaĵo post ĉiu verso 12-silaba iras verso 9-silaba. Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! (Liro p. 11.) En tiu ĉi tuta versaĵo la versoj ripetiĝas ĝis la fino egale en la sekvanta ordo: verso 11-silaba, v. 10-silaba, v. 11-silaba, v. 4-silaba. _c_) _Sentipe malegala._ Ekzemple: I̅ăm lă | kve̅rkŏ | di̅rĭs ăl | ka̅nŏ: (10 silaboj) «Vĭ ha̅văs | lă ra̅jtŏn | kŭlpi̅gĭ | nătu̅rŏn: (12 silaboj) Bĭrde̅tŏ | po̅r vĭ | ŝa̅rĝ' ĕstăs | pe̅ză; (10 silaboj) Vĕnte̅tŏ, | se̅ ĕkblŏ|va̅ntĕ (8 silaboj) Ĝĭ nu̅r ĕk|sŭlki̅găs | lă su̅prŏn | dĕ l' a̅kvŏ, (12 silaboj) Lă vi̅ăn | ka̅pŏn | flĕksi̅găs. (8 silaboj) (_Fabloj de La Fontaine, p. 40_) Angulemo, la 26an de Aŭgusto 1903. [1] En aliaj lingvoj oni distingas silabojn _longajn_ kaj _mallongajn_. [2] La egalsoneco devas nepre komenciĝi de la _lasta akcentita vokalo_. Tiel ekzemple la vorto _kor'_ povas rimiĝi kun _for_, _komenco_ povas rimiĝi kun _potenco_, sed oni ne povas rimi ekzemple _veturi_ kun _fari_, kvankam ambaŭ finiĝas per _i_ kaj eĉ per _ri_. [3] Per ˉ ni signifas silabon akcentitan kaj per ˘ silabon neakcentitan. En aliaj lingvoj tiuj ĉi signoj montras silabojn longajn kaj mallongajn. VIVO DE EZOPO FRIGILANDANO[4] ... Ezopo estis Frigilandano, el urbeto nomata Armorium. Li naskiĝis ĉirkaŭ la kvindeksepa olimpiado, ducent jarojn proksimume post la fondo de Romo. Oni ne povas diri ĉu li estis prava danki al la naturo, aŭ ĝin kulpigi; ĉar, donante al li tre belan spriton, ĝi lin naskis malbelforma kun vizaĝo malplaĉa, apenaŭ havanta homan figuron, kaj ĝi eĉ al li rifuzis la uzadon de la parolo. Kun tiaj malbonaĵoj, eĉ se li ne estis pro sia naskiĝo difinita por esti sklavo, li ne povis ne fariĝi tia. Cetere lia animo ĉiam sin montris libera kaj sendependa de la sorto. Lia unua mastro lin sendis al la kampoj por plugi la teron, ĉu tial ke li juĝis lin malkapabla je ia alia laboro, ĉu por formovi for si objekton tiel malĉarman. Tiam okazis, ke al ĉi tiu mastro, kiam li iris viziti sian kampodomon, kampanaro donis figojn. Li ilin trovis belaj kaj ilin tre zorge apartigis, ordonante al sia servanto, nomata Agatopus, alporti ilin al li ĉe la foriro de la bano. La hazardo volis, ke Ezopo havis aferon en la loĝejo. Tuj kiam li estis enirinta, Agatopus uzis la okazon kaj manĝis la figojn kune kun kelke da siaj kamaradoj, kaj je tiu ĉi friponaĵo li kulpigis Ezopon, ne kredante, ke ĉi tiu povos sin senkulpigi, tiel li balbutadis kaj ŝajnis idiota. La punoj kiujn uzadis la antikvuloj kontraŭ siaj sklavoj estis kruelegaj, kaj tia kulpo tre puninda. La malfeliĉa Ezopo sin ĵetis al la piedoj de sia mastro, kaj, parolante per gestoj kiel eble plej klare li povis, li komprenigis, ke li kiel favoron petas nur, ke la puno por momento prokrastiĝu. Ĉi tiun favoron ricevinte, li iris serĉi akvon varmetan, ĝin trinkis antaŭ sia sinjoro, metis siajn fingrojn en la buŝon kaj, sin vomiginte, nur ĉi tiun akvon elĵetis. Kiam li estis senkulpiginta sin tiamaniere, li konsilis, ke oni devigu la aliajn fari tiel. Ĉiuj miris, ĉar ne estis kredeble, ke Ezopo povas elpensi tian rimedon. Agatopus kaj liaj kamaradoj ne ŝajnis surprizitaj. Ili, kiel la Frigilandano, trinkis akvon kaj metis la fingrojn en la buŝon, sed evitis singardeme enigi ilin tro profunden. La akvo tamen efikis kaj videbligis la figojn ankoraŭ tute krudajn kaj tute ruĝajn. Per tia rimedo Ezopo sin savis, kaj liaj kulpigintoj estis duoble punitaj pro sia manĝegemo kaj pro sia malboneco. La tagon morgaŭan, kiam la mastro estis foririnta, kelkaj vojaĝantoj erariĝintaj--iuj diras, ke ili estis pastroj de Diano--petegis, en nomo de Zeŭso gastama, Ezopon, kiu faris sian kutiman laboron, montri al ili la vojon por iri al la urbo. Ezopo unue devigis ilin ripozi sub la ombro; poste prezentinte al ili manĝeton, li volis esti ilia gvidanto kaj lasis ilin nur kiam li estis metinta ilin sur la bonan vojon. Apenaŭ Ezopo estis forlasinta ilin, kiam pro la varmo kaj la laciĝo li ekdormis. Dum sia dormo, li sonĝis, ke la Fortuno, starante antaŭ li, lian langon malligas kaj per tia rimedo al li donacas ĉi tiun arton, kies rajte li estas nomata elpensinto. Pro tia aventuro ĝojigite, li subite vekiĝis: «Kio ĝi estas? li diris vekiĝante; mia voĉo liberiĝis; mi elparolas facile _rastilon_, _plugilon_ kaj kion ajn mi volas.» El tiu ĉi mirindaĵo okazis, ke li estis aĉetita de alia mastro. Efektive, ĉar ia servisto, nomata Zenas, kiu havis la oficon de registristo kaj de observisto de la sklavoj, estis batinta unu el ili troege pro kulpo kiu ne estis puninda tiel, Ezopo ne povis ne riproĉi lin, kaj al li minacis, ke liaj malbonaj agoj fariĝos sciataj. Zenas, por deturni la danĝeron kaj venĝi al Ezopo, iris diri al la mastro, ke ia miregindaĵo okazis en la domo: la Frigilandano retrovis, la parolon, sed la malbonulo ĝin uzadas nur por blasfemi kaj por malbone paroli pri sia sinjoro. La mastro ĝin kredis kaj eĉ plie faris, ĉar li al Zenas donis Ezopon, kun libereco agi kun li laŭ sia volo. Ia komercisto iris viziti Zenason revenintan al la kampoj kaj demandis ĉu por mono li volas provizi lin je porta besto. «Ne, diris Zenas, mi ne havas rajton fari tion; sed se vi volas, al vi mi vendos unu el niaj sklavoj.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, li venigis Ezopon: «Ĉu, diris la aĉetanto, vi volas min moki, proponante al mi aĉeti tiun ĉi personon? Li ŝajnas felsako.» Tuj kiam la aĉetanto estis tiel parolinta, li foriris duone murmurante, duone ridante pri tiu ĉi bela objekto. Ezopo lin revokis kaj diris: «Min aĉetu sentime; mi ne estos senutila al vi. Se vi havas infanojn kriemajn kaj malbonemajn, mia vido ilin silentigos: oni minacos min al ili kiel beston.» Tiu ĉi mokaĵo plaĉis al la aĉetanto. Li do aĉetis nian Frigilandanon por tri oboloj, kaj ridante li diris: «Dioj estu laŭdataj! En vero mi ne faris grandan akiron, sed ne elpezis grandan monon.» Inter aliaj komercaĵoj, ĉi tiu komercisto vendadis sklavojn, kaj pro tio okazis, ke irante Efezon por ilin ekvendi, li disdonis al ili, laŭ ilia ofico kaj iliaj fortoj, kion ili devis portadi por la bezonoj de la vojaĝo. Ezopo petis, ke oni atentu lian malgrandkreskon; cetere li estas novaveninto kaj oni devas agi dolĉe kun li. «Vi nenion portos, se vi volas», al li diris liaj kamaradoj. Ezopo, por montri sian kuraĝon, volis porti ŝarĝon kiel la aliaj. Oni do lasis lin elekti; li prenis la pankorbon; ĝi estis la ŝarĝo la plej peza. Ĉiuj pensis, ke li ĝin prenis pro malspriteco; sed tuj ĉe la tagmanĝo la pankorbo estis malplenigita kaj tiom malpliiĝis la ŝarĝo de l' Frigilandano. La samo okazis la vesperon kaj la morgaŭan tagon, tiel bone ke post du tagoj li marŝis senŝarĝe. Oni admiris la saĝon kaj la kalkulon de tia persono. Siaflanke la komercisto elvendis ĉiujn siajn sklavojn, esceptinte gramatikiston, kantiston kaj Ezopon, kiujn li alkondukis Samoson por vendi. Antaŭ ol ilin konduki sur la vendoplacon, li vestigis la du unuajn kiel eble plej dece, por doni al la komercaĵo, laŭ la kutimo de ĉiu vendisto, la plej belan ŝajnon. Kontraŭe Ezopo vestiĝis je sako kaj metiĝis inter siaj du kunuloj por doni al ili pli multe da brilo. Multaj aĉetantoj sin prezentis, inter aliaj filozofo nomata Ksantus. Li demandis la gramatikiston kaj la kantiston kion ili scias fari. «Ĉion», ili respondis. Ĝi ridigis la Frigilandanon, oni povas imagi en kia maniero. Planudo[5] rakontas, ke la vidantoj preskaŭ forkuris, tiel malbele li grimacis. La vendisto postulis por sia kantisto mil obolojn, por sia gramatikisto tri mil, kaj promesis, se oni aĉetis unu el ili, aldoni Ezopon senpage. La tro granda prezo de la gramatikisto kaj de la kantisto maldecidigis Ksantuson, sed por ke li ne revenu al hejmo nenion aĉetinte, liaj lernantoj al li konsilis aĉeti ĉi tiun duonhometon, kiu estis ridinta en maniero tiel ĉarma: lin oni faros timigilo; li amuzos la vidantojn per sia mieno. Ksantus lasis sin konvinki kaj aĉetis Ezopon por sesdek oboloj. Antaŭ ol lin aĉeti, li demandis lin por kio li taŭgos, kiel li estis demandinta liajn kamaradojn. «Por nenio, respondis Ezopo, ĉar la du aliaj detenis ĉion por si mem.» La komizoj de la limdepagejo liberigis Ksantuson de la limimpostoj kaj donis kvitancon senpage. ... Ian tagon de provizvendo, Ksantus, kiu intencis regali siajn amikojn, ordonis al Ezopo aĉeti tion, kio estos la plej bona, kaj nenion alian. «Mi vin instruos, diris en si mem la Frigilandano, precizigi kion vi deziras, ne konfidante al la decido de sklavo.» Li do aĉetis nur langojn, kiujn li preparigis kun saŭcoj ĉiuspecaj: la unua manĝaĵo, la dua, la tria, ĉiuj konsistis el langoj. La invititoj laŭdis unue la elekton de tia manĝaĵo; sed fine ĝi tedis al ili. «Ĉu mi ne ordonis al vi, diris Ksantus, aĉeti tion, kio estos la plej bona?--Nu! kio estas pli bona ol la lango? rediris Ezopo. Ĝi estas la ligilo de la vivo societa, la ŝlosilo de la sciencoj, la organo de la vero kaj de la prudento: dank' al ĝi oni konstruas kaj malsovaĝigas la urbojn; oni instruas, oni konvinkas, oni regas ĉe la kolektiĝoj, oni plenumas la ĉefan el la devoj, kiu estas laŭdi la diojn.--Nu! diris Ksantus, kiu intencis lin konfuzi, aĉetu morgaŭ tion, kio estas plej malbona: tiuj samaj invititoj venos al mi, kaj mi volas alie regali ilin.» La morgaŭan tagon, Ezopo ankoraŭ aranĝigis nur langojn, dirante, ke la lango estas la plej malbona objekto, kiu ekzistas en la mondo. Ĝi estas la patrino de ĉiuj disputoj, la nutristino de la procesoj, la kaŭzo de la malpacoj kaj de la militoj. Ĝi ja estas la organo de la vero, sed same ĝi estas la organo de la eraro, kaj, kio estas pli malbona, de la kalumnio. Dank' al ĝi oni detruas la urbojn, oni instigas la homojn al malbonaj aferoj. Ĝi vere laŭdas la diojn, sed ankaŭ ĝi blasfemas ilian potencon. Iu el la ĉeestantoj diris al Ksantus, ke vere tiu ĉi servisto estas tre utila al li; ĉar li scias kiel eble plej bone ekzercadi la paciencon de filozofo. ... Cetere, ne sole kun sia mastro, sed ankaŭ kun aliaj, Ezopo trovis okazon ridi kaj diri spritaĵojn. Ksantus estis sendita lin en ian lokon; sur vojo li renkontis magistratanon, kiu lin demandis, kien li iras. Ĉu pro distreco, ĉu pro alia kaŭzo, li respondis, ke li ne scias. La magistratano, taksante tian respondon malestimema kaj nerespekta, kondukigis lin al la malliberejo. «Ĉu vi ne vidas, li diris al la kondukantoj, ke mi bone respondis? Ĉu mi sciis, ke oni alkondukos min tien, kien mi iras?» La magistratano lin lasis foriri, kaj pensis, ke Ksantus estas feliĉa havante sklavon tiel plenspritan. Ksantus siaflanke per tio vidis, kiel profite estas por li ne liberigi Ezopon kaj kiom da honoro donas al li la posedo de tia sklavo. Ian tagon, kiam li drinkadis kune kun siaj lernantoj, Ezopo, kiu servis ilin, vidis, ke la vinvaporoj jam plivarmigas la cerbojn de la instruatoj kaj ankaŭ de la profesoro. «La drinkado, li diris, havas tri gradojn: unue la volupton, due la ebriecon, trie la furiozon.» Oni mokis lian diron, kaj oni daŭrigis malplenigi la vinpotojn. Ksantus tiom eltrinkis, ke li perdis la prudenton kaj fanfaronis, ke li eltrinkos la maron. Ĝi ridigis la ĉeestantojn. Ksantus ree certigis tion, kion li estis dirinta, kaj vetis je sia domo, ke li eltrinkos la tutan maron, kaj kiel garantion pro la veto li donis la ringon, kiun li havis sur la fingro. La tagon sekvantan, kiam la vaporoj vinaj estis forigitaj, Ksantus treege miris ne plu trovante sian ringon, kiun li multe ŝatis. Ezopo al li diris, ke ĝi estas perdita kaj ankaŭ la domo, dank' al la veto, kiun li estis farinta. La filozofo tre maltrankviliĝis; li petegis Ezopon trovi rimedon, por eltiri lin el embaraso. Ezopo elpensis la jenan: Kiam alvenis la tago difinita por la plenumo de la veto, la tuta popolo de Samos alkuris al la bordo de la maro por apudesti al la honto de la filozofo. Tiu el liaj lernantoj, kiu estis kontraŭvetinta, jam triumfis. Ksantus diris al la kolektiĝo: «Sinjoroj, mi vetis vere, ke mi eltrinkos la tutan maron, sed ne la riveregojn kiuj eniras en ĝin; sekve tiu, kiu kontraŭvetis, deturnu ilian kuradon kaj mi faros tion, kion mi fanfaronis fari.» Ĉiuj miris la rimedon kiun Ksantus trovis por foriri honore el tiel malbona afero. La lernanto konfesis, ke li estas venkita, kaj petis sian instruiston al li pardoni. Ksantuson oni rekondukis al lia domo kun aplaŭdoj. Kiel rekompencon Ezopo de li petis la liberecon. Ksantus rifuzis ĝin al li kaj diris, ke la tempo por lin liberigi ne venis ankoraŭ; se tamen la dioj ordonos, li konsentos je tio; sed li, Ezopo, devas atenti la unuan antaŭsignon, kiun li rimarkos ĉe la foriro de la loĝejo; se li estos feliĉa, se ekzemple du kornikoj antaŭ liaj okuloj sin prezentos, li havos liberecon; se li vidos nur unu, li restos sklavo. Ezopo tuj foriris. Lia mastro loĝis izole kaj kredeble ĉe loko kovrita de grandaj arboj. Apenaŭ foririnte, nia Frigilandano ekvidis du kornikojn, kiuj flugis sur la plej altan arbon. Li iris raporti pri tio ĉi al sia mastro, kiu volis vidi mem, ĉu li diras la veron. Antaŭ ol Ksantus alvenis, unu el la kornikoj forflugis. «Ĉu ĉiam vi trompos min? diris la mastro al Ezopo; oni lin vergu». Dum la frapado, oni venis inviti Ksantuson al ia festeno; li promesis alesti. «Ho ve! ekkriis Ezopo, la antaŭsignoj estas tre mensogemaj! Mi, kiu vidis du kornikojn, estas vergata; mia mastro, kiu vidis nur unu, estas invitata al edziĝa festeno». Tiu ĉi spritaĵo tiel plaĉis al Ksantus, ke li ordonis ĉesi vergi Ezopon; sed la liberecon li ne povis decidiĝi al li doni, kvankam li promesadis ĉe diversaj okazoj. ... Post kelke da tempo, Krezus, reĝo de Lidilando, anoncigis al la Samoslandanoj, ke ili devas fariĝi liaj depagantoj; alie li submetos ilin per la armiloj. La plimulto opiniis, ke oni devas obei lin. Ezopo al ili diris, ke la Fortuno prezentas du vojojn al la homoj: unu de libereco, malglata kaj dorna en la komenco, sed poste tre agrabla; la alia de sklaveco, kies komencoj estas pli facilaj sed daŭrigo netolerebla. Per tio li sufiĉe klare konsilis al la Samoslandanoj defendi sian sendependecon. Ili resendis la ambasadoron de Krezus, ne kontentiginte lian peton. Krezus sin preparis ataki ilin. La ambasadoro al li diris, ke dum ĉi tiuj havos kun si Ezopon, li ne facile submetos ilin, pro la konfido, kiun ili havas je la saĝo de tiu persono. Krezus al ili alsendis postuli lin, kun promeso lasi al ili la liberecon, se ili liveros lin al li. La ĉefuloj de la urbo taksis ĉi tiujn kondiĉojn tre akcepteblaj kaj ne kredis, ke ilia trankvileco kostos tro kare, se ili aĉetos ĝin liverante Ezopon. La Frigilandano ŝanĝigis ilian intencon, rakontante, ke la ŝafinoj, farinte pactraktaĵon kun la lupoj, donis al ili siajn hundojn kiel garantiulojn. Kiam ili ne havis plu defendantojn, la lupoj ilin sufokis kun pli malgranda peno ol antaŭe. Ĉi tiu apologo efikis kaj la Samoslandanoj prenis decidon tute kontraŭan je tiu, kiun ili estis prenintaj. Ezopo tamen volis iri al Krezus, kaj diris, ke li estos pli utila al ili, se li ĉeestos ĉe la reĝo, ol se li restos en Samos. Kiam Krezus vidis lin, li miris, ke persono tiel malforta estis tiel malhelpinta al li. «Kio do! jen estas tiu, dank' al kiu oni kontraŭstaras miajn volaĵojn!» ekkriis li. Ezopo sin ĵetis al liaj piedoj: «Homo ia, li diris, kaptadis akridojn; cikado troviĝis sub lia mano. Li estis jam mortigonta ĝin kune kun la akridoj: «Kion mi faris al vi? ĝi diris al ĉi tiu homo: mi ne mordetas viajn grenojn; mi ne kaŭzas ian domaĝon al vi; ĉe mi vi trovos nur la voĉon, kiun mi uzas tre senkulpe.» Granda reĝo, mi estas simila al ĉi tiu cikado: nur la voĉon mi havas kaj ĝin mi ne uzis por ofendi vin.» Krezus, tuŝite de admiro kaj de kompato, ne sole lin pardonis, sed, pro sia ŝato al Ezopo, li ne maltrankviligis la Samoslandanojn. En la tiama tempo, la Frigilandano verkis siajn fablojn, kiujn li lasis al la reĝo de Lidilando, kaj li estis sendita de li al la Samoslandanoj, kiuj al li donis grandajn honorojn. Al li venis ankaŭ la deziro vojaĝi kaj iri tra la mondo, interparolante pri diversaj aferoj kun tiuj, kiujn oni nomis filozofoj. En fino li akiris grandan influon ĉe Licerus, reĝo de Babilono. La tiamaj reĝoj alsendadis unuj al la aliaj problemojn por solvi pri ĉiuspecaj objektoj, kun kondiĉo doni tributon aŭ depagon, laŭ tio se oni respondis bone aŭ malbone al la demandoj proponitaj. Ĉe tiuj okazoj, Licerus, dank' al la helpo de Ezopo, ĉiam venkadis, kaj fariĝis glora inter la aliaj, tiel per solvado, tiel per proponado de problemoj. En tiu tempo, nia Frigilandano edziĝis, kaj, ĉar li ne havis ian naskiton, li filigis junulon el nobla naskiĝo, nomatan Enus, kiu lin pagis per maldankeco. Ĝin sciiĝinte, Ezopo lin forpelis. Ĉi tiu, por sin venĝi, falsis leterojn per kiuj ŝajnis, ke Ezopo interkomuniĝis kun la reĝoj konkurantoj de Licerus. Tiu ĉi, konvinkita per la sigelo kaj la subskribo de ĉi tiuj leteroj, ordonis al unu el siaj oficiroj, nomata Hermipus, mortigi la perfidan Ezopon, sen serĉado de pli grandaj pruvoj. Tiu ĉi Hermipus, estante amiko de la Frigilandano, al li savis la vivon, kaj, nesciate de ĉiuj, lin nutris longe en tombo, ĝis Nektenabo, reĝo de Egiptlando, konvinkite, ke Ezopo mortis, kredis, ke li povos fari Licerus'on sia depaganto. Li kuraĝis lin elvoki al vetbatalo, dirante, ke tiu ĉi ne povos alsendi arĥitekturistojn kapablajn konstrui turon en la aero, kaj samtempe homon ian pretan respondi al demandoj ĉiuspecaj. Licerus leginte la leterojn, ilin konigis al la plej lertaj de sia regno, sed ĉiuj staris senrespondaj; tial la reĝo bedaŭris Ezopon. Tiam Hermipus al li diris, ke tiu ĉi ne estas mortinta, kaj lin venigis. La Frigilandano estis tre bone akceptita, sin senkulpigis kaj pardonis al Enus. Pri la letero de la reĝo de Egiptujo li nur ridis kaj sciigis, ke li alsendos en printempo la arĥitekturistojn kaj la respondonton al ĉiuspecaj demandoj. Licerus redonis al Ezopo ĉiujn liajn bienojn kaj al li liverigis Enus'on por fari kun li kion li volos. Ezopo lin akceptis kiel sian naskiton, kaj, anstataŭ lin puni, al li rekomendis honori la diojn kaj la princon; fariĝi terura por la malamikoj; bone agi kun sia edzino, tamen ne malkovrante al ŝi siajn sekretojn; paroli malmulte kaj forpeli la babilemajn; ne senkuraĝiĝi pro malfeliĉo; pripensi pri la estonteco, ĉar pli bone estas riĉigi la malamikojn per sia morto, ol ĝeni la amikojn dum sia vivo; precipe ne envii la feliĉon nek la virtojn de aliaj, ĉar per tio oni malutilas al si mem. Enus, tuŝite de tiaj admonoj kaj de la boneco de Ezopo, kvazaŭ ia sago estus eniĝinta en lian koron, mortis post malmulte da tempo. Rilate al la vetbatalo de Nektenabo, Ezopo elektis aglidojn kiujn--ĝi estas malmulte kredebla--li instruis porti aparte en la aeron korbon, en kiu kuŝis juna infano. En la printempo sekvanta, li foriris Egiptujon kun tiuj ĉi preparaĵoj, alportante grandan admiron kaj sciemon pro sia intenco al la popoloj, ĉe kiuj li trapasis. Nektenabo, kiu estis alsendita la enigmon, nur tial ke li kredis al la morto de Ezopo, treege surpriziĝis de lia alveno. Ĝin li ne atendis, kaj ja li neniam estus elvokinta Licerus'on al tia vetbatalo, se li estus kredinta, ke vivas Ezopo. Li demandis, ĉu la Frigilandano alkondukis la arĥitekturistojn kaj la respondonton. Ezopo diris, ke la respondonto estas li mem kaj ke li vidigos la arĥitekturistojn, kiam li estos sur la loko. Oni eliris en la kamparon, kie la agloj levis aeren la korbojn kun la junaj infanoj ekkriantaj, ke oni donu al ili morteron, ŝtonojn kaj lignon. «Vi vidas, diris Ezopo al Nektenabo, mi trovis la laboristojn, vi al ili liveru materialojn.» Nektenabo konfesis, ke Licerus estas la venkinto. Li tamen proponis al Ezopo la jenon: «Mi havas ĉevalinojn en Egiptujo, kiuj aŭdas la blekon de la ĉevaloj estantaj apud Babilono. Kion vi povas respondi al tio?» La Frigilandano prokrastis sian respondon ĝis la morgaŭa tago, kaj kiam li estis reveninta al la domo, li ordonis al infanoj kapti katon kaj konduki ĝin tra la stratoj, ĝin batante. La Egiptoj, kiuj adoras tiun ĉi beston, estis treege skandalitaj de tia maniero agi kun ĝi. Ili ĝin fortiris el la manoj de la infanoj, kaj iris plendi al la reĝo. Oni venigis la Frigilandanon antaŭ li. «Ĉu vi ne scias, ke tiu ĉi besto estas unu el niaj dioj? Kial do vi agas tiel kun ĝi?»--Tial ke ĝi ofendis Licerus'on, ĉar, la lastan nokton, ĝi sufokis unu treege kuraĝan el liaj kokoj, kiu kantadis je ĉiuj horoj.--Vi mensogas, rediris la reĝo; ĉu povas esti, ke tiu ĉi kato faris en tiel malmulte da tempo tiel longan vojaĝon?--Kaj ĉu povas esti, respondis Ezopo, ke viaj ĉevalinoj aŭdas de tiel malproksime niajn ĉevalojn blekantajn?» Post tio la reĝo venigis el Heliopolis kelkajn personojn lertspritajn kaj klerajn pri la enigmaj demandoj. Li al ili donis grandan festenon, al kiu li invitis la Frigilandanon. Dum la manĝo, ili demandis Ezopon pri diversaj aferoj, kaj inter aliaj pri la jena: Estas granda templo apogita sur kolono ĉirkaŭita de dekdu urboj; ĉiu el ili havas tridek arkokolonojn, kaj ĉirkaŭ tiuj ĉi arkokolonoj promenas unu post la alia du virinoj, la unu blanka kaj la alia nigra. «Al tia demando, diris Ezopo, eĉ la malgrandaj infanoj povus respondi. La templo estas la mondo; la kolono--la jaro; la urboj--la monatoj; kaj la arkokolonoj--la tagoj, ĉirkaŭ kiuj promenadas alterne la tago kaj la nokto.» La tagon morgaŭan, Nektenabo kunvenigis ĉiujn siajn amikojn: «Ĉu vi, li diris, toleros, ke duonhomo, ke malbelformulo faros, ke Licerus gajnos la premion kaj mi havos la konfuziĝon kiel lotaĵon.» Unu el ili havis la ideon peti Ezopon, ke li faru al ili demandojn pri aferoj, pri kiuj ili neniam aŭdis. Ezopo skribis kontrakton, per kiu Nektenabo konfesis ŝuldi du mil talentojn al Licerus. La kontrakto estis metita en la manojn de Nektenabo tute sigelita. Antaŭ ol oni ĝin malfermis, la amikoj de la princo certigis, ke la afero enhavita en ĉi tiu skribaĵo estas konita de ili. Kiam oni estis malferminta ĝin, Nektenabo ekkriis: «Ĝi estas la plej granda malveraĵo en la mondo; mi prenas kiel atestantojn vin ĉiujn tiom, kiom vi estas.--Vere estas, diris ili, ke neniam ni aŭdis pri tio.--Mi do, rediris Ezopo, respondis al via demando.» Nektenabo lin resendis kun multe da donacoj por li kaj por lia mastro. ... El la ĉefaj urboj kie li haltis, Delfo estis unu. La Delfanoj lin aŭskultis volonte, sed ne donis honorojn al li. Ezopo, ofendita de tia malŝato, ilin komparis al bastono naĝanta sur la ondo; oni imagas de malproksime, ke ĝi estas io grandega; de proksime oni vidas, ke ĝi estas nenio. La komparon li pagis multekoste. Efektive la Delfanoj pro tio sentis tian malamon kaj tian deziron de venĝo--aliparte ili timis esti mallaŭditaj de li--ke ili decidis forrabi al li la vivon. Por bone sukcesi, ili kaŝis en liajn vestojn unu el siaj sanktaj vazoj, konvinkite, ke per tia rimedo ili pruvos, ke li estas kulpa je ŝtelo kaj malpiegaĵo, kaj tiamaniere oni lin kondamnos al la morto. Kiam li estis foririnta de Delfo kaj preninta la vojon al Focidlando, la Delfanoj alkuris kiel homoj en granda embaraso. Ili kulpigis lin, ke li rabis ilian vazon. Ezopo ĝin neis kun ĵuroj; oni serĉis en liaj pakaĵoj kaj la vazo estis trovita. Malgraŭ ĉio, kion povis diri Ezopo, oni kun li agis kiel kun krimulo malnoblega. Li estis rekondukita Delfon, ŝarĝita de katenoj, metita en malliberejon, kaj poste kondamnita esti deĵetita de altaĵo. Neniel al li utilis sin defendi per siaj kutimaj armiloj kaj rakonti siajn apologojn: la Delfanoj ilin mokis. «La rano, li diris al ili, invitis la raton viziti ĝin. Por ke tiu ĉi povu trairi la ondon, la rano aligis ĝin al sia piedo. Tuj kiam la rato estis sur la ondo, ĝi volis ĝin altiri funden, kun intenco ĝin dronigi kaj el ĝi fari manĝon. Dum la rato baraktis sur la ondo, rabobirdo ĝin ekvidis, rapidis sur ĝin kaj forportinte ĝin kun la rano, kiu ne povis sin disigi, ĝi manĝis unu kaj la alian. Tiamaniere, Delfanoj abomenaj, iu pli potenca ol vi min venĝos: mi pereos, sed vi pereos ankaŭ. Kiam oni kondukis lin al la ekzekuto, li trovis rimedon por forkuri, kaj eniris en malgrandan templeton dediĉitan al Apolo. La Delfanoj lin eltiris el ĝi: «Vi malrespektas tiun ci rifuĝejon, li diris, tial ke ĝi estas malgranda templeto; sed tago venos kiam via malboneco ne trovos rifuĝejon sendanĝeran, ne eĉ en la temploj. Tiel al vi okazos kiel al la aglo, kiu, spite la petoj de la skarabo, forportis leporon kiu estis rifuĝinta ĉe ĝi: la posteularo de la aglo pro tio estis punita ĝis ĉe la brusto de Zeŭso.» La Delfanoj, malmulte tuŝite de ĉiuj tiuj ekzemploj, lin deĵetis de altaĵo. Malmulton da tempo post lia morto, pesto fortega multanombre pereigis la Delfanojn. Ili demandis la orakolon, ĉu per ia rimedo ili povos kvietigi la koleron de la dioj. La orakolo respondis, ke ili ĝin kvietigos nur sole se ili elpagos sian krimegon kaj kontentigos la ombranimon de Ezopo. Tuj piramido estis konstruita. Ne sole la dioj montris kiom tia krimo al ili malplaĉas; sed la homoj ankaŭ venĝis la mortigon de sia saĝulo. Efektive la Grekoj alsendis komisarojn per serĉadi la mortigintojn kaj ilin punis severege. [4] Oni scias ke tiu ĉi verketo estas teksaĵo da legendoj kaj fabeloj pli aŭ malpli verŝajnaj, sed preskaŭ tiel konitaj kiel la fabloj mem. [5] Monaĥo greka kiu verkis la biografion de Ezopo. FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE Al lia moŝto la princa. Mi kantas keroulojn kreitajn de Ezopo, De kiuj l' historio, se eĉ nur imagita, Veraĵojn kun utilaj instruoj konigadas. En mia libro ĉio parolas, eĉ la fiŝoj, Kaj tia parolado konvenas al la homoj, Ĉar mi la bestojn uzas por homojn instruadi. LIBRO I I.--La cikado kaj la formiko. Cikado kantadinte Someron tutan, Troviĝis senproviza Ĉe l' veno de l' malvarmo: Nenia plu peceto Da muŝo aŭ vermeto. Ĝi iris tre malsata Proksimen al formiko, Petante, ke ĝi pruntu Grenerojn por vivadi Ĝis nova la somero. «Per mia best-honoro, Ĝi diris, al vi tutan La sumon kun procento Mi pagos post la vintro.» Sed estas ne pruntema Formiko: tio estas Malbono lia sola. «Vi, kion do faradis, Ĝi diris, dum varm' estis? --Tra l' nokto kaj tra l' tago, Kantadis mi senĉese. --Vi kantis! mi tre ĝojas; Nun iru do dancadi.» II.--La korvo kaj la vulpo. Sinjoro korv', sur arbo sidante, En sia beko tenis fromaĝon. Per la odoro vulp' allogite, Tiele al li parolis: «Bonegan tagon, moŝto la korva! Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas! Mi ne mensogas: se voĉon Al la plumaro similan Vi havas, vere el la loĝantoj De la arbaretoj vi estas Fenikso». Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo, Kaj sian belan voĉon por montri, Ĝi larĝe sian bekon malfermas, Kaj lasas fali sian kaptaĵon. La vulpo ĝin prenis kaj diris: «Sinjoro, Eksciu vi, ke vivas flatisto Per helpo de kiu lin volas aŭskulti; Sendube fromaĝon ĉi tio meritas.» Konfuza kaj tre hontanta, Ĵuris la korvo, sed tro malfrue, Ke de nun neniu ĝin trompos tiele. III.--La rano kaj la bovo. Raneto bovon ekvidis Ŝajnantan al ĝi belkreska. Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa, Ĵaluze penadas, kaj sin plilarĝigas, Kaj sin plilongigas, por ke la bestegon Dike ĝi povu egali; Kaj poste ĝi diris: «Rigardu, fratino, Ĉu tio sufiĉas? Ĉu mi jam sukcesis? --Ne--Sed nun?--Neniel--Mi fine egalas? --Ne, tute ne.» La besto maldika Ŝvelis tiele, ke ĝi elkrevis. Multege da homoj ne estas pli saĝaj: Malriĉa penadas imiti riĉulon; Princo senpova havas kortegon; Volas markizo havi palacon. IV.--La du muloj. Du muloj vojiris, la unu avenon, L' alia la monon de l' fisko portante. Ĉi tiu, fiera de ŝarĝ' tiel bela, Marŝis levante la kapon Kaj tintigante sian tintilon. Sed jen rabistoj alvenas, Kiuj, la monon ŝteli volante, Sin tuj sur la mulon de l' fisko surĵetas, Kaj ĝin per la brido haltigas perforte. La mulo sin defendante Bategojn ricevis: ĝi plendas, ĝi ĝemas: «Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton? Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas, El la danĝero sin mem eltiris, Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas, --Amiko, diris ĝia kunulo, Ne ĉiam utilas altrangon okupi; Se, kiel mi, vi mem estus Servinta nur mueliston, Vi nun ne estus tiel malsana. V.--La lupo kaj la hundo. Lupo nur ostojn havis kaj felon, Ĉar akurate gardis la hundoj. Jen tiu ĉi lupo renkontas korthundon Tre belan, brilharan kaj ankaŭ tre fortan, Kiu tra kampoj vagadis. Ataki ĝin kaj pece disŝiri Sinjoro lupo tute deziris; Sed bataladi estis necese, Kaj tiel forta kaj granda Estis la besto, ke ĝi tre povis Sentime sin mem defendi. Tial humile sin proksimiĝas La lupo, komencas interparoladon, Kaj laŭdas ĝin pro la ĝia Bonstato kiun ĝi tute miras. «Bela sinjoro, diris la hundo, Vi, kiel mi, grasa fariĝi nun povas. Lasu l' arbarojn, al mi vi kredu; Ĉar tie estas viaj la fratoj Malĝojaj, mizeraj, senhavaj vagistoj, Kiujn atendas mort' pro malsato. Ĉar kio estas certa por lupoj? Neniam facila, sentima festeno; Nenio sen batalado. Min sekvu: vivadon pli bonan vi havos. --Sed, lup' diris, kion faradi mi devos? --Ho! preskaŭ nenion, respondis la hundo; Forpeli la homojn portantajn bastonon Kaj petadantajn almozon, Flatadi domanojn, la mastron karesi, Kaj estos via salajro Multege da bonaj kaj sukaj manĝaĵoj: Restaĵoj de kokoj, restaĵoj de ŝafoj, Kaj ankaŭ multaj dolĉaj karesoj.» Jam feliĉaĵon la lup' imagas Kiu ĝin dolĉe plorigas. Irante, la kolon de l' hundo ĝi vidis Senharan--«Sed kio ĝi estas, ĝi diris? --Nenio--Tamen?--Ho! bagatelo! --Pli klare diru--La ĉirkaŭkolo, Per kiu estas mi alligata, Kion vi vidas eble ekkaŭzis. --Ligata! rediris la lupo, libere Ĉu vi ne kuradas?--Ne, sed ĝi negrava. --Mi tiel grava ĝin taksas, Ke viajn festenojn mi tute ne volas, Kaj pro tiela prezo trezoron Mi certe ne volus.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, La lupo forkuris kaj kuras ankoraŭ. VI.--La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono. Bovino, kaprin' kaj fratino ilia Ŝafin' kuniĝis iam kun forta Leon', grandsinjoro de la ĉirkaŭaĵo, Kaj faris komunaj profitojn kaj perdojn. Jen cervo kaptiĝis en ret' de l' kaprino. Ĝi alvenigis siajn kunulojn. Ĉe l' veno ilia, per l' ungoj kalkulis Tuj la leon' kaj diris: «Ni estas Kvar por partopreni en tiu ĉasaĵo.» Ĝi tiam kvarpece distranĉis la cervon Kaj prenis por sia la moŝto la parton Unuan, dirante: «Ĝi estas por mi mem, Ĉar mi nomata estas leono; Al mi apartenas la dua per rajto De ĉiuj konita, la rajt' de l' plej forta; Estante pli pova mi volas la trian; Se unu el vi tuŝos la kvaran; Mi tuje ĝin mortsufokos.» VII.--La bissako.[6] Zeŭs' iam diris: «Antaŭ la mia Moŝto ekstaru ĉiuj vivantoj. Se iu ne estas kontenta je sia Korpformo, li povas ĝin diri sentime; Mi lian korpon aliformigos. Vi venu, simio, ĉar rajt' estas al vi Paroli unue. Ĉi tiujn do bestojn Rigardu; iliajn belformojn kun viaj Komparu; ĉu vi nun estas kontenta? --Mi, kial ne? diris ĝi; ĉu do ne havas Mi kvar piedojn kiel l' aliaj? Neniam kritikis mi mian portreton. Sed frat' mia, l' urso, ja estas fuŝita: Konsilas mi ĝin sin neniam pentrigi.» La urso alpaŝis--sendube ĝi plendis-- Kontraŭe: ĝi sian korpformon tre laŭdis, Kaj la elefanton kritikis, dirante, Ke estus bone fari pli longa La ĝian voston, iom eltranĉi El ĝiaj oreloj kaj aliformigi Ĉi tiun masegon malbelan kaj pezan. La elefanto, kvankam prudenta Bestego, ne pli saĝe parolis, Ĝi trovis ke, laŭ opinio la ĝia, Moŝto balena estas tro dika. Formik' mallongecon al pulo riproĉis, Kredante, ke estas ĝi granda koloso. Zeŭs' ilin forsendis je si mem kontentajn Kaj unujn l' aliajn interkritikintajn. Sed pli malsaĝa estis ankoraŭ La gento la homa. Ĉar ĉiuj ni, linkoj Por la aliaj, talpoj por ni mem, Ni ĉion al ni, al aliaj nenion Pardonas. Ne per sama okulo Nin kaj l' aliajn ni vidas. La Mondkreinto kreis nin ĉiujn Bissakportantoj: postan la poŝon Li faris por niaj difektoj, l' antaŭan Por la difektoj de l' homoj aliaj. [6] Bissako (bis-sako) = sako kun du poŝoj. VIII.--La hirundo kaj la birdetoj. En siaj vojaĝoj hirund' estis multon Lerninta: kiu multon vidadis, Povas pri multo memori. Ĉi tiu sciis antaŭsentadi La fulmotondron eĉ plej malgrandan, Kaj antaŭ ol ĝi estis krevonta, Ĝin ĝi anoncis al la maristoj. Okazis, ke kiam kanabo semiĝas, Ĝi vidis plugiston kovrantan per semo Multege da sulkoj. «Ĝi al mi ne plaĉas, Ekdiris ĝi al la birdetoj; mi povos Forflugi aŭ vivi en lok' malproksima; Sed kion vi faros? Ĉu vidas vi manon Tra la aero travojirantan? Nu! tio, kion ĝi nun disŝutas, Al vi mem tre baldaŭ pereon alportos; Ĉar ĉe l' somera tempo naskiĝos Kaptiloj por vin envolvi, Aŭ retoj por vin ekkapti; Per unu vorto, multaj maŝinoj Por vin ĉu mortigi, ĉu malliberigi. Atentu! minacas la pat' aŭ la kaĝo; Tial do, al mi vi kredu, Ekmanĝu tiun ĉi semon.» La birdoj ĝin mokis, ĉar ili tra l' kampoj Trovis tro bonan paŝtaĵon. Kiam verdiĝis la kanabejo, Hirund' diris: «Herbon post herbo elŝiru Kion produktis tiu ĉi semo La malbenita, alie Certega estas via pereo.» --Malbonaĵ-profeto kaj babilemega! Ĉiuj ekkriis, belan oficon Al ni vi trudas! Pli ol mil birdoj Estus necesaj por senherbigi Tiun ĉi tutan kantonon.» Kiam kanabo plenmaturiĝis, Hirundo aldonis: «Ĝi estas ne bona; Sem' malutila frue grandiĝas. Sed, ĉar ĝis nun oni min kredis neniel, Tuj kiam vi vidos, ke tero de semo Kovriĝos, kaj ke la vilaĝanoj Ne sin okupante je siaj la grenoj, Faros militon al la birdetoj; Tuj kiam kaptiloj kaj retoj ekkaptos La birdojn, de loko al loko ne flugu, Restadu en hejmo, aŭ flugu fremdlanden; Imitu l' anasojn, koturnojn aŭ gruojn; Sed, kiel ni, vi ne povas Transpasi l' ondojn kaj la dezertojn, Nek al aliaj mondoj alflugi. Por vi do rimed' sola estas senriska: En kavon de muro vin mem tuj enfermu.» Jen la birdetoj, lacaj ĝin aŭdi, Ĉiuj ekpepis tiel konfuze Kiel Trojanoj, kiam Kasandro La buŝon nur ekmalfermis. La sama sorto ilin atingis, Ĉar sklavoj fariĝis sennombraj birdetoj. Ni sekvas nur niajn la proprajn instinktojn, Kaj la malbonon ni nur atentas Kiam ĝi estas veninta. IX.--La urbrato kaj la kamprato. Gastama urborato, En manier' afabla, Invitis kamporaton Al bonaj manĝrestaĵoj. Sur Turkan tapiŝeton Metiĝis la manĝaro. Nur Dio scias kiom Elĝojis la du fratoj! La manĝo estis bona Kaj granda l' apetito; Sed iu ilin ĝenis, Dum ili ĝoje manĝis. Ĉe l' pordo de la ĉambro Ekaŭdis ili bruon. Urbrato tuj forkuras; Amiko ĝia sekvas. Sed jen la bruo ĉesas; Revenas tuj la ratoj, Kaj diras la urbano: «Ni finu la rostaĵon. --Ne, diris la alia; Vi morgaŭ al mi venu; Vi tie ja ne trovos Festenon tute reĝan; Sed ĝenas min nenio; Sentime mi manĝadas. Adiaŭ: for plezuron, Se timo ĝin malhelpas!» X.--La lupo kaj la ŝafido. Tro ofte triumfas la vol' de pli forta. Tion per fablo ni pruvos. En akvo kuranta ektrinkis ŝafido; Alvenis la lupo, serĉante ĉasaĵon Kaj pro malsato tien allogite. «Kial la akvon ci malpurigas? Kolere diris la besto: Al mi ci pagos cian sentimon. --Sinjoro, diris la ŝafideto, Ne koleriĝu la via moŝto; Sed volu vi konsideri, Ke en la fluo je dudek paŝoj Pli sube ol vi mi min sensoifigas, Kaj sekve vian trinkaĵon Mi malpurigi tute ne povas. --Ĝin ci malpurigas, respondis la lupo, Kaj ci min kritikis la jaron pasintan. --Sed kiel, rediris la ŝafo, ĝin fari Mi povis? Mi tiam ne estis naskita: Mi suĉas ankoraŭ la mian patrinon. --Se ci ne povis, frat' cia faris. --Mi fraton ne havas--El ciaj parencoj Unu do faris, ĉar min ne multe Indulgas vi mem, kaj paŝtitoj kaj hundoj. Nun, kiel oni diris, min venĝi Mi devas.» Tuj ĝi la ŝafidon forportis Kaj manĝis sen ia riproĉ' konscienca. XI.--La ŝtelistoj kaj la azeno. Azenon ŝtelinte sin interbatadis Du sentaŭguloj: unu ĝin gardi Volis, l' alia volis ĝin vendi. Dum la pugnobatoj flugetis, kaj penis La du ŝtelistoj sin mem defendi, Alvenas tria rabisto, Kiu la beston forkaptas. L' azeno estas ofte provinco, Kiun envias iaj regnestroj, Ĉu Turka, Hungara, ĉu eĉ Transsilvana, Kaj multajn aliajn mi povus elnombri, Tiom da tiaj princoj troviĝas! Sed ofte l' akiro ne estas por ili, Ĉar ilin kvara princo pacigas, Prenante por si mem l' azenon ŝtelitan. XII.--La Morto kaj la malfeliĉulo. Senĉese ia malfeliĉulo Al help' alvokis la Morton. «Ho Mort'! kiel bela, li diris, vi ŝajnas! Tuj venu fini mian mizeron.» Venante la Mort' kredis lin kontentigi. Ĝi puŝas la pordon, eniras, sin montras: «Ho! kion mi vidas? for tian objekton! Li diris, ho! kiel ĝi estas malbela, Kaj kiom al mi da terur' ĝi alportas! Ho Mort'! ne alpaŝu! Ho Mort'! tuj foriru!» Meceno estis spritega; Li diris: «Faru min unubraka, Senkrura, podagra kaj kripla, se nur mi Vivados, mi estos sufiĉe kontenta.» Ĝin, Morto, aŭskultu kaj venu neniam. XIII.--La Morto kaj la arbohakisto. De multaj branĉaĵoj kovrite, sub pezo De ŝarĝ' sia kaj de la jaroj ĝemante Kaj kurbigite, arbohakisto Multpeze marŝadis kaj sian dometon De fum' nigrigitan, penadis atingi. En fino lacega pro pen' kaj doloro, Demetas li sian branĉfaskon kaj plendas Je sia sorto malfeliĉega. «Ĉu unu plezuron mi ĝuis tra l' vivo? Ĉu hom' pli malriĉa sur tero vivadas? Neniam ripozon, ne ĉiam eĉ panon Mi havas! L' edzino, l' infanoj, l' impostoj, La kreditoro kun la servuto Plenigas je zorgoj la mian vivadon.» Li vokas la Morton. Ĉi tiu tuj venas, Kaj ekdemandas, kion li volas: «Al mi, li diris, helpu reŝarĝi Ĉi tiun branĉaron: ĝi estos ne longa.» La Mort' ĉesigas ĉian doloron, Sed ĝin neniam alvoku: Toleri suferon prefere ol morton, Estas la homa devizo. XIV.--La vulpo kaj la cikonio. Iam la vulpo manĝon preparis Kaj cikonion invitis. La manĝ' estis simpla kaj tute senriĉa: Ĝi havis nur pecon viandan en saŭco Fluida, ĉar ĝi vivis avare. La saŭc' en teleron estis verŝita; Eĉ unu guteton ne povis ekkapti La cikonio; sed la ruzulo Rapide englutis la tutan manĝaĵon. Post kelkaj tagoj, la cikonio, Volante sin venĝi, invitis la vulpon. «Volonte, ĝi diris, ĉar kun la amikoj Mi ĉiam agadas senceremonie.» En horo dirita, ĝi kuris al domo De l' cikonio sia la gasto; La afablecon ĝian tre laŭdis, Kaj trovis la vespermanĝon Tre ĝustatempe elkuirita. Ĝi ĝojis pro la bonodor' de l' viando Pecete hakita kaj ŝajne bongusta; Ĉar--tio estas tute kredebla-- Kun grandapetito ĝi estis veninta. La cikonio la hakitaĵon En vazon mallarĝan kaj longan enmetis. La beko de l' bird' en ĝin povis eniri, Sed estis pli dika la buŝo de l' vulpo. Ĝi hejmen malsate revenis, hontante Simile al vulp' de kokino kaptita, Kaj mallevante siajn orelojn Kun sia vosto inter la kruroj. Trompantoj, por vi tion mi skribas: Trompinte, vi estos tutsame trompitaj. XV.--La Knabo kaj la instruisto. En jena fablo volas mi konigi De malsaĝulo la riproĉojn vanajn. Sur bordo de rivero petolante, En l' akvon iam falis juna knabo. Salik', feliĉe por li, tie estis, Kies branĉaĵo, dank' al la ĉielo, Lin savis; ĉar al branĉo de l' arbeto Li sin alkroĉis. Pasas instruisto; La knab' ekkrias: «Helpu, mi pereas!» La lernejestro tiam sin turnante, Malĝustatempe, kun gravega voĉo, Lin ekriproĉas: «Ho! la sentaŭgulo! Li diris, vidu kien lin deĵetis Malsaĝo lia: iru do nun zorgi Friponojn tiajn! Kiel malfeliĉaj Ja estas la gepatroj, kiuj devas Observi ĉiam tiajn petolulojn! Kiom da peno ili havas!» Ĉion Dirinte, li al bord' la knabon portis. Ĉi tie multajn homojn mi kritikas, Ĉar en la fablo povas rekoniĝi La babilema, kaj la kritikema, Kaj ankaŭ la pedanta scienculo. Popolon grandan ĉiuj certe faras, Ĉar tiujn rasojn benis la Kreinto. En ĉiuj la aferoj ili serĉas Okazon por ekzerci sian langon. --«Amiko mia! el danĝer' min tiru; Ci poste faros cian paroladon!» XVI.--La koko kaj la perlo. Perleton koko trovis Kaj ĝin al juvelisto Najbara ĝi tuj portis. «Mi trovas ĝin belega, Ĝi diris, sed grenero Pli bona estus por mi.» Manskribon nesciulo Heredis; ĝin li portis Proksimen al libristo. «Mi trovas ĝin plenscia, Li diris, sed monero Pli bona estus por mi.» XVII.--La burdoj kaj la mielmuŝoj. Laŭ sia labor' laboristo taksiĝas. Mielaj tavoloj forlase troviĝis. Jen ilin burdoj ekpetis; Sed tuj protestis abeloj, Kaj vespon elektis por juĝi l' aferon. Ne estis facile dekreton eldoni, Ĉar la atestantoj certigis, Ke ĉirkaŭ l' tavoloj bestetoj flugemaj, Zumemaj, longetaj, brunflavaj kaj tiaj Kiel l' abeloj longe vidiĝis. Sed kio? estis signoj similaj Ĉe la burdaro. Embarasite, La vesp' informiĝon denove farigis. Kaj, por sciiĝi pli bone, Ĝi formikaron aŭskultis; Sed la afero ne povis klariĝi. «Por kio, mi petas, ekdiris abelo Tre saĝa, taŭgas ĉi tio? Ekkomencite de ses monatoj, En sama stato staras l' afero, Kaj dume perdiĝas la mieltavoloj. Jam temp' estas ke la juĝisto rapidu; Ĉu l' urson li ne lekis sufiĉe?[7] Sen tiom da vortoj, da kontraŭparoloj, Skribaĵoj kaj transskribaĵoj, Laboru ni kaj la burdoj; Vidiĝos, kiu kun dolĉmielo Povas konstrui ĉelojn artplenajn.» Rifuzis la burdoj, montrante per tio, Ke art' tia scion ilian superas, Kaj la mielajn tavolojn La vesp' aljuĝis al l' abelaro. Se nur tiele ĉiuj procesoj Juĝiĝus, laŭ la Turka metodo! La simpla saĝo estus leĝaro, Kaj la elspezoj plimalgrandiĝus. Sed nun daŭrigante procesojn longege, Nin oni ŝteladas, rabadas, senigas; En fin' la juĝisto englutas la ostron, Kaj restas nur ŝeloj por la procesintoj. [7] Esprimo proverba signifanta «daŭrigi tre longe ian proceson». XVIII.--La kverko kaj la kano. Iam la kverko diris al kano: «Vi havas la rajton kulpigi naturon: Birdeto por vi ŝarĝ' estas peza; Venteto, se ekblovante Ĝi nur eksulkigas la supron de l' akvo, La vian kapon fleksigas; Dum mia fruntego, al Alpoj simila, Ne sole haltigas la sunajn radiojn, Sed de l' ventego batojn elmokas. Bloveto por vi estas ventego; Blovego ŝajnas al mi zefiro. Se vi nur naskiĝus sub la foliaro Per kiu mi kovras la proksimaĵon, Suferus vi pli malmulte: Mi gardus vin de l' ventego. Sed vi plej ofte naskiĝas Ĉe l' bordoj malsekaj de l' regnoj de l' vento. Por vi tre maljusta do ŝajnas naturo. --La via kompato, respondis l' arbeto, El kor' bona venas; sed estu sentima: La ventoj pli multe vin ol min turmentas; Fleksiĝas mi, ne rompiĝas. Ĝis nun vi venkis batojn iliajn, Sed ni la finon atendu.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, alkuras el maro Naskit' la plej forta de l' norda ventego: La arb' kontraŭstaras, flegsiĝas l' arbeto; Kun forto pli granda reblovas la vento, Kaj plifortiĝas tiele, Ke elradikas tute l' arbegon, Kies kapego ĉielon atingis Kaj ĝis la Tartaro aliris piedoj. LIBRO II I.--Kunsido de ratoj. Kato, nomata Lardomanĝulo, Ekstermis tiel la ratojn, Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis, Tiom ĝi estis entombiginta. La supervivantoj, kaŝataj en truoj, Apenaŭ kvarone satigis malsaton, Kaj, ĉe l' malfeliĉa ratar', Lardmanĝulo Taksiĝis ne kato, sed vera diablo. Jen iam la besto ruzega foriris En la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon. Dum la bruego kiun ĝi faris Kun sia katino, la ratoj kunsidis En unu angulo por konsiliĝi Pri la malbono ilin premanta. La prezidanto, saĝa persono, Tuj ekopiniis, ke estas necese Alligi tintilon al kolo de l' kato, «Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos, Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos; Ĝi estas sola bona rimedo.» Ĉiuj laŭdegis la prezidanton, Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona. Sed kiu do volos alligi tintilon? «Ne iros mi, diris la unu, mi tiel Malsaĝa ne estus.--Ne povas mi, diris Alia»; kaj tiel okazis, ke oni Foriris, nenion farinte.--Mi vidis Multegajn kunsidojn tiele senfruktajn, Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj, Kaj ankaŭ de kanonikoj. Se estas necese nur ion decidi, La konsilantoj estas sennombraj; Sed se necesiĝas decidon plenumi, Neniu plu sin proponas. II.--La lupo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio. Lup' diris, ke ŝtel' ĉe ĝi estis farita, Kaj vulpon najbaran, sufiĉe friponan, Kiel ŝtelinton kulpigis. Antaŭ simion ambaŭ kunvenis, Kaj sen advokato diskutis l' aferon. Neniam Temis', laŭ simia memoro, Juĝis proceson tiel konfuzan. Ŝvitis sur sia seĝ' la juĝanto. La du procesantoj protestis, kriegis, Kontraŭparoladis, sin interinsultis. En fin' la juĝanto ekdiris: «Amikoj, De longe mi konas la vian malicon: Ambaŭ vi pagos monan la punon, Ĉar, lupo, ci plendas nenion perdinte, Kaj, vulpo, ci prenis l' objekton petitan. Laŭ nia juĝanto, ne povas erari, Kiu kondamnas la malvirtulon. III.--La du bovoviroj kaj la rano. Du bovoviroj kontraŭbatalis Por havi bovinon kun la reĝpotenco. Pro tio rano ĝemadis. «Kial vi plendas? demandis iu El la popolo koakblekanta. --Ĉu vi ne vidas, ĝi diris, Ke ĉe la fino de la batalo, L' unu ekzilos l' alian, Kaj ĝin el la verdaj kamparoj forpelos? Ĝi ne plu reĝos en la herbejoj, Kaj venos reĝadi en marĉajn la kanojn, Kaj sub piedoj siaj nin premos; Unu post unu ni do suferos Pro la batalo pri la bovino. Timo tiela estis bonsenca, Ĉar en la marĉojn venis la bovo Sin kaŝi, kie ranojn, po dudek En ĉiu horo ĝi dispremegis. Ho ve! ĝi montras, ke ĉiutempe La malgranduloj elpagas La malsaĝaĵojn de l' potenculoj. IV.--La hundino kaj ŝia kunulino. Hundino, baldaŭ idojn naskonte Kaj ne sciante kien demeti Ŝarĝon tiele gravan, fervore Petegis hundinon alian al ŝi tuj Prunti ŝian dometon, Kaj tien l' estonta patrin' sin enfermas. Post kelke da temp' la mastrino revenas; Sed petas l' alia semajnon ankoraŭ: La idoj, ŝi diris, apenaŭ ekmarŝas. La kunulino je ĝi konsentas, Kaj ĉe la limtempo denove ŝi petas La siajn dometon, kameron kaj liton. Jen la hundino montras la dentojn, Kaj diras: «Tuj mi kun la miaj foriros, Se vi nin povos forpeli.» La idoj estis jam tute grandaj. Vi ĉiam bedaŭros bonfaron al homo Malbona: por ion pruntitan repreni, Vi devos uzi la batojn, Vi devos procesi, vi devos batali. Lasu lin meti ĉe vi piedon Tre baldaŭ kvar li estos metinta. V.--La leono kaj la muŝeto. «Forflugu, insekto senforta, besteto De l' ter' elkraĉita.» Tiele leono Parolis iam al la muŝeto. Ĉi tiu tuj ĝin al batalo elvokis: «Ĉu pensas vi, ĝi diris, ke via La reĝa nomo min tre timigas? Multe pli ol vi bov' estas forta; Mi ĝin laŭ mia volo kondukas.» Tuj ĝi, trumpetisto kaj same heroo, Ekzumas por la atako, Kaj, malantaŭen ekforfluginte, Jen ĝi subite sur la leonon Sin ĵetas kaj ĝin ekfrenezigas; Jam la bestego ŝaŭmon el buŝo, Fajretojn el siaj okuloj elĵetas, Kaj forte blekegas. Jam ĉiuj ĉirkaŭe Forkuras, ĉiuj sin kaŝas, Jam ĉie regas granda teruro, Kaj tian timegon elfaras muŝeto. La muŝ' la leonon centloke atakas, Jen pikas la dorson, jen pikas la buŝon, Jen en la nazon eniras. De l' best' la kolero fariĝas grandega, Dum la malamik' nevidebla triumfas Kaj ridas; ĉar per ungoj kaj dentoj Sin mem la bestego sangade disŝiras, Sur siajn flankojn brue frapadas La voston, kaj vane batadas l' aeron. Sed baldaŭ pro sia koler' kaj laceco Ĝi falas: jen ĝi preskaŭ pereis. Venkinte, l' insekto glorege forfluĝas, Kaj kiel zumis ĝi por l' atako, Tiel ekzumas ĝi pro la venko. Dum ĝin ĝi kuras ĉien anonci, Jen ĝi aranean renkontas kaptilon, Kie ĝi ankaŭ morton renkontas. Sed kion instruas la fablo? Unue, La malamikoj la plej malgrandaj Estas tre ofte la plej teruraj, Kaj due, la sin el grava danĝero Tirinta, en ia sengrava pereas. VI.--La azeno ŝarĝita de spongoj kaj la azeno ŝarĝita de salo. Azenkondukisto, kun vip' en la mano, Kondukis, kiel princo romana, Du bestojn longegorelajn. La unu, ŝarĝite de spongoj, marŝadis Rapide; l' alia penade vojiris, Kvazaŭ ĝi portus botelojn. Ĝi estis ŝarĝita de salo. Tra montoj, Tra valoj kaj vojoj, ĉi tiuj migrantoj En fin' transirejon riveran alvenis, Kaj en embaraso tre granda sin trovis. La mastr', kiu tien jam estis veninta, Sur la spongportantan azenon sursaltis, Antaŭen pelante la beston alian, Kiu, volante agi laŭvole, En kavon baldaŭ enfalis, Sur l' akvon revenis, kaj fine sin savis; Ĉar ĝi al bordo penis alnaĝi, Kaj tiel bone sin fluidigis La sal', ke tute liberigite, La best' plu nenion eksentis sur ŝultroj. La spongportanta, kiel ŝafido La plej imitema, ĝin volis imiti. Jen ĝis la kolo ĝi en la akvon Eniras, kaj kun si fortiras la mastron Kaj la spongŝarĝon. Ili triope Trinkis multege, ĉar hom' kaj besto Glutis la ondon kiel la spongoj. Tiuj ĉi tiel pezaj fariĝis, Ke l' bordon l' azeno ne povis atingi. Ĝin ĉirkaŭprenis la mastro Kun tim' de morto neevitebla. Al helpo venis iu--ne estas Tre grave diri kiu--sufiĉas, Ke per ĉi tio oni komprenas, Ke sama agad' ne konvenas al ĉiuj. Tiun ĉi punkton volis mi pruvi. VII.--La leono kaj la rato. VIII.--La kolombo kaj la formiko. Laŭ via povo helpu al ĉiuj: Vi ofte bezonos pli ol vi malgrandan. Tion elpruvos du fabloj, Ĉar de ĝi multaj estas la pruvoj. Sub la piedojn de la leono El tero malsaĝe eliris la rato. La reĝo de l' bestoj, ĉe tiu okazo, Kompata sin montris kaj lasis ĝin vivi. Ĉi tiu bonfaro ne estis perdita, Kvankam ne ŝajnas kredeble, Ke al leono rat' povas helpi. Sed elirinte el la arbaroj, Ĉi tiu leono kaptiĝis en retoj, Kiujn blekegoj ĝiaj ne povis Disrompi. La rato alkuras, la maŝojn Mordetas kaj tiel penadas, ke fine La beston ĝi liberigas. La pacienco kune kun tempo Pli multe prosperas ol fort' kun kolero. El pli malgrandaj bestetoj Elvenas pruvo l' alia. Dum trinkis kolombo en ond' de rivero, Okaze formiko enfalis en l' akvon. Kaj en ĉi tiu maro grandega Penadas, sed vane, reveni al bordo. Tuj al ĝi la birdo kompate alflugas, Kaj ĵetas en l' ondon trunketon de herbo, Sur kiun rampante, l' insekto dronanta Sin savas per helpo de tiu ŝipeto. Ĉe tiu momento, plugisto alvenas, Marŝante per la nudaj piedoj. Tiu ĉi havis pafarkon. Tuj kiam li vidas la birdon Venusan, Li volas ĝin havi en sia bolpoto. Dum ĝin mortigi li sin preparas, Jen pikas formiko lian kalkanon. La vilaĝano turnas la kapon; Ekaŭdas la birdo kaj tuje forflugas, Kaj kun ĝi forflugas la manĝo de l' homo; Li sen kolomb' vespermanĝis. IX.--La leporo kaj la ranoj. Lepor' en hejmo sia revadis, --Ĉar kion hejme fari, se oni Ne revas?--Ĝi sin per ĉagreno konsumis: Tiu ĉi besto estas malĝoja, Kaj la timego ĝin elmordetas. «La timemuloj, ĝi diris, Ja estas tre malfeliĉaj, Ĉar ili nenion manĝadas profite; Neniam plezuro, senĉese teruroj: Jen estas la mia vivado. Pro timo La malbenita, nur la okulojn Duonfermante povus mi dormi. --Vin mem korektu, diros saĝulo. --Ĉu povas tim' korektiĝi? En ver' mi kredas, ke mem la homoj, Kiel mi, timas.» Tiel rezonis Nia leporo, kaj ĝi samtempe Ĉion spione ĉirkaŭrigardis; Maltrankvilega kaj sendecida Ĝi estis: bloveto, brueto, ombreto, Ĉio ajn ĝin ekfebrigis. Tion ĉi nun pripensante, La besto malĝoja ekaŭdis brueton; Tuj ĝi forkuris al rifuĝejo, Kaj baldaŭ alvenis al bord' de lageto. Jen ranoj ensaltas en l' ondojn, jen ranoj En grotojn siajn profundajn reiras. «Ho! ho! ĝi ekkriis, mi faras ja tion, Kion al mi mem faras aliaj! Mi ekaperante timigas aliajn; Mi al la ranaro alportas teruron! De kie tiela kuraĝ' al mi venas? Ĉu povas esti? bestoj min timas! Ĉu do mi estas militfulmulo? Mi vidas--sur tero timul' ĉiam trovas Timulon ankoraŭ pli ol li timeman.» X.--La koko kaj la vulpo. Sur arba branĉo, kiel gardanto, Sidis maljuna koko tre ruza. «Amik', diris vulpo kun dolĉa voĉeto, Inter ni tute ĉesis milito; Ĉie nun regas paco facila; Mi venas al vi tion anonci. Al mi do alflugu, por ke mi vin kisu; Mi petas, vi ne prokrastu, Ĉar longan vojaĝon mi devas hodiaŭ Fari senmanke; vi kun la viaj Povos sentime viajn aferojn Zorgadi: al vi frate ni helpos, Kaj, pro la ĝojo de tia paco, Hodiaŭ vespere fajregojn bruligos. Dume alflugu ricevi La kison amikan de amo la frata. --Amiko, respondis la koko, nenion Mi povis sciiĝi pli bonan ol tiun Anoncon agrablan de paco komuna, Kaj mia ĝojo estas duobla, Ke ĝuste de vi mi pri tio ekscias. Mi vidas du hundojn, sendube senditajn Por ekanonci tiun sciigon; Ili rapidas kaj tuj ĉi tien Alvenos; mi teren deflugas; ni frate Ĉiuj ekpovos nin interkisi. --Adiaŭ, diris la vulpo, Mi devas multajn bestojn viziti, Ni fojon alian elfestos la pacon.» Tuj rapidege ĝi tra la kampoj Forkuras, tre malkontenta Je sia ruzo senfrukta, Kaj en si mem la koko maljuna Ridas pro ĝia timego; Ĉar estas plezuro trompi trompinton. XI.--La korvo volanta imiti la aglon. La birdo Zeŭsa iam ŝafidon Aeren forportis. Ĉi tion vidinte, La korv' pli malforta, sed tiom manĝema, Tuje ĝin volis imiti. Ĝi flugas ĉirkaŭ la ŝafidaro Kaj ŝafon elektas plej grasan, plej belan El ĉiuj, ŝafon por diofero, Kaj elnutritan por buŝoj diaj. Ĝin rigardante la korv' ekdiris: «Ne scias mi, kia bonmamo vin nutris, Sed korp' via ŝajnas en stato mirinda; Por mi vi estos bona regalo.» Sur la ŝafidon tuj ĝi deflugas; Sed ŝafa la kreitaĵo Pli pezis ol unu fromaĝo, kaj plie Ĝia ŝaflano estis densega Kaj preskaŭ tiel miksita Kiel la barbo de Polifemo. Ĝi tiel detenis la ungojn de l' korvo, Ke tute ne povis la birdo forflugi. Ĝin prenas paŝtisto, ĝin metas en kaĝon Kaj donas al knaboj, por sin amuzadi. Ni devas mezuri la nian fortecon: Pereas ŝtelist' se rabisto fariĝas. La imitado estas trompado: Estas danĝere por tiraneto Se agas li kiel la grandpotenculoj, Kaj kie la vesp' pasas, restas la kulo. XII.--La pavo plendanta al Junono Pav' al Junono iris por plendi. «Diin', ĝi diris, ja ne senprave Mi plendas kaj murmuradas. La voĉo, kiun vi al mi donis, Malplaĉas al la tuta naturo, Dum la najtingalo, birdeto senforta, Sonore kaj ĉarme kantadas eĉ nokte, Kaj de l' printempo estas ornamo.» Junon' kolere respondis: «Birdo ĵaluza, kiu silenti Devus, ĉu havas vi rajton Envii voĉon la najtingalan, Vi, kiu portas ĉirkaŭ la kolo La ĉielarkon plej belkoloran, Vi, kiu fiere marŝadas, vi, kiu Malvolvas la voston plej riĉan kaj ŝajnas Butiko de juvelisto? Ĉu estas ia birdo sur tero Pli bone ol vi mem farita por plaĉi. Best' ĉiu ĉiajn indojn ne havas, Al vi ni donis ecojn diversajn. La unuj grandecon kaj forton ricevas; Falk' estas malpeza kaj agl' plenkuraĝa; Korvo utilas por l' antaŭsignoj; Korniko konigas malbonojn venontajn; Ĉiuj je sia voĉ' kontentiĝas. Vi ĉesu do plendi, alie je via Plumaro mi vin pune senigos.» XIII.--La leono kaj la azeno ĉasantaj. La reĝ' de l' bestoj iam intencis Ĉasadi: ĝi festis sian nomtagon. Sed ĉasas leon' ne paserojn, sed aprojn Fortegajn, gazelojn kaj cervojn belkreskajn. Por ĝin helpadi ĝi alvenigis L' azenon voĉo-Stentoran. Ĉi tiun ĝi uzis en lok' de ĉaskorno. Ĝin do de branĉaĵoj kovritan postene Ĝi lokis kaj al ĝi ordonis blekegi, Pensante, ke ĉe tia blekego La plej kuraĝegaj forkuros pro timo; Ĉar ili certege ne povos suferi La tondron de ĝia voĉo. L' aero resonis de bruo terura; Timego ekkaptis l' arbarajn logantojn, Kaj ĉiuj forkuris kaj nepre subfalis Ĉiuj sub l' ungojn de la leono. «Ĉu mi ne faris bonan servadon? Ekkriis l' azeno, por si mem prenante Tutan la gloron.--Jes, la leono Respondis; ci ja tre kuraĝe blekegis; Se mi ne konus cin mem kaj cian La rason, mi mem tute timiĝus.» L' azeno, kvankam rajte mokita, Ekvolis koleri, sed ĝi ne kuraĝis; Ĉar kiu do povus suferi azenon Fieran: naturo ne faris ĝin tia. LIBRO III I.--La muelisto, lia filo kaj la azeno. Mi legis, ke naiva muelisto Kaj lia filo, unu jam maljuna, Infan' la dua, ne el plej malgrandaj, Sed kvindekjara knabo, se memoro Min mem ne trompas, iam al foiro Kuniris vendi la azenon sian. Por ke belŝajna kaj pli aĉetinda La besto estu, la piedojn ĝiajn Kunligis ili kaj ĝin alpendigis, Kaj poste ili portis kiel lustron; Malkleraj ambaŭ kaj tutnaivegaj! Per rido eksplodegis la unua Kiu ĝin vidis. «Kian, li ekkriis, Ŝercaĵon tiuj ĉi intencas ludi? El tiuj tri la plej azeno certe Ne estas tiu, kiun oni pensas» Aŭdinte, sian malklerecon vidas La muelisto; sur piedojn ĝiajn Tuj la azenon sian li ekmetas, Kaj ĝin antaŭe marŝi li devigas. La besto, kiu tute ĝojis iri Alie, plendas siamaniere. La muelist' ĉi tion ne atentas, Kaj, la naskiton sian rajdiginte, Li malantaŭe sekvas. Tri vendistoj Alvenas, kiuj ĝin malplaĉa trovas, Kaj tuj la plej maljuna laŭte diras: «Ho ho! desaltu, vi junulo, kiu Vojiras kun lakeo barbogriza: Vi devas sekvi kaj l' alia rajdi. --Sinjoroj, volas mi vin kontentigi,» La patro diris. Lia fil' desaltas, Kaj la maljuna rampas sur la beston. Sed pasas tri fraŭlinoj; unu diras: «Hontinde estas, ke la filo lamas, Dum patro lia, kvazaŭ episkopo Sidante, rajdas tre senzorge kiel Bovido, kaj prudenta esti pensas. --En aĝo mia, diris la rajdanto, Ne estas plu bovidoj. Vian iron Daŭrigu, vi fraŭlino, al mi kredu.» Post multe da mokaĵoj kun pasantoj Interŝanĝitaj, kredis la maljuna, Ke li malprava estas. Sur l' azenon Malantaŭ si la knabon li sidigis. Post tridek paŝoj tion ekkritikas Anaro tria: «Tiuj ĉi rajdantoj, Ekkrias unu, tre malsaĝaj estas: La besto ne plu povas marŝi, baldaŭ Ĝi mortos per iliaj batoj! Fi! Tiele ŝarĝi malfeliĉan beston! Ĉu ili ne kompatas je maljuna Servisto? Nun sendube ili iras Foiron por ekvendi ĝian felon! --Pro Dio, diris la maljuna, kapon Malsaĝan havas kiu ĉiujn homojn Kaj sian patron volas kontentigi! Ni tamen per rimedo ia provu Prosperi.» Tuj desaltas ambaŭ teren, Kaj la azen' trankvile antaŭmarŝas. Renkontas ilin iu kaj li diras: «Ĉu modo estas, ke azeno iru Senĝene, dum la mastro sin mem ĝenas? Sed kiu el du devas sin lacigi, Ĉu l' besto, ĉu la mastro? Mi konsilas, Ke tiuj ĉi en keston multekostan Nun ĝin enmetu. Ambaŭ siajn ŝuojn Eluzas, por pli longe sian beston Konservi. Bela trio da azenoj! --Azen' mi estas, tion mi konfesas, La muelisto diris; sed de nun Ĉu oni min kritikos, ĉu min laŭdos, Ĉu ion, ĉu nenion oni diros, Laŭ mia kapo mi agadi volas.» Li faris tiel, kaj li faris bone. II.--La membroj kaj la stomako. Pri kelkaj punktoj reĝa potenco Similas al homa stomako. Se fartas Malbone ĝi, tuta la korpo malsanas. Lacaj penadi por ĝi, la membroj Decidis vivi nobelsinjore, Senfare, kiel moŝt' la stomaka. «Ĝi, diris ili, de la aero, Kiel ni, vivu. Ni ĉiuj ŝvitas, Penas simile al portaj bestoj; Por kiu? Por ĝi, sed por ni sen profito. Per nia zorgado ni nutris ĝin solan; Ni ĉesu labori, laŭ ĝia ekzemplo.» Tuj senprokraste ĉesas la manoj Preni, la brakoj agi, la kruroj Marŝadi; ĉiuj al la stomako Ekdiris, ke sian nutraĵon ĝi serĉu. Tian eraron ili tre baldaŭ Bedaŭris, senfortaj tuj ekfariĝante; La sango ne plu renoviĝis en koro; La membroj suferis; fortec' detruiĝis. Per tio vidis la ribelantoj, Ke la senokupa ŝajnanto laboras Pli ol ili por la komuna profito. Ĝi povas figuri la reĝan potencon, Ĉar ĝi egalparte ricevas kaj donas. Por ĝi laboras ĉiu kaj el ĝi Ĉiu nutraĵon sian eltiras. Ĝi al laboristoj donigas salajron, Ĝi pagas juĝistojn, riĉigas vendistojn, Defendas plugistojn, elnutras soldatojn, Disdonas milloke donacojn sennombrajn, Provizas sola tutan la regnon. Ĝin Menenio komprenigis. De la senato volis disiĝi La popolamaso, dirante, ke sola Ĉi tiu posedas potencon, trezorojn, Honorojn, dum al ĝi nur restas malbonoj, Tributoj, impostoj, militaj klopodoj. Ekster la muroj staris l' amaso Kaj landon alian intencis serĉadi. Sed Menenio al ĝi elmontris, Ke ĝi similas al homaj membroj, Kaj per apologo de ĉiuj konita, Al ĝia devo ĝin rekondukis. III.--La lupo fariĝinta paŝtisto. Kaptante jam nur parton malgrandan Da ŝafoj de l' najbaraĵo, Lup' volis uzi la ruzon vulpan, Kaj novan rolon ludadi. Ĝi, kiel gardist', sur sin metas mantelon, Kaj longan bastonon paŝtistan ekprenas Kune kun fluto duobla. Por sian ruzon tute plenumi, Volonte ĝi skribus sur sian ĉapelon: «Gilo' mi estas, la paŝtisteto De tiu ĉi ŝafidaro» Tiele sin maskinte Kaj siajn piedojn antaŭajn metante Sur la bastonon, Gilo' la falsa Senbrue sin proksimigas. Gilo' la vera sur herb' kuŝante Dormis tiam profunde, Kaj dormis la hundo, kaj ankaŭ la fluto; Tutsame dormis multe da ŝafoj. Ne vekis ilin la hipokritulo Kaj por facile povi la ŝafojn Al sia hejm' alkonduki, Ĝi volis, jam kiel paŝtisto vestite, Ankaŭ paŝtiste paroli. Sed tio ĝin pereigis. Ĉar ĝi ne povis bone imiti La voĉon paŝtistan, sed tutan l' arbaron Plenigis per bruo de sia la voĉo, Kaj tiel konigis la artifikaĵon. Tia bruego ĉiujn ekvekas, La hundon, la ŝafojn kaj la ŝafgardiston. Ĉe tia tumulto la lup' malfeliĉa, Pro la mantelo tute ĝenite, Ne povis forkuri nek sin mem defendi. La friponuloj ĉie enfalas En iajn kaptilojn de si preparitajn. Kiu ajn estas lup' agu lupe; Estas ĉi tio pli sendanĝera. IV.--La ranoj petantaj reĝon. De l' demokrata stat' lacigite, La ranoj kriis tiele, Ke sub monarkpovon Zeŭs' ilin submetis, Kaj el ĉielo reĝon paceman Alsendis, kiu tiel bruegis Falante, ke la tuta anaro Iris sin kaŝi sub l' ondojn, Ĉu en la junkojn, ĉu en la kanojn, Ĉu en la kavaĵojn de sin la marĉo, Ne kuraĝante dum longa tempo Vizaĝe rigardi ĉi tiun ŝajnantan Al ĝi terura giganto. Ĉi tiu estis trabeto, Kies graveco per tim' plenigis L' unuan, kiu, por ĝin ekvidi, Kuraĝis forlasi sian kavaĵon. Ĝi do analĝis, sed tremegante; Dua, kaj poste tria ĝin sekvis, Kaj baldaŭ alvenis anaro sennombra, Kiu fariĝis tiel senĝena, Ke ĝi sur la ŝultrojn de l' reĝo sursaltis. La bona moŝt' reĝa ĉi tion suferas, Kaj ĉiam kuŝadas senmove. La ranoj Disrompas per plendoj la kapon de Zeŭso; «Al ni alsendu reĝon plenmovan.» La reĝ' de l' dioj gruon alsendis, Kiu tuj ilin buĉadas, Manĝadas kaj glutas laŭ sia plezuro. Jen la ranaro plendas denove. «Sed, diras la dio, ĉu via deziro Nin volas submeti sub siajn la leĝojn? La saĝ' ordonis al vi konservi Vian unuan vivmanieron; Sed ĝin ne farinte, vi devis akcepti Senplende reĝon bonan, kvietan. Estu do je ĉi tiu kontentaj, Timante, ke venos tiran' pli kruela.» KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D-o ZAMENHOF FRANCUJO.--HACHETTE kaj K-o, 79, Boul. St-Germain, Paris LIVRES D'ÉTUDE Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. 1 50 Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. » 75 Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront. 2 » Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l'Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront. » 50 Thèmes d'application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l'Esperanto, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront. 2 » Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux. 1 50 Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto, par M. Marissiaux. 1 » L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier. » 75 Corrigé des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur. » 50 Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart. » 30 Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront. 1 50 Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d'objections. (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront. » 30 Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot. 2 50 Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître. » 40 TEKSTOJ EN ESPERANTO Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot. » 75 Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S-oj Lallemant kaj Beau. 1 25 Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado Esperantaj, de L. de Beaufront. 1 » Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. 2 50 Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D-ro Zamenhof. 3 50 Fundamento de Esperanto, de D-ro Zamenhof. 3 » Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto_. » 30 Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D-ro Zamenhof, _nova eldono_. 2 » Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert. » 50 Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski. 2 » Kurso tutmonda, de E. Gasse. » 75 Labiche et Legouvé. _Cikado ĉe Formikoj_, unuakta komedio. » 60 La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant. » 75 La Komerca sekretario, de Ros Sudria. » 50 Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac. » 60 Maistre (X. de). _Vojaĝo interne de mia Ĉambro_, tradukita de S. Meyer. » 75 Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard. » 75 Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer. » 75 Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe. » » Norman. _Poŝlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C. 2 » Perrault (Ch.) _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de Sinjorino Sarpy. 1 » Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj). » 25 Sieroŝevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe. » 75 Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D-ro Vallienne. » 60 A LA MÊME LIBRAIRIE Tutmonda Jarlibro Esperantista ENHAVANTA LA Adresarojn de D-ro ZAMENHOF 1905 Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mars. Il contient: plus de 20 000 adresses d'Espérantistes dans le monde entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto. Un volume grand in-16, broché ...... 2 fr. 50 Internacia Scienca Revuo Revue mensuelle scientifique rédigée EN ESPERANTO Paraissant depuis le 1er Janvier 1904 COMITÉ DE PATRONAGE: Société française de physique, Société internationale des Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d'Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, G-al Sébert, membres de diverses académies. RÉDACTION: P. FRUICTIER 27, boulevard Arago, _PARIS_ ADMINISTRATION: HACHETTE & K-o 79, boulevard Saint-Germain, _PARIS_ ABONNEMENT ANNUEL France ..... 6 fr. 50 | Etranger ..... 7 fr. UN NUMÉRO: 60 centimes. Dr Helte.--Pri la Teorio de l' Jonoj ...... » 30 Mendelejev.--Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero ...... » 30 ANGLUJO.--REVIEW of REVIEWS, Norfolk street, LONDON, W. C. First lessons in Esperanto. by Th. Cart and J. Rhodes 6 pence. Esperanto: The Student's complete Text-Book, with two vocabularies by J. C. O'Connor Ph. Dr. M. A. 1s 6d Esperanto-English dictionary, by A. Motteau. 2s 6d English-Esperanto dictionary, by J. C. O'Connor Ph. Dr. M. A. 2s 6d English-Esperanto dictionary, by J. Rhodes and J. Ellis (_in preparation_). Grammar and exercises of the International Language Esperanto, by Richard H. Geoghegan. 1s 6d Dickens, Kristnaska sonorado (A Christmas Carol), tradukita de M. Vestcott. 1s » BELGUJO--HOLANDUJO.--A.-J. WITTERYCK-DELPLACE, 4, Nouvelle Promenade, BRUGES Het Esperanto in tien lessen, door A.-J. Witteryck naar Cart et Pagnier. » 50 Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de D-ro Seynaeve et D-ro Van Melckebeke. 1 50 BULGARUJO.--KLUBO «STELO», PLOVDIV Esperanto en 10 lecionoj, de Cart et Pagnier. 1 » Unuaj lecionoj, de Cart et Atanasov. » 40 Propaganda folio. » 10 DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog, af F. Skeel-Giörling Kr. 3 50 Grammatik. » » Dansk-Esperanto Ordbog. » » GERMANUJO.--MÖLLER & BOREL, Prinzenstrasse, 95, BERLIN Anfangsgründe der Esperanto-Sprache, von Th. Cart und Hermann Jürgensen. M 0 30 Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel. M 1 20 Wörterbuch Deutsch-Esperanto, von Dr Zamenhof. M 2 » Wörterbuch Esperanto-Deutsch, von H. Jürgensen. M 1 80 Schlüssel zum Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel. M 0 50 Pri unu speco de Kurbaj linioj, von Profesor A. Dombrovski. M 0 50 Lernolibro de Esperanta Stenografio, (laŭ sistemo Stolze-Schrey) de F. Schneeberger. M 0 80 HISPANUJO.--J. ESPASA, 579, Calle de las Cortes. BARCELONA Primeras lecciones de Esperanto de Th. Cart y L. Villanueva. P 0 40 Manual y Ejercicios de la lengua internacional Esperanto, por V. Inglada Ors y A. L. Villanueva. P 3 » Vocabulario Esperanto-Español y Español-Esperanto, por Inglada Ors y Villanueva. P 6 » ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO Prime lezioni d'Esperanto de Th. Cart e Alb. Gallois. 0 40 Grammatica della lingua internazionale Esperanto di L. de Beaufront, tradotta da G. Puccinelli. 1 50 L'Esperanto in dieci lezioni, di Cart e Gallois. » 75 Dizionario Esperanto-Italiano, de J. Puccinelli (_in preparazione_). Dizionario Italiano-Esperanto, de J. Meozzini (_in preparazione_). POLUJO.--M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA Esperanto: Czecs I. Gramatyka i ćwiczenia, Dr L. Zamenhof. R. 0 25 ---- Czecs II. Slownik R. 0 15 PORTUGALUJO.--BRAZILUJO Primeiras liçôes de Esperanto, do professor Th. Cart, trad. portugueza de A.-C. Coutinho, Paris, Hachette. » 40 SVEDUJO.--Esperantoförening, STOCKHOLM Esperanto-Svensk ordbok, de P. Ahlberg. Kr: 1 75 OUVRAGES DIVERS Tutmonda jarlibro esperantista por 1905 2 50 Couturat (L.) et Leau (L.).--Histoire de la langue universelle. 10 » -- Extraits de l'Histoire de la langue universelle. 1 » Lafarge (G.).--Nécessité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire. 1 » Sacré (E.).--L'Esperanto. 1 » Thiaucourt (C.).--Dernière conférence sur la Langue Internationale Esperanto 1 » Premier manuel de la langue auxiliaire Esperanto » 10 1709-05.--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--1-06. Notoj de transskribinto: Diversajn preserarojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis. Mi translokigis la tabelon de enhavo al la komenco de la teksto, kaj movis ĉiujn la reklamojn al la fino. End of the Project Gutenberg EBook of Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine, by Jean de La Fontaine *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ FABLOJ--J. DE LA FONTAINE *** ***** This file should be named 51690-0.txt or 51690-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/5/1/6/9/51690/ Produced by Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Books project.) Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have to check the laws of the country where you are located before using this ebook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that * You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." * You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. * You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. * You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at www.gutenberg.org/contact For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.