The Project Gutenberg EBook of La Batalo de l' Vivo, by Charles Dickens This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Batalo de l' Vivo Author: Charles Dickens Translator: L. L. Zamenhof Release Date: February 3, 2008 [EBook #24501] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BATALO DE L' VIVO *** Produced by David G. Simpson LA BATALO DE L' VIVO CHARLES DICKENS EL LA GERMANA TRADUKO TRADUKIS L.L. ZAMENHOF 1891 PARTO UNUA. Antaux longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove kolorigxis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis rugxan akvon. El la tero disbatita per la piedoj farigxis marcxo, kie en malpuraj malsekajxoj, kiuj sin kolektis en la enbatajxoj de piedoj de homoj kaj hufoj de cxevaloj, la cxie superreganta koloro malagrable brilis en la suno. La cxielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu cxi loko, kiam gxi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenajxon, semitan de suprenturnitaj vizagxoj, kiuj antaux nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aux trankvile dormetis. La cxielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintajxo super la ebenajxo murmuretis pri la laboroj de tiu cxi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu cxi nokto. Ofte ankoraux la silenta luno briladis super tiu cxi kampo de l' batalo, ofte la steloj malgaje gxin observadis, ofte la ventoj de cxiu flanko de l' mondo preterblovadis super gxi, antaux ol la postesignoj de tiu batalo malaperis. La signoj restis ankoraux longan tempon, sed nur en bagateloj, cxar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaux ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antauxe, kiam la kampo estis ankoraux senkulpa. La alauxdoj kantadis alte super gxi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimajxo, kie la tero kaj cxielo kunigxas kaj la vespera cxielrugxo estingigxas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antauxe estis rugxe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; sxafoj kaj bovoj pasxtigxadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitajxoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antauxe falis en la granda batalo. Sed en la komenco oni vidadis en la semitajxo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj cxi fruktaj lokoj homoj kaj cxevaloj kusxis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj logxis tie cxi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la dauxro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala cxe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun cxiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon cxiu knabino timis ornami al si la harojn aux la bruston per la plej bela floro de tiu cxi kampo de l' mortintoj; -- kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin desxiras, neforigeblan makulon. Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis ecx tiujn cxi postesignojn de la malnova batalo kaj elvisxis la legendajn rememorojn de gxi el la kapo de la homoj, gxis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun cxiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovagxaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne desxirataj, tie nun staris gxardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli fresxaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kusxis enterigitaj sub ili. Cxiam ankoraux la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio gxi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio cxi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la pregxejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkajxo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l' batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel cxiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus cxirkaux la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj gxia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin cxirkaux la rado de l' muelejo, plenigus la gxardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel sxangxita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo. Eble nenie en la cxirkaux cent jaroj la loko estis pli sxangxita, ol en unu malgranda frukta gxardeno post malnova sxtona domo kun longa lauxbo antaux la pordo. Tie en unu bela mateno de auxtuno estis auxdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilagxaj virinoj staris sur sxtuparoj kaj desxiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Gxi estis cxarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora gxojo tute gaje kaj sengxene. Se en la mondo neniu volus brili -- tio cxi estas mia opinio, kaj mi pensas, Vi konsentos kun mi -- ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomsxirantaj virinoj sur la sxtuparoj. Estis al ili tre agrable placxi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaux tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Gxi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj ecx ne simpla anglezo. Gxi estis nek laux la malnova stilo, nek laux la nova, nek laux la franca, nek laux la angla stilo; pli gxuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la gxardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera movigxado sxajne disvastigadis sin plue en la suna gaja cxirkauxajxo, kiel cxiam pli grandigxanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la brancxoj, kiuj sin balancadis en la vento de l' mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj gxoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn -- cxio inter la ambaux knabinoj kaj sur la malproksima altajxo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaux li starus en la fino de l' mondo -- sxajne ankaux dancadis. Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin jxetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaux fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke gxi ecx unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj desxiradis pomojn sur la sxtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj. Eble tial ilia fervoro ankoraux pligrandigxis, cxar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono -- Vi devas scii, ke gxi estis la domo kaj gxardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler -- elvenis, por vidi, kio farigxas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaux la mangxo de l' mateno. Cxar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema. "Muziko kaj dancado hodiaux!" diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. "Mi pensis, ke ili timas la hodiauxan tagon. Sed gxi estas mondo plena je malajxoj. Sed Grace, sed Marion!" li aldonis pli lauxte, "cxu la mondo hodiaux matene estas pli freneza ol ordinare?" "Se gxi tiel estus, estu tiun cxi fojon iom malsevera", respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizagxon, "cxar hodiaux estas ies tago de naskigxo". "Ies tago de naskigxo, mia kateto?" diris la doktoro. "Cxu vi ne scias, ke cxiun tagon estas ies tago de naskigxo? Cxu vi ne scias, kiom multe da novuloj cxiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon -- ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri gxi serioze -- kiun oni nomas la vivo?" "Ne, patro!" "Kompreneble vi ne; vi estas virino -- preskaux", diris la doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizagxon, kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke gxi estas via tago de naskigxo". "Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso. "Jen havu! kaj ankaux mian amon", diris la doktoro kaj kisis sxin; "kaj tiu cxi tago ofte, tre ofte revenadu -- kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!" La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la cxefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri gxi. Tiu cxi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li logxis, kiel Vi baldaux sciigxos. "Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro. "Kompreneble gxi estas sxtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?" "Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj sxi antauxe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis. "Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro. "Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj cxi homoj migras per piedo kaj tiun cxi nokton ripozis en la urbo; kaj cxar hodiaux estas la tago de naskigxo de Marion kaj li pensis, ke li faros al sxi plezuron, li alsendis ilin tien cxi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi gxin aprobas, ili alportu al sxi serenadon." "Jes, jes" diris la doktoro, "li cxiam demandas vian opinion". "Kaj cxar mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la cxarman kapon, kiun sxi ornamis; "kaj cxar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaux sub la muziko de Alfred, gxis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko placxis al ni tiom pli, ke Alfred gxin sendis. Ne vere, kara Marion"? "Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!" "Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris sxia fratino. "Tion cxi mi scias, ke estas por mi suficxe indiferente, cxu oni parolas pri li aux ne", diris la malgranda koketulino, dissxirante kelkajn florojn, kiujn sxi havis en la mano kaj disjxetante la foliojn sur la tero. "Preskaux jam tedis al mi auxdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto --" "Silentu! Ne parolu tiel malsxate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion", ekkriis sxia fratino -- "ecx ne se vi sxercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!" "Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado -- "eble ne. Sed mi ne scias, cxu tio cxi estas granda merito. Mi -- mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio cxi. Se li pensas, ke mi -- Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli gxuste pri li?" Estis io tre agrabla vidi la du cxarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraux la facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis suficxe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino nagxis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolajxo de sxiaj vortoj kaj pene kun gxi batalis. La diferenco en la agxo de la ambaux knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri la ambaux (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al sxia pli juna fratino sxajnis pli maljuna, ol sxi estis; kaj laux la naturo de cxia partoprenado sxi sxajnis -- ekster kunsentanta amo -- al sxia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi jugxante laux sxiaj jaroj. Alta patrina alvokigxo, kiu ecx en tiu cxi sia refigurajxo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al angxeloj! La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj auxskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsagxeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, gxis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaux cxiam. Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino, sxia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj fresxeco, cxiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu cxi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro sxi li bedauxris, ke la vivo estas tiel ridinda afero. Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, cxu liaj infanoj iel penas fari el gxi aferon seriozan. Sed por tio cxi li estis filozofo. Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per okazo venis al tiu ordinara sxtono de la sagxuloj (multe pli facile trovebla ol tiu, kiun sercxas la alhxemiistoj), kiu ofte farigxas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ, ke gxi turnas oron en malpuran fandajxon kaj cxiun multekostan objekton en ion tute senutilan. "Britain!" ekkriis la doktoro. "Britain! Kie vi estas?" Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizagxo elvenis el la domo kaj respondis tiun cxi vokon iom sengxene per la vortoj: "nu, kio do estas?" "Kie estas la tablo matenmangxa?" demandis la doktoro. "En la domo", respondis Britain. "Cxu vi kovros gxin tie cxi sub malkovrita cxielo, kiel mi ordonis al vi hieraux vespere?" diris la doktoro. "Cxu vi ne scias, ke venos gastoj? Ke, antaux ol venos la vojagxa kalesxo, tie cxi ankoraux negocoj devas esti finitaj? Ke hodiaux estas precipe solena tago?" "Cxu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antaux ol la virinoj desxiris la pomojn, he?" diris Britain kaj levadis iom post iom sian vocxon, tiel ke li fine forme kriis. "Nu, cxu ili nun jam finis?" diris la doktoro kaj rigardis la horlogxon. "Antauxen! faru rapide! kie estas Clemency?" "Jen mi estas, sinjoro", eksonis la voko, venante de unu el la sxtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. "Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da minuto cxio estos en ordo, sinjoro!" Kun tiuj cxi vortoj sxi komencis vive labori kaj montris sin cxe tio cxi en tia stranga formo, ke sxi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj. Sxi havis la agxon de cxirkaux tridek jaroj kaj havis suficxe dikvangan kaj afablan vizagxon, kvankam gxi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al gxi vidon tre ridindan. Sed la impreso de tio cxi ankoraux tute malaperadis antaux la impreso de sxia eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke sxi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj cxi kvar membroj sxajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia gxusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en gxia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu cxi stato cxi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri sxia trankvilanimeco. Sxia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj sxuoj, kiuj cxiam direktadis sin alie ol sxiaj piedoj, el bluaj sxtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antauxtuko. Sxi portis cxiam mallongajn manikojn kaj havis cxiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke sxi cxiam penadis en cxia situacio, ecx kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj cxirkauxrigardadi. Ordinare malgranda cxapeto sidis ie sur sxia kapo, kvankam oni gxin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu cxi vestajxo pleje okupas cxe aliaj homoj; sed de la kapo gxis la piedoj gxi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco. Tia estis la eksterajxo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke sxi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis gxin certe, cxar sxia surda maljuna patrino, vera mirindajxo pro la alta agxo, kiun sxi atingis, kaj kiun sxi subtenadis preskaux de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn sxi ne havis). Sxi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo sxi haltadis, metante la rugxajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la ambaux brakojn, gxis sxi subite ekmemoris ion, kio ankoraux mankis, kaj tiam sxi forkuris por gxin alporti. "Jen venas la du advokatoj, sinjoro!" diris Clemency en tono ne tre favora. "Aha!" ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. "Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?" "Li kredeble baldaux venos, patro", diris Grace. "Li havis tiun cxi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la levigxo de l' suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, miaj sinjoroj!" "Bonan matenon, niaj sinjorinoj", diris sinjoro Snitchey, "por mi kaj Craggs --" tiu cxi salutis -- "bonan matenon, frauxlino", li diris al Marion -- "mi kisas al Vi la manon" -- kaj tion cxi li efektive faris. "Kaj mi deziras" -- vere vidi gxin sur li oni ne povis, cxar je l' unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj -- "ke tiu cxi felicxa tago cent fojojn revenu". "Ha, ha, ha!" ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la posxoj: "La granda farso en cent aktoj"! "Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, "ke la granda farso por tiu cxi aktorino estu mallongigita?" "Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio cxi! Sxi vivu kaj ridadu pri tio cxi kiel longe sxi povas ridi, kaj poste sxi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la kurtenon.'" "La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio estas ankaux tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion cxi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozajxo en la vivo! Kiel Vi nomas proceson?" "Sxerco", respondis la doktoro. "Cxu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo. "Neniam", respondis la doktoro. "Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble lernos alie pensi". Craggs, kiu sxajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte aux tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Gxi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj gxin dividadis kun li. "La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris Craggs. "La procesoj?" demandis la doktoro. "Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankaux cxio alia. Cxio en la mondo hodiaux ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio cxi estas la malfortajxo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion cxi nei), gxi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli strecxa batalo, sinjoro. Tio cxi estas gxia celo. Sed nun gxi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaux ili kutimos sin malfermadi tute mallauxte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro". Sinjoro Craggs sxajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksterajxo multe plifortigis, cxar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizajxo kaj blankajxo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Cxiuj tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj cxi tri viroj; cxar Snitchey estis simila je pigo aux korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizagxon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu cxi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaux la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon. Kiam en la pordo de l' gxardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojagxo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakajxon, per rapidaj pasxoj kaj kun vizagxo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aux kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aux kiel la grizaj profetoj sur la dezertajxo, kaj cxiuj tri lin salutis. "Ankoraux multajn felicxajn tagojn Alf", diris la doktoro. "Tiu cxi felicxa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield", diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto. "Gxi multajn fojojn revenadu!" ripetis Craggs per profunda saluto. "Kia pafaro!" ekkriis Alfred kaj haltis, "kaj unu -- du -- tri -- sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l' vivo. Mi gxojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaux matene: mi prenus gxin por malbona antauxsigno. Sed Grace estis la unua -- mia kara, bona Grace -- tial mi eltenos kontraux Vi cxiuj!" "Permesu, sinjoro, mi estis la unua", diris Clemency Newcome. "Vi scias, sxi promenadis tie cxi en la gxardeno de la komenco de l' mateno. Mi estis interne en la domo." "Estas vere! Clemency estis la unua", diris Alfred. "Tiel mi kontrauxmetos al Vi Clemency'on." "Ha, ha, ha! -- por ni kaj Craggs", diris Snitchey. "Kia kontrauxmeto!" "Sxi eble ne estas tiel malbona, kiel gxi elrigardas", diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaux al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis cxirkauxen. "Kie estas la -- mia Dio!" Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan'on Snitchey kaj Thomas'on Craggs en pli proksiman kuntusxigxon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li jxetis sin tien, kie staris la ambaux fratinoj, kaj -- sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antauxe Marion'on kaj poste Grace'on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras gxin al si tro facila. Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmangxo, kaj cxiuj sidigxis al la mangxado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed sxi sciis sin tiel loki, ke sxi apartigis sian fratinon kaj Alfred'on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraux la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendangxereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraux Grace. Clemency saltadis cxirkaux la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distrancxisto. "Viandon?" diris Britain, proksimigxante al sinjoro Snitchey kun distrancxilo kaj forko en la mano kaj jxetante al li la demandon kiel sxtonon sur la kapon. "Jes", respondis la advokato. "Kaj Vi volas viandon?" diris Britain al Craggs. "Malgrasan kaj brunan", respondis tiuj cxi. Kontentiginte la dezirojn de tiu cxi ambaux kaj modere provizinte la doktoron (li sxajne sciis, ke la ceteraj ne deziras mangxon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizagxo iom glatigxis, tio cxi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: "mi pensis, ke li sufokigxos"! "Nun, Alfred", diris la doktoro, "kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraux cxe la matenmangxo". "Dum ni estas ankoraux cxe la matenmangxo", diris Snitchey kaj Craggs, kiuj sxajne tute ne pensis ankoraux pri cxesado. Kvankam Alfred ne matenmangxis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis: "Kiel Vi ordonos, sinjoro!" "Se povus esti io serioza", komencis la doktoro, "en tiu cxi --" "Farso, sinjoro", plenigis Alfred. "En tiu cxi farso", dauxrigis la doktoro, "gxi estus tiu cxi kuntrafigxo de la tago de l' adiauxdiro kun duobla tago de naskigxo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu cxiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien cxi." "Ho jes, doktoro Jeddler", diris la junulo. "Gxi bone apartenas tien cxi, tion diras al mi mia koro tiun cxi matenon, kaj ankaux la Via tion al Vi dirus, se Vi volus gxin auxskulti. Mi forlasas hodiaux Vian domon; mi cxesas hodiaux esti Via zorgato; ni disigxas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco", -- li rigardis cxe tiuj cxi vortoj Marion'on, kiu sidis apud li -- "ligiloj tiel ricxaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion cxi esprimi. Vi vidas", li aldonis gaje, "Vi vidas, doktoro, estas ankoraux greno da seriozajxo en tiu cxi granda malsagxa amaso da polvo. Hodiaux almenaux ni konfesu, ke ekzistas ankoraux greneto da seriozajxo". "Hodiaux!" ekkriis la doktoro. "Auxskultu, auxskultu! ha, ha, ha! Hodiaux pli ol en cxiuj tagoj en la malsagxa jaro. Hodiaux, kiam tie cxi havis lokon la granda batalo? Sur tiu cxi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaux matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmangxo jxus estas desxiritaj de tiuj cxi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie cxi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraux en mia juneco, post multaj generacioj, tie cxi estis elfosita tuta mortintaro da ostajxoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen ecx cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; ecx cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion cxi faris! Ecx kvindek homoj ne farigxis pli felicxaj per la gajno kaj perdo. Ecx ses homoj ne havas hodiaux konsentan opinion pri la kauxzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio cxi. Seriozajxo!" diris la doktoro ridante. "Tia mondo!" "Sed al mi cxio tio cxi sxajnas tre serioza", diris Alfred. "Serioza!" ekkriis la doktoro. "Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, Vi devas frenezigxi, aux iri sur altan monton kaj farigxi ermito." "Kaj al tio cxi estas jam tiel longe de tiu tempo", diris Alfred. "Longe!" rediris la doktoro. "Cxu Vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo gxis hodiaux? Mi gxin ne scias!" "Gxi iom procesadis", rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon. "Kvankam oni gxin faradis al la homoj cxiam tro facila", diris lia kompaniano. "Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro", dauxrigis sinjoro Snitchey, "kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se gxi procesas, kaj entute en la sistemo de gxia jugxofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon --" Clemency Newcome pusxigxis nun je la tablo, ke cxiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis. "Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro. "La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu cxiam venas inter la piedoj!" "Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la jugxofarado?" La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on. "Ni supozu, ke la milito estas malsagxajxo", diris Snitchey. "En tio cxi ni konsentas. Ekzemple tie cxi ni vidas cxarmegan lokon --" li montris per la forko en la cxirkauxajxon -- "kiu antaux longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj -- cxiu aparte kulpa je rompo de la paco de l' lando -- kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio cxi estas malsagxe, tute ridinde! oni devas levi la sxultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio cxi! Sed ni prenu tiun cxi cxarman lokon kiel gxi estas nun. Ni prezentu al ni la legxajn rilatojn, kiuj naskigxas de la tera proprajxo; la heredigadon kaj donacadon de la tera proprajxo, la prodonadon kaj reelacxetadon de la proprajxo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li sxmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn legxojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu cxi rajto, kun cxiuj reciproke kontrauxparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio cxi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj jugxaj procesoj, al kiuj tiu cxi bela loko donas la kauxzon: -- kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio cxi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?" Cxar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraux unu pecon da viando kaj tason da teo. "Mi ne volas defendi la vivon entute", li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn; "gxi estas plena je malsagxajxoj, plena je ankoraux pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Cxiuj homoj ludas kontraux Vi, kaj Vi ludas kontraux cxiuj homoj. Ho, gxi estas tre interesa afero. Gxi estas tre rafinitaj iroj sur la sxaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankaux tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe", ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: "sed tion cxi Vi povas fari!" "Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio cxi?" "Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaux al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun cxi kampon de l' batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l' batalo de l' vivo, sur kiun la suno lumas cxiun tagon." "Nu, mi timas, ke tio cxi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred", diris Snitchey. "La batalantoj en tiu cxi batalo de l' vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraux la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto gxi estas propre malbona historio." "Mi pensas, sinjoro Snitchey", diris Alfred, "ke en tiu cxi batalo estas renkontataj mallauxtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco -- ecx en gxiaj sxajnaj bagateloj kaj kontrauxparoloj -- faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj cxiutage havas lokon en kasxitaj anguloj, en malricxaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, -- faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallauxdanton pacigi kun tiu cxi mondo kaj instrui lin konfidi al gxi kaj esperi, se ecx duono de gxiaj logxantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio cxi jam multe signifas." La ambaux fratinoj auxskultis kun strecxita atento. "Bone, bone!" diris la doktoro, "mi estas tro maljuna por esti ankoraux konvertita, ecx de mia amiko Snitchey tie cxi, aux de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaux havis siajn spertojn, kiel sxi diras, kaj de tiu tempo farigxis bonfarema kaj malsevera kontraux cxiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino sxi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu cxi kampo de l' batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi cxiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj suficxe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la sagxon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn cxi samajn reciprokajn kontrauxparolojn ni trovas cxie. Oni devas aux ridi aux plori je tiuj cxi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio cxi". Britain, kiu cxiun apartan parolanton auxskultis kun plej granda atento, sxajnis subite veni al tiu cxi sama opinio, se plej profunda cxerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizagxo restis cxe tio cxi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmangxaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li pusxon kaj kun riprocxa murmureto demandis, je kio li ridas. "Ne je Vi!" diris Britain. "Je kiu do?" "Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzajxo." "En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj cxi advokatoj li farigxas kun cxiu tago pli malsagxa!" ekkriis Clemency kaj donis al li pusxon per la dua kubuto. "Cxu Vi scias, kie Vi estas? Cxu Vi volas esti forpelita?" "Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizagxo. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion." Se tiu cxi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis ecx iom trograndigita, tamen Benjameno Britain -- nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon -- prezentis sian efektivan staton de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Cxar auxskultante cxiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj cxiuj devis pruvi, ke ecx lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencajxo, la malfelicxa Britain iom post iom venis en tian senfundajxon de konfuzitaj kaj kontrauxparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumigxo sxajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn cxi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro gxi sxajnis cxiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkauxzantoj de lia stato de l' animo kaj forte ilin malestimis. "Sed kun tio cxi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la doktoro. "Cxesante hodiaux esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie cxi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilagxa doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaux finigxos Via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!" "Se mi gxin faros -- sed Vi scias gxin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?" diris Alfred ridante. "Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi pensas pri tio cxi, Marion?" Marion, ludante kun sia taso, sxajnis diri -- sed sxi gxin ne diris -- ke sxi nenion havas kontraux tio ke li sxin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizagxon al sxiaj vangoj kaj ridetis. "Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en cxiu okazo mi devas hodiaux forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke gxi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas farigxi granda homo kaj pligrandigi gxin), kaj je alia malsagxajxo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni." "Kaj legxe atesti, kiel la legxo ordonas", diris Snitchey, forsxovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; "kaj cxar mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Cxu Vi scias legi, sinjorino Newcome?" "Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency. "Ho, mi petas pardonon. Mi gxin kredas", diris Snitchey ridetante, jxetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias legi?" "Iom", respondis Clemency. "La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la advokato sxercante. "Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon." "La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion gxi signifas?" Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de muskato". "Sxi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey kaj atente sxin rigardis. "Se sxi havas ian proprajxon", aldonis Craggs. Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambaux parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la posxan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas. "Ha, tiel, frauxlino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu cxi bona knabino estas freneza. Sxi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?" "Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency. "Aux Newcome. Cxu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?" Kiel Clemency, antaux ol sxi respondis tiun cxi demandon, dissxovis unu posxon kaj rigardis en gxian senfundan profundon, sercxante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel sxi tion cxi saman faris kun la dua posxo kaj sxajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel sxi tiam forigis cxiujn interkusxantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, rugxvanga pomo, orangxo, monereto de felicxo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj cxiun el tiuj cxi objektoj aparte donis teni al Britain -- tio cxi nin malmulte interesas. Ankaux ne interesas nin, kiel sxi, penante kapti kaj reteni la posxon (cxar tiu cxi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en gxi, kvankam gxi videble estis en plena kontrauxeco kun la homa anatomio kaj kun la legxoj de la egalpezo. Estos suficxe, se ni diros, ke sxi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj cxi ambaux uzajxoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forvisxigxo. "Tio cxi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom sxerci je sxia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?" "Gxi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu". Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio cxi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs. "Kaj la kribrilo?" dauxrigis demandi Snitchey. "La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la- ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-cxi-fa-ru-an-kaux-al-i-li". "Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?" diris sinjoro Snitchey. "Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi ne estas advokato." "Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antauxe fari ion kontraux la impreso, kiun tiu cxi respondo eble povus elvoki, "Vi trovus, ke tio cxi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio cxi ili estas tre seriozaj -- kiel ajn malsagxa tiu cxi mondo entute estas -- kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiligxas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizagxojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe esprimas ankaux la opinion de nia sinjoro Craggs." "Sendube", diris Craggs. "Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko", diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, "ni kiel eble pli baldaux subskribu, sigelu kaj transdonu, cxar alie venos la vojagxa kalesxo antaux ol ni scios, kie ni estas". Jugxante laux la eksterajxo, estis tre kredeble, ke la kalesxo preterveturos antaux ol sinjoro Britain scios, kie li estas; cxar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraux la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraux la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraux la argumentoj de la ambaux kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio -- kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri sxia prudento, cxar sxi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj cxiam estis preta fari la gxustajxon en gxusta tempo -- dume venis kun la inko kaj ankoraux plu faris al li utilan servon per tio, ke sxi per pusxo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis. Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata cxe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon -- la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraux ne konata dangxero aux devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimigxis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antauxe trarigardi antaux ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribajxo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io hxina) kaj turni la folion, por vidi, cxu sur la dua pagxo ne estas skribita io dangxera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li farigxis tute malfelicxa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaux rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis gxin forlasi. Mi ne rakontos ankaux, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido cxe la penso, ke sxi estas persono grava, metis sin per siaj ambaux kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaux ol sxi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj sxi bezonis tre multe da inko kaj kiujn sxi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam sxi unu fojon gustumis inkon, sxi farigxis soifa je gxi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj sxi volis subskribi cxion eblan kaj meti sian nomon en cxiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis gxin mem sur sin kaj komencis sian vojagxon de l' vivo. "Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' gxardeno kaj rigardu, cxu la kalesxo venas. La tempo forflugas, Alfred." "Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu sekundon! Marion -- tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo -- ne forgesu tion cxi! Mi metas Marion'on en viajn manojn." "Sxi estis por mi cxiam kara gardatajxo, Alfred. Nun sxi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris Grace. "Mi kredas gxin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias gxin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj auxdi vian sinceran vocxon kaj tion cxi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaux tiun cxi lokon!" "Tiel vi pensas?" rediris sxi kun trankvila rideto. "Kaj tamen, Grace -- fratino mi preskaux dirus." "Diru gxin!" sxi lin vive interrompis. "Mi auxdas gxin kun plezuro, neniam nomu min alie." "Tiel fratino", diris Alfred, -- "kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via sensxanceligxa kaj fidela animo nin tie cxi subtenas kaj faras nin pli felicxaj kaj pli bonaj. Ecx se mi povus, mi sxin ne pro mi forprenus." "La kalesxo estas sur la altajxo!" ekkriis Britain. "La tempo pasas, Alfred", admonis la doktoro. Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis sxin al la fratino kaj metis sxin al sxia brusto. "Mi diris al Grace, kara Marion", li diris, "ke mi donas vin sub sxian gardon, ke mi forirante konfidas al sxi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antaux ni staros la bela estonteco de nia edza vivo, tiam gxi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace'on felicxa, antauxplenumadi sxiajn dezirojn, montri al sxi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al sxi de la sxuldo, kiun sxi metis sur nin." La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua sxi tenis cxirkauxprenite sian fratinon. Sxi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaux adoro. Sxi rigardadis la vizagxon de la fratino, kiel se gxi estus la vizagxo de cxiela angxelo. Kaj kun gaja, felicxa trankvileco tiu cxi vizagxo rigardadis sxin kaj sxian amanton. "Kaj kiam la tempo venos, se gxi iam devas veni", diris Alfred -- "mi miras, ke gxi ankoraux ne venis, sed Grace scias tion cxi la plej bone, kaj Grace estas cxiam prava -- la tempo, kiam sxi bezonos koron de amiko, al kiu sxi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni gxojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel sxi meritas!" Cxiam ankoraux la pli juna fratino rigardadis al sxi en la okulojn kaj ne deturnadis sin ecx al li. Kaj cxiam ankoraux ripozadis tiuj cxi fidelaj okuloj kun gaja felicxa trankvileco sur sxi kaj sxia amanto. "Kaj kiam cxio tio cxi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj", diris Alfred, "tiam tio cxi antaux cxio devas esti nia tempo plej amata -- precipe tiu cxi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion cxe la disigxo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaux." "La kalesxo veturas tra l' arbajxo", ekkriis Britain. "Jes! Mi estas preta -- kaj kiel ni malgraux cxio felicxe nin revidis; tiun cxi tagon ni faros la plej felicxa en la tuta jaro kaj ni gxin festados kiel triobla tago de naskigxo. Ne vere, mia kara? "Jes!" diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. "Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaux. Kaj Dio vin gardu!" Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li sxin ree ellasis, sxi denove alvolvigxis al Grace kaj denove ekrigardis al sxi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj. "Adiaux, Alfred!" diris la doktoro. "Paroli pri serioza korespondado aux serioza aldoniteco kaj sxuldigeco kaj tiel plu en tiu cxi -- ha, ha, ha! -- Vi scias, kion mi volas diri -- pri tio cxi paroli estus kompreneble malsagxeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos cxe tiu cxi sama malsagxa stato de l' animo, mi kontraux Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontrauxparolos." "Sur la ponto!" ekkriis Britain. "Gxi venu!" diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. "Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel Vi nur povos! Adiaux, sinjoro Snitchey! Adiaux, sinjoro Craggs!" "Gxi venas jam!" ekkriis Britain. "Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco -- vian manon, Britain -- Marion, mia plej kara koro, adiaux! Fratino Grace, ne forgesu!" La patrina figuro kaj la vizagxo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de sxia fratino. La kalesxo estis antaux la pordo. La pakajxo estis surmetita. La kalesxo ekruligxis for. Marion sin ne movis. "Li faras al vi signon per la cxapelo, mia kara", diris Grace. "Via fiancxo, mia koro. Rigardu!" La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam sxi post tio cxi renkontis la plenan rigardon de tiuj cxi trankvilaj okuloj, sxi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino. "Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas gxin rigardi, Grace! Gxi rompas al mi la koron." PARTO DUA. Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la malnova kampo de l' batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj cxi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj -- cxar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile -- oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen jxetadis pafon sur tiun cxi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran proprajxon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj sxuldantoj, gxuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraux ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis cxirkauxataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras. La ekspedejo de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kusxis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj sxtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti. Siajn interparolojn ili havadis en posta cxambro sur la unua etagxo, kun malalta malluma plafono, kvazaux la cxambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de legxoj. La meblaro de la cxambro konsistis el kelka nombro da ledaj segxoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj de flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aux eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravurajxon de unu glora jugxisto, kiu siatempe per cxiu harligo de sia granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili starigxadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn sxrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulajxoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorcxo sin sentadis devigataj silabadi de antauxe kaj de poste, dum ili sxajne auxskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante ecx unu vorton de tio, kion tiuj cxi parolis. Snitchey kaj Craggs ambaux estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion cxi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. "Kun via Snitchey", iafoje diradis la lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, "mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkigxu je tio cxi." Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malgxustan vojon, gxi estos per tiu cxi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, gxi estas Craggs. Malgraux tio cxi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraux la ekspedejo, kiu en iliaj okuloj estis cxambro de suspektajxoj kaj komuna malamiko plena je dangxeraj kaj misteraj mahxinacioj. Kaj tamen de tiu cxi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie cxi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia cxambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la jxurintaj jugxantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsagxecon de la homoj, kiuj ne povis cxiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en jugxejo. Tie cxi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia jugxa kalendaro, la iom post iom pli malgrandigxanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj segxoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion cxi. Tie cxi preskaux tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmangxo en la gxardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado. Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de cxirkaux tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallargxa vizagxo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksterajxo. Li sidis sur la parada segxo, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraux la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de gxia enhavo kusxis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, cxiun paperon aparte cxirkauxrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante gxin al sinjoro Craggs, kiu gxin ankaux cxirkauxrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis pauxzon, balancadis ambaux la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj cxar sur la kesto estis skribita "nobelo Michael Warden", ni el cxio tio cxi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu cxi kliento kaj ke la aferoj de nobelo Michael Warden staris ne tre bone. "Jen estas cxio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon". "Cxio perdita, malsxparita, prodonita, pruntita kaj vendita?" diris la kliento kaj suprenrigardis. "Cxio", respondis sinjoro Snitchey. "Nenio restas por fari, Vi diras?" "Absolute nenio", estis la respondo de la advokato. La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundigxis en sian meditadon. "Kaj ecx mia persona libereco estas en dangxero, Vi pensas?" li komencis post minuto denove. "En cxiu parto de la unuigitaj regxolandoj Grand-Britanujo kaj Irlandujo", respondis sinjoro Snitchey. "Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la mangxon?" dauxrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko. Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaux dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaux ektusis, kvazaux volante montri, ke tio cxi estas la opinio de la domo. "Ruinigita en la agxo de tridek jaroj", diris la kliento. "Hm!" "Ne ruinigita, sinjoro Warden", respondis Snitchey. "Tiel malbona la afero ankoraux ne estas. Vere, ke Vi faris cxion, kion Vi povis, tion cxi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado --". "Al la diablo kun la sinlimigado", diris la kliento. "Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas." Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la gxuado, la vizagxo de la kliento iom post iom glatigxis, kaj ridetante li diris: "Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?" "Kiel longe?" ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj sxajnante kalkuli en pensoj; "en bonaj manoj -- ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs -- ses aux sep jarojn". "Ses aux sep jarojn ne mangxi!" diris la kliento kun cxagrena rido kaj senpacience movante sin sur la segxo. "Ses aux sep jarojn ne mangxi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara", diris Snitchey. "En la dauxro de tiu cxi tempo Vi povus sole per montrado sin jam perlabori novan terajxon. Sed ni ne pensas, ke Vi povus gxin fari, kaj tial ni gxin ankaux ne konsilas al Vi. "Kion do Vi al mi konsilas?" "Sinlimigadon", ripetis Snitchey. "Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus Vian proprajxon. Sed en tiu okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tusxante la nemangxadon, ni povas al Vi ecx nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj cxiujare, sinjoro Warden." "Kelkajn centojn da funtoj?" diris la kliento. "Kaj mi foruzadis milojn!" "Tion cxi", respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, "tion cxi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi", ripetis li malrapide, dauxrigante medite sian okupon. La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en cxia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la cxagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aux eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuragxigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaux farigxis rido. "En la vero, mia estimata amiko" -- sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs." "Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En la vero, miaj estimataj amikoj", -- li klinigis sin antauxen kaj mallauxtigis la vocxon -- "ankoraux vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi." Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo. "Mi estas ne sole terure ensxuldigita", diris la kliento, "sed ankaux terure --". "Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey. "Jes!" diris la kliento, rejxetante sin sur la segxon kaj kun la manoj en la posxoj rigardante la ambaux advokatojn. "Terure enamita." "Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey. "Ne en heredantinon." "Kaj ankaux ne en ricxan sinjorinon?" dauxrigis demandadi la advokato. "Ne ricxa, kiom mi scias -- esceptinte je beleco kaj virto." "Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun akcento. "Kompreneble!" "Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antauxsxovinte sian vizagxon almenaux je unu ulno. "Tamen!" respondis la kliento. "Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey. "Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden. "Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi gxojas, ke mi povas diri al Vi, sinjoro Warden, ke tio cxi neniom malutilas; sxi estas promesita, sinjoro, sxi estas fiancxino. Mia kompaniano povas tion cxi atesti. Ni scias tion cxi bone." "Ni scias tion cxi bone", ripetis Craggs. "Mi eble ankaux scias", estis la respondo de la kliento. "Kion tio cxi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi neniam auxdis, ke virino sxangxis sian opinion?" "Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris sinjoro Snitchey, "kontraux frauxlinoj, kiel ankaux kontraux vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj --". "Okazoj!" interrompis lin senpacience la kliento. "Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli ricxa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio cxu Vi pensas, ke mi vane logxis ses semajnojn en la domo de la doktoro?" "Mi pensas, sinjoro", diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, "mi pensas, ke el cxiuj petolajxoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj cxevaloj -- kaj ili estis suficxe multaj kaj suficxe karaj, kiel li kaj ni ambaux la plej bone scias -- la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita sxultro kaj Dio scias kiom da subsangajxoj antaux la muro de l' gxardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resanigxanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antauxvidis tian malbonajxon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler -- nia kliento, sinjoro Craggs." "Kaj sinjoro Alfred Heathfield -- ankaux speco de kliento, sinjoro Snitchey", diris sinjoro Craggs. "Kaj sinjoro Michael Warden, ankaux speco de kliento", trankvile aldonis la gasto, "kaj ne malbona, cxar li dek aux dekdu jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kusxas la fruktoj kaj ankaux rimedoj por penti kaj farigxi pli prudenta. Kaj por tion cxi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edzigxi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni sxin kun si." "Efektive, sinjoro Craggs?" komencis Snitchey. "Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs" interrompis ilin la kliento. "Vi konas Viajn sxuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi scias ankaux certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen sxia konsento. En la afero estas nenio kontrauxlegxa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraux li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni". "Li ne povos, sinjoro Craggs", diris Snitchey, videble tre maltrankvile. "Gxi ne povas al li prosperi, sinjoro. Sxi estas tre alligita al sinjoro Alfred". "Efektive?" diris la kliento. "Sinjoro Craggs, sxi estas tre alligita al li", certigis Snitchey. "Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaux mi komencis tion cxi dubi", diris sinjoro Warden. "Sxi amus lin, se cxio irus laux la volo de sxia fratino, sed mi sxin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj cxe la plej malgranda aludo je li sxi videble suferadis". "Kial sxi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio sxin igus, sinjoro"? demandis Snitchey. "Kial -- mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas gxin komprenigi", diris la kliento kun rideto pro la strecxo kaj konfuzo, kiuj esprimigxis en la vizagxo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciigxi pli multe; "sed mi scias, ke tiel estas. Sxi estis tre juna, kiam sxi fiancxigxis -- se oni entute tiel provas tion cxi nomi -- kaj eble sxi gxin pentis. Eble -- gxi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco -- eble sxi enamigxis en min, kiel mi enamigxis en sxin". "He, he! sinjoro Alfred, sxia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs", diris Snitchey kun embarasa rido, "jam konis sxin ja kiel tre malgranda infano"! "Tiom pli kredeble estas, ke tedis al sxi pensi pri li", trankvile dauxrigis la kliento, "kaj ke sxi ne malvolonte sxangxus lin je nova amanto, kiu venas al sxiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj -- aux estas alporta antaux sxiajn okulojn de sia cxevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj dibocxe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksterajxo -- gxi denove sonos fanfarone, sed, pro l' honoro, mi tiel ne pensas -- povos ankoraux elteni la konkuron kun sinjoro Alfred". La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaux tiel pensis. Gxuste lia malsxata sintenado donadis al li certan naturan cxarmon kaj elvokadis intereson. Tiu cxi malsxateco sxajnis esprimadi, ke lia bela vizagxo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj farigxos serioza (sed gxis nun li ankoraux neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. "Tio cxi estas dangxera dibocxisto", diris al si la homokonanta advokato, "kiu la vivigan fajron, mankantan al li, sxajnas ricevadi el la okuloj de knabino". "Sekve auxskultu, Snitchey", li dauxrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, "kaj Vi, Craggs --" li prenis lin ankaux per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li -- "mi ne demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de tiu cxi afero senkondicxe tute malproksime, cxar gxi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en gxin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn cxion plej bone kion Vi nur povas, cxar Vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion cxi fari kaj farigxi per sxia amo alia homo), tio cxi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion cxi baldaux ree sxparos." "Mi pensas, ke estos pli bone, se ni gxin ne auxskultados, sinjoro Craggs?" diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon. "Mi ankaux pensas", diris Craggs. Sed ambaux atente auxskultadis. "Vi ne devas tion cxi auxskulti", respondis ilia kliento. "Mi gxin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, cxu li konsentas, cxar li ja ne donus sxin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, cxar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion'on, volas liberigi de io, la proksimigxadon de kio sxi -- kiel mi scias -- vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de sxia amanto. Se io en la mondo estas vera, gxi estos tio, ke sxi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel cxasata hundo, mi nur en mallumo kuragxas eliri kaj ne estas permesita al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedajxon; sed tiu cxi domo kaj tiu cxi posedajxo iam denove apartenos al mi, kiel Vi scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj -- Vi diras gxin mem, kaj Vi ne estas sangvina -- kredeble pli ricxa, ol se sxi ligigxos kun Alfred Heathfield, kies revenon sxi atendas kun timo (ne forgesu tion cxi) kaj kies amo -- kaj ankaux nenia amo en la mondo -- ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe? Cxio estas farata laux rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se sxi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al sxia decido. Estos al Vi agrable ne pli auxdi pri tiu cxi afero, kaj mi ankaux pli Vin per tio cxi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?" "Post unu semajno", diris Snitchey. "Sinjoro Craggs? --" "Ankoraux iom pli frue, mi konsilus", respondis Craggs. "Post unu monato", diris la kliento, observinte la ambaux vizagxojn. "De hodiaux post monato mi forveturos." "Gxi estas tro longa tempo", diris Snitchey; "tro longe. Sed gxi tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn", murmuris li al si mem. "Cxu Vi volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!" "Bonan nokton!" respondis la kliento kaj skuis al ambaux la manon. "Vi vidos ankoraux, kiel bone mi scias uzi mian ricxecon. De nun Marion estas mia stelo de felicxo!" "Gardu Vin sur la sxtuparo, sinjoro!" diris Snitchey; "cxar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!" "Bonan nokton!" respondis sinjoro Warden. La ambaux kompanianoj eliris sur la sxtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraux staris kaj rigardadis sin reciproke. "Kion Vi diras al tio cxi, sinjoro Craggs?" diris Snitchey. Sinjoro Craggs balancis la kapon. "Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaux, estis io stranga, tion cxi mi memoras", diris Snitchey. "Jes, jes", diris sinjoro Craggs. "Eble li trompigxas", dauxrigis sinjoro Snitchey, sxlosante la fajreltenan keston kaj metante gxin sur gxian ordinaran lokon; "sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaux ne estus mirindajxo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizagxeton tre fidela. Sxajnis al mi", diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, "kvazaux sxia karaktero en la lasta tempo farigxis pli forta kaj pli serioza, pli ol la karaktero de sxia fratino." "Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion", rimarkis Craggs. "Mi efektive ion donus", diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, "se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompigxis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, cxar por sia konado li pagis suficxe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke gxi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti." "Nenion pli", respondis Craggs. "Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente", diris Snitchey balancante la kapon. "Mi almenaux volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l' vivo," -- li denove balancis la kapon, -- "mi esperas almenaux, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Cxu Vi havas Vian cxapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon." Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la cxambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aux kiel la advokatajxo entute. Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan cxambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la fresxa maljuna doktoro sidis antaux la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapisxo, sidis en la ava segxo, auxskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn. Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizagxoj neniam ankoraux faris angulon kamenan cxarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj devisxis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en sxia okulo kaj en la tono de sxia vocxo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun cxe sxia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen cxiam ankoraux sxi sxajnis pli cxarma kaj pli malforta ol la dua; cxiam ankoraux sxi sxajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je sxi kaj sercxadi konsilon kaj helpon en sxiaj okuloj, en tiuj cxi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antauxe. "Kaj kiam sxi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al sxi tiel kara pro cxiuj tiuj rememoroj, sxi komencis sentadi, ke la malfacila tento de sxia koro baldaux devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam cxiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo --" "Kara Marion!" diris Grace. "Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?" Sxi prenis la manon, kiun la fratino donis al sxi, kaj legis plu; sed per vocxo cxiam ankoraux tremanta, kvankam sxi penis kovri sian eksciton. "De kiu la disigxo cxe cxiu pasxo inter la lulilo kaj la tombo estas cxiam dolora. Ho, patra domo, vi, cxiam fidela kaj tamen tiel ofte malsxatata, estu malsevera kontraux tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn pasxojn per tro maldolcxa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizagxo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aux rigardo eliru plendante kontraux tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!" "Kara Marion, ne legu pli hodiaux vespere", diris Grace -- cxar sxi ploris. "Mi ne povas", sxi rediris kaj kovris la libron. "La literoj cxiuj sxajnas bruli!" La doktoron tio cxi amuzis; kaj li ridis, frapante al sxi sur la vangoj. "Kio! gxis larmoj tusxita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigrajxo kaj papero! Ne, ne, estas cxio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigrajxon kaj paperon, kiel cxian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun cxiuj pacigxis, -- kaj se sxi tion cxi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita -- el paperajxo kaj inko. Kio estas?" "Gxi estas mi, sinjoro", diris Clemency ensxovante la kapon tra la pordo. "Kio estas al Vi?" demandis la doktoro. "Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency -- kaj sxi estis prava, se oni povis jugxi laux sxia bone sapita vizagxo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio sxi, kiel ajn ne bela sxi estis, efektive farigxis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belajxoj; sed en la irado tra la vivo estas cxiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataux la bona humoro, kaj tusxante tion cxi lastan Clemency estis tiel fresxa kaj sana, kiel cxia belulino en la tuta lando. "Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!" Iom mirigite la doktoro plenumis sxian deziron. "Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam sxi apudestas, Vi scias," diris Clemency. Iu fremda en la familio, laux sxia stranga okulado cxe tiuj cxi vortoj kaj la aparta loga movo de sxiaj kubutoj, kvazaux sxi volus cxirkauxpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, cxe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive sxajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaux retrankviligxis, kiam Clemency, trasercxinte en la ambaux posxoj -- sxi komencis de la gxusta posxo, poste fosis en la malgxusta kaj fine revenis al la gxusta -- ellevis leteron. "Britain preterveturis," sxi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la posxto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edzigxo en la domo -- mi havis matene du kulerojn en la posxo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li gxin malfermas." Sxi parolis cxion tion cxi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciigxi la novajxon sxi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antauxtuko faris korktirilon kaj el sia busxo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero cxiam ankoraux ne estis preta, sxi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj jxetis sian antauxtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu gxin elteni. "Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni cxe mi. Kaj ankaux ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia -- sed ni silentu pri tio cxi. Alfred reveturas kaj baldaux venos!" "Baldaux!" ekkriis Marion. "Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!" diris la doktoro kaj pincxis al sxi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al sxi surprizon', li tie cxi skribas. Sed tio cxi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton." "Baldaux!" ripetis Marion. "Nu, eble ne tiel baldaux, kiel Via senpacienco pensas", respondis la doktoro; "sed suficxe baldaux. Ni rigardu! hodiaux estas jxauxdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaux post monato". "De hodiaux post unu monato", mallauxte ripetis Marion. "Gxoja tago kaj festo por ni cxiuj", diris per gaja vocxo sxia fratino Grace, kiu gratulante sxin kisis. "Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis". Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam sxi rigardis al sia fratino en la vizagxon kaj auxskultis la cxarman harmonion de sxia vocxo, kiam sxi plu pentradis la gxojojn de la revidigxo, tiam sur sxia propra vizagxo brilis espero kaj gxojo. Kaj ankoraux io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio cxi ne estis gxojo, triumfo, fiera entuziasmo -- tiuj cxi ne montras sin tiel trankvile. Tio cxi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj cxi faris parton de tio cxi. Gxi ne venis de ia egoista penso, cxar tiuj cxi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj. Doktoro Jeddler malgraux sia filozofio -- kiun li cxiam en la praktiko forgesadis, kiel gxi ofte okazas al gloraj filozofoj -- ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se gxi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidigxis en sian avan segxon, denove etendis la piedojn sur la varman tapisxon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraux pli multe parolis pri gxi. "Ho, estis ankoraux tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambaux kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Cxu vi memoras?" "Ho jes," sxi respondis kun gaja rido kaj dauxrigis kudri diligente. "De hodiaux post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Sxajnas kvazaux de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?" "Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda sxi estis," diris Marion: "Grace estis por mi cxio, ecx tiam, kiam sxi ankoraux mem estis infano." "Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Sxi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta sagxa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, cxiam preta antauxplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; ecx jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton." "Mi timas, ke de tiu tempo mi tre sxangxigxis al pli malbona," ridis Grace, cxiam ankoraux diligente laborante. "Kia punkto gxi estis, patro?" "Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio cxi pli al vi placxis (kiel ajn strange gxi nun sxajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino." "Efektive tiel estis?" trankvile diris Grace. "Kiel, vi gxin pli ne memoras?" demandis la doktoro. "Mi pensas, ke mi gxin ankoraux iom memoras", sxi respondis, "sed nur apenaux. Estas tro longe de tiu tempo." Kaj kudrante sxi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis. "Alfred baldaux havos efektivan edzinon," sxi diris, donante al la interparolo alian direkton; "kaj tio cxi estis bela tempo por ni cxiuj. Mia trijara ofico estos baldaux finita, Marion. Vi faris gxin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li ecx unu fojon ne bezonis mian subtenon. Cxu mi povas gxin al li diri, mia kara?" "Diru al li, amata Grace", respondis Marion, "ke neniam sxuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun cxiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!" "Tion cxi mi ne povas al li diri," respondis sxia fratino, sxin cxirkauxprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li suficxe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi." Sxi nun reprenis sian laboron, kiun sxi estis formetinta el la mano, kiam sxia fratino parolis kun tia tusxiteco de l' koro, kaj sxi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel placxis al la doktoro. Kaj la doktoro, cxiam ankoraux sidante en la apoga segxo, auxskultis la kanton, batis la takton al gxi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanajxoj de la vana mondo tiuj cxi almenaux estas suficxe belaj. Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la cxambro gxis sxi cxion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermangxo faris al si oportune, cxirkauxite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de sxia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaux en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaux iliaj prezentajxoj estis tute ne egalaj; cxar kelkaj donis al li tre longan vizagxon, kelkaj tre largxan, aliaj suficxe agrablan kaj aliaj tre malbelan, cxiu laux sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili cxiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la busxo kaj krucxon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam sxi sidigxis al tiu sama tablo. "Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?" Clemency diris al li, kion sxi sciigxis, kaj li akceptis tion cxi tre afable. Bona sxangxigxo estis videbla cxe Benjamin de la kapo gxis la piedoj. Li estis multe pli largxa kaj pli rugxa, pli gaja kaj pli gajiga. Gxi elrigardis, kvazaux lia vizagxo estis antauxe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita. "Tio cxi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron. "Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!" "Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: "Mi volus ke mi gxi estu, Britain!" "Kio?" "Ke mi estu la persono, kiu devas edzinigxi!" Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj kore ridis. "Jes, vi estas tute la gxusta por tio cxi," li diris; "malfelicxa Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj sxajnis ke la penson sxi trovas tiel same amuza, kiel li. "Jes," sxi konsentis, "mi estas tute la gxusta por tio cxi, ne vere?" "Vi neniam edzinigxos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la busxon. "Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe. Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio cxi!" "Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi gxin baldaux faros, Britain; ne vere?" Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li gxin cxirkauxrigardadis, kiel se tiu cxi nubo estus la demando kaj li gxin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraux ne bone klarigis al si, sed -- jes, jes, li eble ankoraux decidigxos tion cxi fari. "Kiu ajn sxi estos, mi deziras al sxi felicxon!" ekkriis Clemency. "Ho, tio cxi al sxi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne". "Sed sxi ne vivus tiel felicxe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antauxe ne estus -- ne cxar mi intencis, cxar gxi estis pura kuntrafigxo: ne vere, Britain?" "Certe", respondis sinjoro Britain en plena gxuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la busxon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia segxo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaux tiujn cxi tre malrapide kaj serioze. "Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!" "Dio, kiel bela estas la penso pri tio cxi!" diris Clemency. "Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia", dauxrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de sagxegulo, "cxar mi cxiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, cxar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo." "Efektive!" ekkriis mirante Clemency. "Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvajxisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la posxon; poste mi estis disportanto cxe modistino, kaj en tiu cxi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompajxo kaj malverajxo -- per kio mia animo estis malgxojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie cxi en tiu cxi domo auxdis multe da parolajxo, kiu mian animon ankoraux pli malgajigis; kaj post cxio tio cxi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato." Clemency volis ion aldoni, sed li antauxvenis al sxi. "Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo". "Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en la gxojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton. "Tia kerna diro, ne vere?" "Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "cxu oni povus gxin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion cxi; sed gxi bone eltenas kaj sxparas multe da cxagreno, kion la gxusta filozofio ne cxiam faras." "Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency. "Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio cxi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!" Tute ne ofendigxante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj cxirkauxprenante sin diris: "ne, mi ankaux tiel pensas". "Mi estas suficxe konvinkita je tio cxi", diris sinjoro Britain. "Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas". Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj ridis, gxis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li aldonis cxiam ankoraux ridante kaj visxante al si la okulojn. Clemency, nenion kontrauxdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li. "Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin cxiam estimos kaj cxiam estos via amiko." "Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio cxi certe estas tre bone de via flanko." "Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al sxi la pipon por elbati; "mi vin ne forlasos. Auxskultu! estas stranga bruo!" "Bruo!" ripetis Clemency. "Pasxoj ekster la domo. Sonis, kvazaux iu desaltas de la muro." "Cxu ili supre cxiuj estas en lito?" "Ho, nun ili cxiuj iris dormi." "Cxu vi nenion auxdis?" "Ne!" Ili ambaux auxskultis sed nenion auxdis. "Mi ion diros al vi", diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros unu fojon cxirkauxiron cxirkaux la domo, antaux ol mi iras dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy." Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio cxi, ke li vane faras al si la klopodon, ke gxi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris "tre povas esti", sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en cxiujn flankojn. "Estas tiel silente, kiel sur la tombejo," diris Clemency, rigardante post li; "kaj ankaux preskaux tiel same timige!" Rigardante returne en la kuirejon, sxi en timego ekkriis, kiam facila figuro al sxi proksimigxis. "Kiu tie?" "Silentu!" murmuretis al sxi ekscitite Marion. "Vi min cxiam amis, ne vere?" "Amis? infano! Certe!" "Mi gxin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas tie cxi preskaux neniun, al kiu mi povus konfidi." "Jes," diris Clemency kore. "Iu estas ekster la domo," diris Marion kaj montris al la pordo, "kiun mi hodiaux vespere ankoraux devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!" Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, sxi ekvidis malluman figuron, starantan antaux la pordo. "En minuto Vi povas esti malkasxita," diris Marion. "Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kasxita loko. Mi tuj venos." Li salutis sxin per la mano kaj malaperis. "Ne iru dormi. Atendu min tie cxi!" diris Marion kun maltrankvila rapideco. "Mi jam antaux unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!" Marion kaptis ekscitite sxian manon kaj premis gxin al la brusto -- movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste sxi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la cxambron. "Cxio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago," diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. "Unu el la sekvajxoj de viva fantazio. Ha! kio estas?" Clemency, kiu ne povis kasxi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur segxo. "Kio estas?" sxi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviligxi kaj rigardante cxien, nur ne al li en la vizagxon. "Estas bele de via flanko, Britain! Antauxe vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraux kio . . . Kio estas? Ho, jes!" "Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy", diris sinjoro Britain, tute trankvilanime gxin estingante kaj ree pendigante, "tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas suficxe kuragxa", li diris kaj haltis, por sxin atente rigardi; "kaj vi estis ja ankaux tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?" Sed cxar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj sxajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaux Malgrand-Britain diris al sxi bonan nokton, farinte ankoraux la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito. Kiam cxio denove estis trankvila, Marion revenis. "Malfermu la pordon", sxi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos". Kiel ajn timema sxia agado estis, gxi tamen montris firman kaj nesxanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontrauxstari. Sxi mallauxte malriglis la pordon, sed antaux ol sxi turnis la sxlosilon en la seruro, sxi returne rigardis la junan frauxlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri. La vizagxo ne estis deturnita aux turnita al la tero, sed rigardis sxin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la felicxa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malgxojo en tiu cxi domo kaj la detruo de gxiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis sxian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis gxin je malgxojo kaj kunsento, ke sxi, versxante riveron da larmoj, metis siajn brakojn cxirkaux la kolon de Marion. "Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre malmulte; sed mi scias, ke tio cxi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras". "Mi multajn fojojn gxin pripensis", diris Marion kviete. "Ankoraux unu fojon", petegis Clemency "gxis morgaux!" Marion balancis la kapon. "En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi iam tiel amis!" Sxi kovris sian vizagxon per la manoj kaj ripetis: "Iam!" kvazaux tiu cxi vorto dissxirus al sxi la koron. "Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun cxi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio cxi ne povas alporti bonon. Ha, gxi estis tago de malfelicxo, kiam oni tien cxi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara -- pri Via fratino." "Mi gxin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio cxi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun cxi pasxon. Cxu vi volas min akompani, Clemency" -- sxi kisis sxian amikan vizagxon -- "aux mi devas iri sola?" Konfuzita kaj malgxoja Clemency turnis la sxlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto. Tie li alpasxis al sxi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu sxi tenis Clemency'n, tremis, aux malvarmigxis kiel la mano de malvivulo, aux premis sxin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on gxis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis gxin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris. La pordo denove estis riglita kaj sxlosita, kaj denove sxi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun sxi alportis, kvankam sxi estis ankoraux juna, sed kun tiu esprimo sur la vizagxo, por kiu jam antauxe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra sxiaj larmoj. Sxi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al sxi, kiel sxi diris, plene kaj senkondicxe. Felicxe atinginte sian dormocxambron, sxi falis sur la genuojn kaj povis pregxi, havante sur la koro sian sekreton! Jes, kaj sxi povis sin levi post la pregxo tiel trankvile kaj felicxe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi sxin kaj rideti -- kvankam ecx iom malgaje. Kaj kisante sxian frunton, sxi mallauxte murmuretis al si, ke Grace cxiam estis patrino por sxi, kaj ke sxi sxin amas kiel infano! Kaj sxi povis la brakon meti al si cxirkaux la kolon, kiam sxi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaux konscie cxirkauxprenis sxin defendante kaj amante kaj kvazaux murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu! Kaj sxi povis ecx trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu songxo, en kiu sxi per sia senkulpa kaj tusxanta vocxo ekkriis, ke sxi estas tute sola kaj ke cxiuj sxin forgesis. Monato baldaux pasas, ecx se gxi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu cxi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo. La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaux de frosto. Tago, kiu la hejman doman internajxon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablajxojn, jxetas rugxetan flamon sur la vizagxojn kolektitajn cxirkaux la kameno kaj igas la grupojn cxirkaux cxiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraux la elementoj, kiuj ekstere sovagxas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizagxoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro! Pri cxio tio cxi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la gxojo, kiam li venos. Cxiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizagxo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili cxiuj devis tie cxi esti. Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado arangxita, kaj kun gastema malavareco estis ricxe zorgita pri cxiu societa bezono. Cxar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon [*] kaj gxian malluman konstantan verdajxon, la salono de dancado estis ornamita je tio cxi; kaj la rugxaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno. [*] arbo. Gxi estis labora tago por cxiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue cxie laboradis kaj estis la gaja animo de cxiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu cxi tago (kiel ankaux multajn fojojn en la dauxro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Sxi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur sxia vizagxo estis cxarma decida trankvileco, kiu faris gxin pli aminda, ol cxiam. En la vespero, kiam sxi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis -- gxi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis -- tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaux malgxoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj felicxa, kusxis denove sur sxia frunto kaj faris sxin centoble pli cxarma. "La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn cxi harojn, estos la krono fiancxina", diris Grace; "aux mi estas malbona profetino". La fratino ridetis kaj firme sxin tenis en siaj brakoj. "Ankoraux unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraux. Cxu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?" Tio cxi propre sxin tute ne interesis. Sxi pensis pri la vizagxo de sia fratino, kaj sxia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur gxi. "Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaux via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun." "Mi neniam sentis min tiel felicxa", respondis tiu cxi. "Jes, sed ankoraux pli granda felicxo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same cxarma kaj intima, kiel tiu cxi", diris Grace, "baldaux sin trovos Alfred kun lia juna edzino." Sxi denove ridetis. "Vi prezentas al vi felicxan domecon, Grace. Mi vidas tion cxi laux viaj okuloj. Mi gxin scias, gxi estos felicxa, mia kara. Kiel felicxa mi estas, ke mi gxin scias!" "Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Cxu ni cxiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur suficxe malfrue -- cxirkaux horo antaux noktomezo -- tiel ni havas suficxe da tempo, por farigxi gajaj antaux lia veno. Li ne devas veni antaux ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu gxin lumi sur la ilikon, gxis gxi estos tute rugxa de flamo. Gxi estas mondo plena je sensencajxo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj cxio alia -- nur sensencajxo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera gxojo, "hodiaux vespere mi ekster cxiu alia sensencajxo preskaux pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj". "Kaj cxion, kion unu el ili iam faris aux ankoraux povas fari, por vin malgxojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al sxi nun, kiam sxia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al sxi, ke vi volas pardoni al sxi, ke sxi cxiam havos parton en via amo kaj --" sxi eksilentis kaj kasxis sian vizagxon sur la brusto de la maljuna homo. "Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, gxis ni estos suficxe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsagxa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago cxagrenus, anstataux tute ne, mi cxion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco -- pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Cxu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostigxi? Faru lume, varme kaj gaje, aux mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!" Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komencigxis, kaj cxarma tono de gxoja ekscititeco jam regis en la tuta domo. Cxiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al sxi felicxon; sagxaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke sxi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, cxar ili tro multe admiradis sxian belecon; filinoj sxin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; cxiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado. Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro. La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaux gxi denove vivigxis, kiam sxi diris, ke tion cxi certe scias sinjoro Craggs. Al sxi ili tion cxi neniam diras. "La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs. "Mi volus, ke gxi forbrulu gxis la fundamento," gxemis sinjorino Snitchey. "Li estas -- li estas -- malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis cxirkauxen. "Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion cxi kredigi!" diris sinjorino Snitchey. "Ni scias, kio gxi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs. Sed cxar ili tion cxi ne sciis, tio eble estis la kauxzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj cxiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj. "Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino. "Sinjoro Craggs sentas sin felicxa, certe," diris sinjorino Snitchey. "La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs. "Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edzigxi," diris sinjorino Snitchey. Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu sxi tion cxi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion cxi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion cxi vidos, kiam estos tro malfrue. Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn cxi rimarkojn, cxiam ankoraux maltrankvile rigardadis cxirkauxen, gxis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis. "Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via -- frauxlino Via fratino, frauxlino Marion estas --" "Ho, sxi estas tute sana, sinjoro Craggs." "Jes -- mi -- cxu sxi estas tie cxi?" demandis Craggs. "Tie cxi! Cxu Vi sxin tie ne vidas? Sxi nun komencas dancon", diris Grace. Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la posxon. Nun eksonis la muziko kaj la dancado komencigxis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaux gxi el granda gxojo mem volus danci. De tempo al tempo gxi ridadis, kvazaux gxi volus ankaux fari muzikon. Iafoje gxi briladis kaj rugxe flamadis, kvazaux gxi estus la okulo de la malnova cxambro, kaj iafoje tiu cxi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje gxi incitante ludadis kun la brancxoj de la iliko; kaj kiam gxia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, gxi elrigardadis, kvazaux ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje gxia humoro farigxadis tute sovagxa kaj petola kaj transiradis cxiujn limojn, kaj tiam gxi lauxte ridante sxutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovagxa gxojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno. Preskaux jam finigxis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon. Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaux lia amiko estus fantomo. "Cxu li foriris?" li demandis. "Silente!" diris Snitchey. "Li estis cxe mi pli ol tri horojn. Li cxion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li -- Ahem!" La danco finigxis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Sxi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide pasxadis tra la sin pusxanta amaso kaj malaperis el sxiaj okuloj. "Vi vidas, cxio estas bone kaj gxuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?" "Ecx ne unu vorton!" "Kaj cxu li efektive estas for? kaj ekster dangxero?" "Li tenas sian vorton. En sia sxelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li nagxas en tiu cxi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu cxi tempo komencigxas unu horon antaux noktomezo. Mi gxojas, ke gxi estas finita!" Sinjoro Snitchey visxis al si la sxviton de la vizagxo, kiu elrigardis tute rugxa kaj ekscitita. "Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la --" "Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antauxen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, gxi nun estas por mi tute egala. Gxi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaux iom koketis; tiel gxi sxajnas. Cxu Alfred estas tie cxi?" "Ankoraux ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas cxiun minuton". "Bone," -- sinjoro Snitchey denove visxis al si la frunton -- "gxi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraux estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun gxui la vesperon, sinjoro Craggs." Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj lauxte sonis. "Cxiuj parolis pri tio cxi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?" "Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey. "Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio cxi estas tute laux la naturo de la negoco, tio cxi estas vera." "Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun cxio, kio detruas la doman felicxon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke gxi estas la nekasxita malamiko de nia trankvileco. Tio cxi almenaux estas honesta kaj sincera." "Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco." "Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne, vi gxin certe ne diris. Vi farigxus ne inda je la negoco, se vi havus tiun cxi sincerecon." "Kio tusxas mian foreston hodiaux vespere, mia kara", diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfelicxo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . ." Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, cxar sxi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun cxi homon, fari al sxi la komplezon kaj rigardi lin. "Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey. "La kolegon de via vivo; mi kompreneble gxi ne estas al vi, sinjoro Snitchey," gxemis sinjorino Snitchey. "Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis sxia edzo. "Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan 'mem' --" Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon. "Se vi tiun cxi vesperon povas rigardi al tiu cxi homo en la okulojn," dauxrigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi farigxis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorcxo, de kiu mi vin vane avertadis, -- tiam mi povas nur diri: mi vin bedauxras!" En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel gxi estas nur ebla, sxi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Cxu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizagxo kusxis ruzo, intrigo kaj perfido? Cxu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu visxis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis cxirkauxen, montras, ke io peze kusxas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Cxu eble aliaj personoj ankaux, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? -- kio cetere estis ne tute prospera komparo, cxar li venis tra la pordo tre mallauxte. Kaj cxu li efektive en hela luma tago (estis preskaux noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraux cxia videblajxo kaj prudento kaj kontraux cxia sperto de la mondo? Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkasxe kontraux la fluo de tiu cxi kolero, sed ambaux kontentigis sin trankvile nagxi kune kun la fluo, gxis gxia forto malgrandigxos, kio efektive farigxis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun cxi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs sxian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankigxoj -- kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aux: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aux: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio cxi jam sxercante) -- favore konsentis kaj komencis la dancon. Tiu cxi reciproka gxentileco estis cxe la ambaux familioj malnova moro; cxar ili cxiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis cxe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaux edzoj: sed la ambaux virinoj mem faris kaj prenis tiujn cxi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio cxi en cxia okazo estas senduba, ke cxiu el la ambaux virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel sxia edzo la sian, kaj ke cxiu pensis, ke felicxa prosperado de la firmo sen sxiaj lauxdindaj penoj estus preskaux neebla. Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la rugxa vizagxo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnajxo kun homa vizagxo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj. Kaj ankaux la fajro ricevis fresxan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Gxi estis la genio de la cxambro kaj trovis sin cxie. Gxi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis cxirkaux iliaj oreloj, kvazaux petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapisxon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke gxia flamo rebrilis sur iliaj vizagxoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs. Kaj nun la aero farigxis pli fresxa, kaj la muziko farigxis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj levigxis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antauxe sub la libera cxielo; kaj bruo iris tra la cxambro, kvazaux nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizagxo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis cxirkauxen; nur sxajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la cxambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentigxis kaj la dancado cxesis. La varmego kaj lacigxo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred. "Cxu vi ion vidis, Britain? ion auxdis?" "Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion auxdi," respondis la servanto. "Tio cxi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?" "Gxuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaux veni, sinjoro." "Tiel disheligu la fajron kaj jxetu sur gxin ankoraux unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimigxados!" Li vidis gxin -- jes! El sia kalesxo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova pregxejo. Li konis la cxambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn brancxojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj cxi arboj en la somero agrable bruas antaux la fenestro de Marion. Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaux povis elporti sian felicxon. Kiel ofte li rememoradis tiun cxi tempon, pentradis gxin al si sub cxiaj cirkonstancoj, timadis, ke gxi ne venos, kaj gxin deziradis kaj sopiradis je gxi en malproksima, malproksima loko! Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la cxapelon kaj kriadis al ili, kvazaux ili estus la lumo kaj povus lin auxdi kaj vidi, kiel li gxojege rapidas al ili sur la vojo. Haltu! Li konis la doktoron kaj antauxsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li gxin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la gxardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne -- transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili. Li eliris el la kalesxo kaj diris al la veturigisto -- ecx tio cxi ne estis al li facile en lia ekscititeco -- ke tiu cxi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antauxen, provis, cxu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta gxardeno. Sur la arboj kusxis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj brancxoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallauxte alsxteligxis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la cxielo. Sed la rugxa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaux liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj vocxoj agrable tusxadis liajn orelojn. Penante ekauxdi sxian vocxon el la aliaj ceteraj vocxoj kaj jam duone konvinkite, ke li sxin auxdas, li jam preskaux atingis la pordon, kiam gxi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraux li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin. "Clemency," li diris, "cxu vi min jam pli ne konas?" "Ne eniru," sxi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!" "Kio estas?" li ekkriis. "Mi ne scias. Mi -- mi timas pensi pri tio cxi. Foriru. Cxu Vi auxdas?" Subita bruo levigxis en la domo. Sxi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel lauxta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis auxdita; kaj Grace -- kun teruro en la vizagxo kaj en la gestoj -- elkuris el la domo. "Grace!" Li retenis sxin per la brako. "Kio estas? Cxu sxi mortis?" Sxi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizagxon, kaj senkonscie falis sur la teron antaux li. Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano. "Kio estas?" ekgxemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizagxo al vizagxo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Cxu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio farigxis?" Oni auxdis murmuron: "sxi forkuris!" "Forkuris!" li ripetis. "Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita vocxo kaj kovris al si la vizagxon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun cxi nokton! Sxi diras, ke sxi libere kaj senriprocxe elektis -- petas, ke ni pardonu al sxi -- kaj forkuris." "Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite. Li suprensaltis, kiel volante sxin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis cxirkauxen, sxanceligxis kelkajn pasxojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el sxiaj malvarmaj manoj. Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris sercxi sur diversaj vojoj, aliaj alportis cxevalojn aux torcxojn, aliaj lauxte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas ecx la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun auxskultis kaj sin ne movis. La negxo falis cxiam pli dense. Li suprenrigardis al la cxielo kaj diris al si, ke tiu cxi negxa cindro, kiu estas sxutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis cxirkauxen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaux enpresita, tuj estos ree kovrita kaj ecx tiu cxi rememoro pri sxi ne dauxros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. PARTO TRIA. De tiu nokto de la reveno la mondo farigxis ses jarojn pli maljuna. Estis varma auxtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al gxi luman saluton, kiu sin baldaux disvastigis super la tutan landon, kvazaux oni ekbruligis fajron de gxojo, kiu estas respondata de mil altajxoj. Kiel bele kaj cxarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antauxe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavajxo, verdajxo, brunajxo kaj rugxajxo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaux gxi antaux minuto estis ankoraux blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj gxi rigardis supren al la brilanta cxielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la pregxejo, la rivereto, la muelejo, cxio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, fresxaj odoroj eliris el la fresxigita tero; la bluaj strioj supre farigxis pli grandaj kaj pli largxaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraux kun sia forflugo, kaj cxielarko, enhavanta en si cxiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la cxielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto. En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kasxita post granda ulmo kun cxarma ripoza benko cxirkaux la dika trunko, montris sian afablan vizagxon al la vojagxanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La rugxeta elpendajxo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizagxo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis cxiun cxevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La rugxaj kurtenoj en la cxambroj de la partero kaj la negxe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormocxambro supre kun cxiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo [**] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tusxanta pentrajxo de bruna sxauxma biera krucxo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helrugxaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraux apartajn striojn da lumo, kiuj ludis cxirkaux la brilantaj boteloj kaj krucxoj. [**] Speco de biero. En la pordo nun aperis modelo de mastro; cxar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj largxa kaj staris la manoj en la posxoj kaj la piedoj suficxe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo -- tro trankvilan kaj senpretendan, por farigxi fanfaronado. La ricxa malsekajxo, kiu post la forta pluvo degutadis de cxiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio cxirkaux li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata gxardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni -- eble ecx iom pli multe -- kaj estis plenaj je dolcxa trinkajxo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj suficxe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Dissxutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaux disdonadis senkulpan agrablajxon, kiu faris bonon cxie, kie gxi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron. Tiu cxi vilagxa drinkejo cxe sia fondigxo akceptis neordinaran signon. Sxi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj cxi vortoj sur tiu sama rugxa elpendajxo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain. Rigardinte ankoraux unu fojon kaj pli pene observinte la vizagxon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem -- suficxe sxangxita, sed sxangxita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro. "Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo." Cxar oni povis ankoraux vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis gxis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se gxi ne estus mia." Poste li iris al la palisaro de la gxardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj cxiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron. "Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion cxi diri al sxi. Sxi longe forestas." La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de sxi estis tute senhelpa kaj perdita. "Mi pensas, ke sxi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni sxin fine havas!" Malgranda kalesxo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekigxi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura agxo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun sxi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakajxojn cxirkaux si. La afabla bonkora vizagxo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu sxi de la pusxoj de la kalesxo balancigxadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam sxi venis pli proksime, tio cxi ankoraux pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da sxuoj, elirante el la kalesxo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tusxis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj cxi sxuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome. Kaj tiel efektive estis. Jen sxi staras antaux ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizagxo, kiel antauxe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaux montris kavetojn. "Vi longe forrestas, Clemency!" diris sinjoro Britain. "Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" sxi respondis, vive observante la enportadon de sxiaj korboj kaj pakajxoj; "ok, naux, dek, -- kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas gxuste. Konduku la cxevalon en la cxevalejon, Harry, kaj se gxi denove tusos, donu al gxi hodiaux vespere varman miksitan mangxon. Ok, naux, dek, -- nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?" "Sanaj kaj viglaj, Clemency." "Dio gardu iliajn cxarmajn vizagxojn!" diris sinjorino Britain, demetante la cxapelon (cxar sxi kaj sxia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis sxin atendi. "Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakajxon da maldikaj libroj kaj cxifitaj paperoj el la posxo, "mi cxion plenumis. La kalkuloj cxiuj pagitaj -- la rapo vendita -- kalkulo kun la bierfabrikanto farita -- pipoj menditaj -- deksep funtoj kvar sxilingoj en la bankon pagitaj -- kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano -- vi jam divenos, kiel estas. -- Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim." "Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain. "Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio ecx estos, li neniam prenos de vi ecx duonon da penco; ecx se vi ricevos dudek infanojn." La vizagxo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron. "Cxu tio cxi ne estas tre afable?" diris Clemency. "Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio cxi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon." "Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la cxevaleto -- gxi alportis ok funtojn kaj du sxilingojn; kaj tio cxi estas ne malbone, ne vere?" "Tio cxi estas tre bone," diris Ben. "Mi gxojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj tiel pensis; kaj tio cxi, mi pensas, estas cxio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraux presita folieto. Jxus el la presejo. Kiel bone gxin odoras!" "Kio tio cxi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion. "Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis ecx unu vorton." "Vendo per memvola auxkcio," legis la mastro, "kun rezervo de antauxa privata konsentigxo." "Tion cxi ili cxiam aldonas," diris Clemency. "Jes, sed ne cxiam tion cxi," li respondis. "Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastrajxaj, parko kaj gxardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la sensxulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!" "Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency. "Jen tio cxi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien cxi." "Kaj jxus hodiaux mi tie auxdis, ke sxi baldaux alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novajxojn!" diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaux la rememoro de malnovaj tempoj ankaux revekus malnovajn kutimojn. "Hm, hm, hm! Tio cxi tie denove pezigos la korojn, Ben." Sinjoro Britain gxemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe cxesis pensi pri gxi. Kun tiu cxi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekigxis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn. Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu cxi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj sxi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel sxi sola kondukas la tutan mastrajxon kaj per prudenta sxparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en cxiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte gxi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laux ilia propra modesta jugxo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangajxoj kaj apartajxoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi rugxigxi antaux ili! Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edzigxis je Clemency. Sxi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke sxia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas. Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiauxa tago li ensxlosis en la sxrankon de la drinkejo -- cxiam ridante por si pri sxia lerteco en negocoj -- kiam sxi revenis kun la sciigo, ke la ambaux sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kalesxejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel angxelo." Nun li ankaux sidigxis al la teo, kiu en atendo de sxia veno staris sur malgranda tablo. Gxi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horlogxo, kiu iris bone laux la minuto, (estis duono de la sesa horo); cxiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita. "La unuan fojon mi hodiaux povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaux sxi nun sidos jam la tutan vesperon; sed sxi tamen baldaux ree sin levis, por enversxi teon al sia edzo kaj trancxi panon kun butero. "Kiel tiu cxi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!" "Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante gxin en tia sama maniero. "Tiu cxi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon." "Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain. "Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio cxi mi volas lin ankaux danki." "La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis sxin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion cxi pensus!" "Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio cxi estis tre bone de via flanko, Ben." "Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu cxi bagatelo." "Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion cxi sxatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" -- sxi denove rigardis la folion -- "kiam oni sciigxis, ke sxi forkuris kaj estas ekster dangxero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni -- pro sxi kaj pro la fratino kaj la patro -- diri kion mi sciis, ne vere?" "Jes, vi gxin rakontis," rimarkis sxia edzo. "Kaj doktoro Jeddler," dauxrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj cxagreno forpelis min el la domo! Kiel mi gxojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraux li; cxar li poste gxin sincere pentis. Kiel ofte li tie cxi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li gxin bedauxras! -- La lastan fojon ankoraux hieraux, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie cxi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaux gxi lin interesus! -- sed propre nur pro la malnova tempo kaj cxar li sciis, ke sxi min amis, Ben!" "Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis sxia edzo, tute mirigite, ke sxi klare komprenis verajxon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskigxadis ankoraux. "Mi tion cxi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por gxin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion cxi diri, se oni ecx metus por tio cxi rekompencon de cent funtoj." Li kredeble ankoraux plu dauxrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se sxi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestajxo de rajdo. Sxajnis, ke li auxskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi. Clemency rapide levigxis. Ankaux sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. "Cxu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela cxambro supre, sinjoro." "Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. "Cxu estas permesite eniri tien cxi?" "Ho, se placxas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la bufedan cxambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?" Li ekvidis la folion kaj legis gxin nun. "Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain. Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antauxe. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de sxi la okulojn -- "Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankaux kasxite lin rigardadis. "Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, "kaj volos gxin alporti tien cxi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka." Ne farante pli ceremoniojn, li sidigxis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizagxon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enversxis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis: "Nova domo, ne vere?" "Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain. "Havas la agxon de kvin gxis ses jaroj," diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn. "Mi pensis antauxe, kiam mi eniris, ke mi auxdas la nomon de doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu cxi folio rememorigas min pri li; cxar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitajxoj. -- Cxu la maljunulo ankoraux vivas? "Ho jes, sinjoro," diris Clemency. "Cxu li forte sxangxigxis?" "De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento. "De la tago, kiam lia filino lin forlasis." "Jes! De tiu tago li sxangxigxis," diris Clemency. "Li farigxis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam pacigxis kun sia fratino kaj ofte sxin vizitas. Tio cxi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aux du jaroj li farigxis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj lauxdadi sxin kaj ankaux la mondon! Kaj li neniam lacigxadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona sxi estis. Li pardonis al sxi. Tio cxi estis cxirkaux la tempo de la edzinigxo de frauxlino Grace. Vi memoras ankoraux, Britain?" Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraux tre bone. "La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?" Clemency el surprizo pro tiu cxi demando preskaux renversis la pleton de teo. "Cxu Vi neniam auxdis pri tio cxi?" sxi diris. "Neniam, sed mi volus gxin scii," li respondis kaj enversxis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj. "Ho, tio cxi estus longa historio, se oni volus gxin orde rakonti," diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum sxi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. "Gxi estus longa historio." "Sed mallonge rakontite?" diris la fremdulo. "Mallonge rakontite," ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj sxajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke sxi havas auxskultantojn, "kion oni povus tie cxi diri? Ke ili kune malgxojis, rememoradis sxin kiel mortintan; ke ili tenis sxin en ama rememoro, faradis al sxi neniajn riprocxojn kaj trovadis senkulpigojn por sxi? Tion cxi cxiu scias. Mi almenaux tion cxi scias, neniu scias tion cxi pli bone!" aldonis Clemency, visxante al si la okulojn per la mano. "Kaj tiel," helpis la fremdulo -- "Kaj tiel," diris Clemency, mehxanike ripetante liajn vortojn kaj ne sxangxante sian pozicion kaj manieron de parolado, "Tiel ili fine farigxis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de sxia naskigxo -- la tago morgaux revenos -- tre mallauxte, sed kontente kaj felicxe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta gxardeno: 'Grace, cxu fari nian edzigxon en la tago de naskigxo de Marion?' Kaj tiel farigxis." "Kaj ili vivas felicxe unu kun la alia?" demandis la fremdulo. "Jes", diris Clemency. "Neniam geedzoj vivis pli felicxe. Ili havas nenian malgxojon ekster tiu." Sxi levis la kapon, kvazaux sxi subite ekkonscius sub, kiaj cirkonstancoj sxi revokas tiujn cxi okazojn en sian memoron, kaj jxetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizagxo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, sxi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la busxon, kvazaux sxi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aux frazon. Cxar sxi eldonis nenian sonon kaj sxiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu cxi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la argxentajn kulerojn, sian edzinon -- sekvadis sxiajn gestojn kun plej granda senhelpeco -- demandadis sxin en tiu sama lingvo, cxu lia proprajxo aux li mem estas en dangxero -- respondadis sxiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon -- observadis la movadon de sxiaj lipoj -- divenadis per duonvocxo "lakto kaj akvo", "sxangxo de la monato", "muso kaj nukso" kaj tamen nenion povis atingi. Clemency fine cxesigis sian senesperan penadon, iom post iom alsxovis sian segxon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per sxajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Sxi ne longe devis atendi, cxar li baldaux komencis denove. "Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias gxin?" Clemency balancis la kapon. "Mi auxdis," sxi diris, "ke doktoro Jeddler, kiel sxajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de sxi leterojn, en kiuj sxi skribas, ke sxi bone fartas kaj ke la edzinigxo de tiu kun sinjoro Alfred faris sxin felicxa; kaj sxi ankaux de si reskribis leterojn. Sed super sxia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu gxis nun ne estas klarigita kaj kiun --". Sxia vocxo farigxis sxanceligxa kaj sxi haltis. "Kaj kiun --" ripetis la fremdulo. "Kiun nur unu sola persono povus ankoraux klarigi," diris Clemency, malfacile spirante. "Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo. "Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskaux per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion sxi antauxe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita. "Vi min konas ankoraux, sinjoro," diris Clemency, tremante de ekscititeco. "Mi gxin vidis! Vi min konas ankoraux de tiu nokto en la gxardeno. Mi estis apud si!" "Jes, mi gxin scias," li diris. "Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio cxi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace -- kuru al sinjoro Alfred -- kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!" "Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile starigxis inter la pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?" "Sciigu ilin, ke Vi tie cxi estas, sinjoro," petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe auxdi pri sxi; ke sxi ne tute estas perdita por ili, sed ke sxi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon -- kaj ankaux sian malnovan servantinon, mi --" sxi batis sin per ambaux manoj sur la bruston -- "gxojigi per la vido de sxia aminda vizagxo. Kuru, Ben, kuru!" Kaj cxiam ankoraux sxi pusxis lin al la pordo, kaj cxiam ankoraux sinjoro Warden staris antaux la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malgxoja mieno. "Aux eble," diris Clemency kaj ekscitite sin alkrocxis al la mantelo de sinjoro Warden, "eble sxi nun estas tie cxi; eble sxi estas tre proksime. Jes, mi vidas laux Via vizagxo, ke sxi certe estas tie cxi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al sxi. Mi vartadis sxin, kiam sxi estis ankoraux tre malgranda infano. Antaux miaj okuloj sxi elkreskis, kiel la fiero de tiu cxi loko. Mi konis sxin, kiam sxi estis la fiancxino de sinjoro Alfred. Mi provis sxin deteni, kiam Vi sxin forlogis. Mi scias, kia estis sxia patra domo, kiam sxi estis ankoraux gxia animo, kaj kiel alia gxi farigxis de la tempo, kiam sxi forkuris. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al sxi!" Li rigardis sxin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston. "Mi ne pensas, ke sxi povus scii," dauxrigis Clemency, "kiel sincere ili pardonis al sxi; kiel forte ili sxin amas; kia gxojo estus por ili vidi sxin ankoraux unu fojon. Sxi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas sxin kuragxigi, kiam sxi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, cxu Vi sxin alkondukis?" "Ne," li diris, balancante la kapon. Tiu cxi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallauxta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon cxion klarigis. Marion pli ne vivis. Li ne kontrauxparolis al sxi, jes, sxi ne vivas! Clemency sidigxis, metis la vizagxon sur la tablon kaj maldolcxe ploris. En tiu cxi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laux lia sufokigxanta vocxo oni apenaux povus rekoni en li sinjoron Snitchey. "Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin flanken, "kia vento" -- li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini -- "alportis Vin tien cxi?" "Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus auxdi, kio tie cxi antaux momento sin agis -- kiel mi devas fari neeblan -- kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malgxojon!" "Mi povas cxion prezenti al mi. Sed kial Vi iris gxuste tien cxi?" diris Snitchey. "Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie cxi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien cxi eniris, cxar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por cxio nova kaj malnova en tiu cxi malnova cxirkauxajxo kaj ekster tio mi volis antaux la urbo antauxe renkontigxi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas gxin laux Via konduto, ke Vi povas tion cxi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus cxion scii." "Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs -- benita memoro --" li rigardis la krepon sur sia cxapelo kaj balancis la kapon -- "sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tusxi pli tiun cxi objekton, cxar gxi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo --" "Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, gxis mi revenos, kiam ajn tio cxi farigxos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi tenis mian promeson." "Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaux devis silenti. Al tio cxi nin devigis nia sxuldo kontraux ni mem kaj ankaux kontraux diversaj klientoj, inter kiuj ankaux Vi estis. Ne konvenis al ni demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron." "Per kiu?" demandis la kliento. "Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj." "Kaj Vi gxin ankaux scias?" diris la kliento. "Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaux havas kauxzon kredi, ke sxia fratino sciigxos pri la vero morgaux vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, cxar en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunajxojn en la okazo, se oni Vin rekonus -- kvankam Vi tre sxangxigxis -- mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin -- estas pli bone ke ni tie cxi mangxu kaj iru en la urbon vespere. Oni mangxas tie cxi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte mangxadis tie cxi kotleton kaj trovadis gxin cxiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj." "La cxielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon," respondis Michael Warden kaj tusxis per la mano la frunton; "sed estas al mi kvazaux mi songxus. Mi estas kvazaux en stato senkonscia. Sinjoro Craggs -- jes -- mi forte bedauxras, ke ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis cxe tiuj cxi vortoj sur Clemency'n kaj sxajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu sxin konsoladis. "Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedauxrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraux inter ni. Gxi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraux nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraux vivas. Mi cxiam ankoraux diras: Snitchey por si kaj Craggs -- mortinta, sinjoro -- mortinta," diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la posxo. Michael Warden, kiu cxiam ankoraux observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu cxesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon. "Ha, la malfelicxa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, sxi cxiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfelicxa Marion! Nur kuragxon, kara virino -- Vi nun ja estas edzinigita, Clemency." Clemency nur gxemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon gxis morgaux", bonkore diris la advokato. "La morgaux ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante. "Tion cxi certe ne, alie gxi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon gxi povas alporti. Paciencon gxis morgaux." Clemency skuis la donitan al sxi manon kaj promesis trankviligxi; kaj Britain, kiu vidante sian malgxojigitan edzinon (estis kvazaux la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuragxon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaux estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la mugxado de la patoj, la skuigxado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmangxo ne trapenetris ecx unu vorteto. La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la auxtune kolorita cxirkauxajxo montris sin pli bela, ol el la paca gxardeno de la doktoro. La negxo de multaj vintraj noktoj estis tie cxi fluidigxintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie cxi estis kraketintaj de la tago, kiam sxi forkuris. La lauxbo denove estis verda, la arboj jxetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la terajxo estis tiel gaje trankvila, kiel cxiam; sed kie estis sxi? Ne tie cxi. Ne tie. Sxi estus nun tie cxi tiel stranga vidajxo kiel en la komenco la domo sen sxi. Sed sur sxia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro sxi neniam malaperis, en kies fidela memoro sxi ankoraux vivis, nesxangxita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo -- kaj tio cxi estis nun amo de patrino, cxar kara malgranda filino ludis apud sxi -- sxi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj sxia nomo nun sidis. La spirito de la malaperinta frauxlino estis videbla el tiuj cxi okuloj de Grace, sxia fratino, kiam sxi kun sia edzo sidis en la gxardeno en sia tago de edzigxo kaj en la tago de naskigxo de Marion kaj de li. Li ne farigxis glora homo, ankaux ne ricxa; li ne forgesis la cxirkauxanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetajxoj de la doktoro. Sed en siaj kasxitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia cxiutaga rimarkado de la multa belajxo kaj bonajxo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malricxeco, li kun cxiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallauxta kaj modesta gxi estis, montris al li, kiel ofte ankoraux la homoj akceptas cxe si angxelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, ecx tiaj, kiuj sxajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en cxifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montrigxas al ni en nova lumo kaj farigxas helpemaj angxeloj kun radia krono cxirkaux la kapo. Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu cxi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis felicxa kun sia edzino Grace. Kaj Marion? Cxu li sxin forgesis? "La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris -- ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen sxajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laux sxangxoj kaj okazigxoj en ni, ne laux jaroj." "Sed ankaux jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis," respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaux la hodiauxan tagon, ni sidis tie cxi en sxia tago de naskigxo kaj parolis pri sxia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam gxi fine estos!" Sxia edzo rigardis sxin atente, kiel la larmoj kolektigxis en sxiaj okuloj, kaj pli proksime altirante sxin al si, li diris: "Sed Marion diris al vi en sxia letero de adiaux, kiun sxi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaux ol gxi povas farigxi. Cxu ne vere?" Sxi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis gxin kaj diris: "Jes!" "Ke sxi en la dauxro de tiuj cxi jaroj, kiel ajn felicxa sxi estus, sopiros la tempon, kiam sxi povos reveni kaj cxion klarigi; kaj ke sxi vin petas en espero kaj konfido fari tion cxi saman. Tio cxi estas en la letero, ne vere, mia kara?" "Jes, Alfred!" "Kaj en cxiu letero, kiun sxi skribis de tiu tempo?" "Ekster la lasta -- antaux kelkaj monatoj -- en kiu sxi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciigxis kaj kion mi hodiaux vespere devas auxdi." Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la mallevigxo de la suno! "Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian sxultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaux vespere, kara edzo, kiam tiu mallevigxo de la suno alproksimigxas, kaj nia vivo kun la foriranta tago sxajnas farigxi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni gxin sekrete." "Kio estas, amata?" "Kiam Marion foriris de ni, sxi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis sxin al mi, sxi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; sxi jejxuris min en la nomo de mia amo al sxi kaj al vi, ke mi ne forpusxu la amon, kiun, kiel sxi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraux fresxa vundo estos sanigita, sed ke mi gxin vigligu kaj redonu." "Kaj ke vi min denove faru felicxa kaj kontenta homo, Grace. Cxu sxi tion cxi ne skribis?" "Sxi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis sxin en siajn brakojn. "Auxskultu min, mia amata!" li diris -- "Ne tiel!" -- kaj kun tiuj cxi vortoj li kviete metis sxian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu cxi loko en la letero neniam auxdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio cxi montrigxis en vorto aux rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin farigxi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!" Sxi ploris, sed ne el malgxojo, kiam li premis sxin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud sxiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al gxi: "rigardu, kiel rugxa kaj ora estas la suno!" "Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno mallevigxas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaux ol gxi malaperas." "Vi sciigxos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis. "La tutan veron," sxi varmege petis. "Sen pluaj kasxoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?" "Tute vere," diris la edzo. "Antaux ol la suno sin kasxos en la tago de naskigxo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, gxi baldaux sin kasxos". Li metis la brakojn cxirkaux sxi, rigardis al sxi firme en la okulojn kaj diris: "Ne mi devas alporti al vi tiun cxi sciigon, kara Grace. Gxi venos de aliaj lipoj." "De aliaj lipoj!" sxi mallauxte ripetis. "Jes. Mi konas vian kuragxan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto cxe vi suficxas. Vi diris, ke la tempo venis. Gxi venis. Diru al mi, ke vi estas suficxe forta, por elporti surprizon, skuigxon: kaj la sciigonto atendas antaux la pordo." "Kia sciigonto?" sxi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?" "Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Cxu vi pensas, ke vi min komprenas?" "Mi tremas cxe la penso," si diris. Malgraux lia trankvila rigardo, sur lia vizagxo estis videbla esprimo, kiu sxin ektimigis. Denove sxi kasxis sian vizagxon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraux minuton. "Kuragxon, mia bona Grace! Se vi havas suficxe da forto, la sciigonto atendas antaux la pordo. La suno mallevigxas en tiu cxi tago de naskigxo de Marion. Kuragxon, kuragxon, Grace!" Sxi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke sxi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, sxi estis mirinde simila je Marion en sxia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Sxi vokis gxin returne -- la infano havis la nomon de la perdita fratino -- kaj alpremis gxin al la koro. Sed kiam sxi denove forlasis la infanon, tiu cxi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola. Sxi ne sciis, kion sxi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis. Dio! kio gxi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu cxi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de sxia patro! Ho, Dio! Cxu tio cxi estis songxa fantomo, kio elsxiris sin el la brakoj de sxia patro kaj kun ekkrio en sovagxa malkvieto de amo falis en sxiajn brakojn? "Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla felicxo de la revidigxo!" Gxi ne estis songxo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel cxarma, tiel felicxa, tiel ne tusxita de malgxojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la mallevigxanta suno brilis sur sxia levita vizagxo, sxi elrigardis kiel angxelo, kiu benon portante vizitis la teron. Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj sxi klinigxis super sxi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaux sxi kaj ecx unu sekundon ne povis deturni de sxi la okulojn. Fine sxi rompis la silenton, kaj sxia vocxo sonis klare, mallauxte kaj dolcxe en harmonio kun la solena silento de la vespero. "Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace --" "Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove auxdas vin paroli!" Sxi ne povis auxskulti la amatan vocxon sen profunda, preskaux turmenta skuigxo. "Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraux tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ecx ne unu momenton. Gxi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj cxio farigxis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie cxi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie cxi malaperis." Sxia fratino povis nur rigardi al sxi en la vizagxon kaj forte sxin teni en la brakoj. "Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankoraux antaux ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu cxi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke gxi kasxis sian amon kaj tenis gxin sekrete de la okuloj de cxiuj, ekster miaj okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu cxi koro. Mi konis la batalon, kiun gxi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu cxi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi sxuldas al tiu cxi koro, mi havis gxian belan ekzemplon cxiutage antaux la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion cxi mi sciis, ke mi povos fari ankaux por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antauxe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio cxi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred cxe la adiauxdiro, ke cxiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj cxi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi cxiam pli kaj pli pensadis pri la rifuzigxoj, kiuj cxiutage estas renkontataj en la mondo kaj ecx ne estas rimarkataj, tiam ankaux mi sentis, ke mia tento farigxas al mi kun cxiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malgxojo aux doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicxo, Li donis al mi la forton por la decidigxo farigxi neniam la edzino de Alfred. Ke li farigxu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun cxi felicxan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!" "Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace. "Mi provis sxajnigi min indiferenta por li --" sxi alpremis la vizagxon de sia fratino al sia vango -- "sed tio cxi estis tro malfacila, kaj vi cxiam estis lia fervora protegantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min auxskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimigxadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaux ol tiu cxi cxiutaga kuneestado renovigxos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento sxparus al ni cxiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaux li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaux faris tiel felicxaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis sxin, ke sxi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al sxi la tutan veron, sed sxi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraux kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfelicxo farigxis por kelka tempo nia domano." "Mi tion cxi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis sxia fratino kaj farigxis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj edzinigxis el oferemo!" "Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne gxoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu cxi ligo, aux ke mi lin antauxe amis, sed nun lin plu ne amas; aux ke mi penas kasxi indiferentecon, dum mi sxajnigas min indiferenta -- per unu vorto, mi gxin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Cxu vi min komprenas, amata fratino?" Sxia fratino atente rigardis al sxi en la vizagxon. Sxajnis, ke sxi sin trovas en necerteco. "Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaux lia kaj mia forkuro. Li fidele gxin konservis. Cxu vi min komprenas, mia amata?" Grace konfuzite rigardis cxirkauxen. Sxajnis, ke sxi apenaux auxdas. "Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu momento: auxskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aux kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de gxiaj sentoj. Se virinoj tion cxi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaux fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera cxielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraux fresxa kaj juna kaj ankoraux akceptemaj por felicxo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Cxu vi min nun komprenas?" Cxiam ankoraux la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis. "Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankoraux pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu sxi tiel longe estis disigita, "se vi ne estus felicxa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie cxi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la felicxon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun cxi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano cxiam ankoraux estas libera, mi cxiam ankoraux estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola logxas, sen konkurantoj, Grace!" Sxi nun sxin komprenis. La strecxo de sxia vizagxo malgrandigxis; sxia tusxiteco sin elrompis per lauxta plorado; kaj kun larmoj sxi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis sxin kiel infanon. Kiam ili denove iom trankviligxis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon. "Tio cxi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam sxi cxirkauxprenis siajn nevinojn; "cxar dum mi Vin cxiujn faris felicxaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?" "Konvertitan fraton," diris la doktoro. "Tio cxi," respondis onklino Martha, "estas almenaux io en tia malsagxa farso, kiel --" "Mi petas vin," diris la doktoro penteme. "Nu, mi gxin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive multe perdas en tio cxi. Mi ne scias, kio el mi farigxos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune." "Vi devos logxigxi cxe mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne malpacados." "Aux edzinigxi, onklino," konsilis Alfred. "Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus ne malbone, se mi jxetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en cxiu rilato. Sed cxar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaux jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam sxi edzinigxos (kio ja ne longe povas dauxri), kaj gxis tiu tempo mi restos cxe mi mem. Kion vi diros al tio cxi, frato?" "Mi havas grandan deziron diri, ke gxi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro. "Vi povus prezenti dudek atestojn por tio cxi, Anthony," rimarkis lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi." "Gxi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj cxirkauxprenis ambaux filinojn per unu fojo -- cxar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun cxiuj gxiaj malsagxajxoj -- ecx kun unu, kiu estis suficxe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam levigxas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, cxar gxi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur gxia Kreinto scias, kio kusxas kasxita sub la eksterajxo de Lia plej modesta similajxo. Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la gxojon de tiu cxi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaux ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de cxiuj homoj; ankaux ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsagxa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaux ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkasxis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al sxia brusto. Ni ankaux ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la jxus pasinta jaro sciigxis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de sxia tago de naskigxo sxi al Grace cxion rakontos per propra busxo. "Mi petas pardonon, Doktoro," diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la gxardenon, "cxu estas permesite malhelpi?" Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute gxoje kisis al sxi la manon. "Se sinjoro Craggs ankoraux vivus, mia estimata frauxlino Marion," diris sinjoro Snitchey, "li kun granda intereso vidus la hodiauxan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke gxi cxiun malgrandan faciligxon, kiun ni povas doni al gxi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla -- sed tio cxi estas malfortajxo. Kara edzino" -- sur tiu cxi voko la sinjorino aperis en la pordo -- "vi estas inter malnovaj konatoj." Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken. "Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj --" "Ne, kara edzino," respondis sxia edzo. "Sinjoro Craggs nun --" "Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey. "Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," dauxrigis lia edzino. "Nur tion cxi mi vin petas. Se vi gxin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiauxan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis --" "Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey. "Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, -- "kaj vi gxin scias -- ke vi vin gardu antaux tiu cxi homo -- observu liajn okulojn -- kaj nun diru al mi, cxu mi tiam ne estis prava, kaj cxu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?" "Kara edzino," murmuretis al sxi la advokato en la orelon, "cxu vi ion rimarkis en miaj okuloj?" "Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi." "Cxar ni en tiu vespero okaze," li dauxrigis kaj forte sxin tenis per la maniko, "ambaux posedis sekretojn kaj ambaux sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu cxi afero, des pli bone; kaj prenu tion cxi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli sagxa okulo. Frauxlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn." Clemency, tenante la antauxtukon antaux la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu cxi lasta kun plenda vizagxo, esprimanta la antauxsenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se sxi perdis la kuragxon. "Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi propre?" "Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam sxi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de lauxta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizagxon vidis tiel proksime antaux sxi, sxi largxe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, cxirkauxprenis Marionon, tenis sxin forte, denove sxin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine cxirkauxprenis sin mem, jxetis la antauxtukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite. Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la gxardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; cxar restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu cxi malmulto sole kaj tute estis altirita de la gxoja bruado de Clemency. Sxajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizagxo montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankoraux pli falanta en la okulojn. Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldaux poste sxi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis cxarman grupon, kaj murmuretis al sxi ion en la orelon, kio, kiel sxajnis, tiun cxi surprizis; sed baldaux denove trankviligxinte, sxi alproksimigxis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li. "Sinjoro Britain," diris la advokato kaj eltiris advokate elrigardantan paperon el la posxo, "mi deziras al Vi felicxon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedajxo, kiun Vi gxis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo 'Kribrilo de muskato'. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj cxi tagoj al la elekto peti pri Via vocxo." "Cxu gxi farus diferencon en la vocxo, se la elpendajxo estos sxangxita, sinjoro?" demandis Britain. "Tute ne," respondis la advokato. "En tia okazo," diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, "aldonu ankoraux la vortojn 'kaj fingringo', kaj mi volas la ambaux sentencojn pendigi en la logxejo anstataux la portreto de mia mastrino." "Kaj al mi," diris vocxo post li -- gxi estis la fremdulo, Michael Warden -- "la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambaux alporti grandan doloron. Ke tio cxi ne farigxis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli sagxa aux pli bona. Sed en cxiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn -- kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaux ne sen utilo -- de unu" -- li rigardis Marionon -- "kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis sxian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun cxi lokon por eterne. Mi petas Vin cxiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel faru ankaux al ili! Forgesu kaj pardonu!" ----- La tempo -- kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu cxi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de cxirkaux tridek kvin jaroj -- sciigis min, malsxate sin apogante sur sian falcxilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis gxin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta cxirkauxajxo, kun la nomo Marion. Sed cxar mi rimarkis, ke la tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al gxiaj rakontoj. Fino. End of the Project Gutenberg EBook of La Batalo de l' Vivo, by Charles Dickens *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BATALO DE L' VIVO *** ***** This file should be named 24501.txt or 24501.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/4/5/0/24501/ Produced by David G. Simpson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.