Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Legendo de Dorm-Valeto Author: Washington Irving Translator: Edwin Grobe Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ WASHINGTON IRVING (1783-1859) La Legendo de Dorm-Valeto Esperantigis EDWIN GROBE 1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono "LA LEGENDO DE DORM-VALETO" Unua Eldono: Majo 1998 Origina Anglalingva Titolo: "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW" LA LEGENDO DE DORM-VALETO Malkovrita inter la Dokumentoj de Forpasinta Didriko Knikerbokero En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono-Rivero, cxe tiu largxa pligrandigxo de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj cxiam antauxzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kusxas eta merkatvilagxo nomigxanta cxe kelkaj Verda-Vilagxo sed kiu pli kutime kaj pli tauxge nomigxas Lanto-Vilagxo. Tiun nomon, lauxonidire, elpensis antauxtempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikigxinta inklino de siaj edzoj lanti cxe la vilagxa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi aludas gxin nur dezirante esti preciza kaj auxtenta. Ne malproksime disde tiu vilagxo--povas esti du mejlojn for--situas valeto, aux pli bone dirite, tersino, cxirkauxate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas gxin, murmurante nur suficxakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aux pegklako estas preskaux la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon. Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurcxasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris gxin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam gxi rompis la cxirkauxantan sabatan trankvilon kaj gxin dauxrigis kaj resonigis ties koleraj ehxadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retirigxi, forlasinte la mondon kaj ties distrajxojn, kaj pasigi revante la etan restajxon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli tauxgan ol tiu valeto. Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties logxantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomigxas DORM-VALETO kaj ties rustikajn logxantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aux reviga influo sxajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorcxis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, sxamano aux magiisto de sia gento, okazigis indigxenajn ritojn tie antaux ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono. Certe estas ke la loko dauxre agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorcxon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa songxado. Ili estas adeptoj pri cxiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, auxdas muzikon kaj vocxojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzagxoj kaj krepuskaj supersticxoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, gxin utiligas kiel plej sxatatan ludejon. La rega fantomo kiu hantas tiun sorcxitan regionon tamen kaj sxajnas estri cxiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. Kelkaj regionanoj raportas ke gxi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antauxenhastantan en la nokta malhelo kvazaux sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la areon cxirkauxantan ne malproksiman pregxejon. Efektive, kelkaj el la plej auxtentaj historiistoj de la koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la malkonstantajn informerojn pri tiu aperantajxo, asertas la jenon: la korpo de la soldato kusxas enterigite en la pregxeja tombejo; la fantomo forrajdas cxiunokte al la batalkampo sercxante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu gxi foje lauxiras la valeton, kvazaux noktomeza fulmajxo, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni al la pregxeja tombejo antaux nova tagigxo. Tia estas la gxenerala enhavo de tiu legenda supersticxo provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj rakontoj. Kaj la fantomo nomigxas antaux cxiuj tieaj kamparaj kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto. Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur cxe la denaskaj logxantoj de la valeto. Senkonscie gxin ensorbas ankaux cxiu novalveninta valano logxinta tie dum iom da tempo. Kiom ajn viglamensaj ili estis antaux ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas enspiri baldauxete la sorcxan influon de la aero kaj komencas fantazii: sperti songxojn, vidi aperajxojn. Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta lauxdo cxar estas jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Sxtato ke ade sensxangxigxas logxantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj plibonigxo estiganta tiel sencxesajn sxangxojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas kiel tiuj etaj trankvilaj akvoposxajxoj apudlimigantaj rapidan rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aux aerglobeton flosadi trankvile cxeankre aux rotacii hezite en sia eta havenajxo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo. Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaux certas povi renkonti la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraux hodiaux en vegeta lantado en ties protektata sino. En tiu kromloko de la naturo logxis en malnova periodo de la Usona historio, tio estas, antaux cxirkaux tridek jaroj, estimata estulo nomigxanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aux, laux sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskigxis en Konektikuto, sxtato provizanta Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaux por la mensaro kaj dissendanta cxiujare armeojn da sovagxejlimaj arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj. La familinomo Gruo ne maltauxgis al lia persono. Li ege altis sed ege magris, havante mallargxajn sxultrojn, longajn brakojn kaj krurojn, manojn preterpendantajn lauxsxajne je tuta mejlo liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel sxoveliloj, kaj tutan framon ege malstrecxe muntitan. La kapon li havis malgrandan kaj platan suprajxe kun gigantaj oreloj; grandaj, verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la blovdirekton de la vento. Vidante lin lauxpasxegi montetfirston en venta tago, dum liaj vestajxoj pufigxis kaj flirtis cxirkaux li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren malsuprenvenintan aux cxifonan birdotimigilon elfugxintan maizkampon. Lia lernejo estis malalta unucxambrega konstruajxo krude muntita el sxtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla brancxeto tordita cxirkaux la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraux la fenestrosxutrojn. Tial, kvankam sxtelisto povus ege facile eniri la ejon, iom gxene estus gxin eliri: ideo kiun la arkitekto, Josto Van-Hauxteno, prunteprenis sendube de la modelo de la mistera angilkaptilo. La lernejo staris en iom soleca tamen placxa loko cxebaze mem de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la brancxoj de giganta betulo kreskanta cxe unu ekstremajxo. De tie oni povis auxdi en dormiga somertago la mallauxtan murmuradon de lernantaj vocxoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la auxtoritata vocxo de la majstro, parolanta en minaca aux postula tono: aux, lauxhazarde, far la timiga sono de betulbrancxa vipo dum li urgxe antauxenirigis malfruan lantinton laux la flora vojo de lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj cxiam priatentis la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukigxis. Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombrigxis inter tiuj kruelaj lernejaj potenculoj kiuj gxuas dolorigi siajn subulojn. Tute kontrauxe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante la sxargxon de sur la dorsoj de la malfortaj, gxin remetante sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge. La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, largxbaska, Nederlanda bubo kiu subverge pauxtis kaj pufigxis kaj obstinigxis kaj malafabligxis. Cxion tion li nomis "plenumi sian devon al la gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson tiel konsolan al la dolorigxanta bubo, ke "li memoros gxin kaj dankos lin pro gxi gxis en la plej longa tago de sia vivo". Kiam finigxis la lerntago li ecx kunuligxis kaj kunludantigxis kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj hazarde belajn fratinojn aux dommastrinajn patrinojn admiratajn pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade bonrilatigxi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro kiun la lernejo pagis al li ke gxi apenaux suficxintus lin provizi per cxiutaga pano cxar li estis avidega mangxanto kaj, kvankam maldika, disponis la sveligxkapablon de anakondo. Felicxe, laux la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin cxe siaj farmbienoj. Cxe tiuj li logxis sinsekve laux posemajna vicoritmo. Tial li cxirkauxvizitis la tutan komunumon, kunportante cxiujn surterajn posedajxojn en katuna naztukego. Por ke cxio tio ne supersxargxu la subtenkapablon de liaj kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn kiel dolorigan gxenon kaj lernejestrojn kiel simplajn parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante cxevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpasxteje, trancxante lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorigxis en sia lerneja imperieto kaj mirige mildigxis kaj humiligxis. Li sin favorigis cxe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaux Biblia leono kusxanta pace apud sxafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe sxancelante lulilon per la alia piedo. Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn sxilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin starigxi dimancxmatene antaux la pregxeja adorantaro kun hxoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson kontraux la pastoro. Certe estas ke lia vocxo supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraux hodiaux ekauxdigxas foje en trankvilaj dimancxaj matenoj en tiu pregxejo strangaj tremajxoj kaj ecx duonmejlon for, cxe la kontrauxflanka bordo de la muellageto, auxtentaj postrestintaj sonajxoj antauxe elirintaj, lauxonidire, la nazon de Ikabodo Gruo. Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu genia maniero kutime nomigxanta "per kurbo aux per zigzago", la digna pedagogo suficxe tolereble sukcesis, spertante, laux la opinio de cxiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, placxege facilan vivon. Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon la logxantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel specon de senokupa gxentilhoma persono kies gusto kaj atingoj ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas estigi nemalmultan eksciton cxe kampara biendoma tetablo kaj la alporton de preterkutima plado da kuketoj aux dolcxajxoj povas okazigi la prezentadon de argxenta tekrucxo. Nia literaturulo tial precipe felicxigxis cxirkauxate de la ridetaj vizagxoj de la tiukamparaj frauxlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la pregxeja antauxkorto inter dimancxmatenaj Diservoj, kolektante por ili vinberojn kreskantajn sur sovagxaj vitoj superfluantaj en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri cxiujn epitafojn encxizitajn sur la tombosxtonoj; aux promenante kun tuta aro da ili lauxborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la pli timidaj kamparbuboj postrestis sxafhezitege, enviante liajn superajn elegantecon kaj lertecon. Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de vojagxanta jxurnalo, transportante de domo al domo la tutan repertuaron da lokaj klacxajxoj. Rezulte, oni cxiam salutis kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon de granda scio cxar li jam tralegis la kompletan enhavajxon de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de Nov-Anglia sorcxarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco. Li estis, efektive, malkutima miksajxo da etkvanta sagxeco kaj simpla kredemo. Lia apetito pri mirindajxoj kaj lia kapablo ilin digesti egale eksterordinaris, pligrandigxinte ambauxe pro lia logxado en tiu sorcxita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte placxis al li, je la fino de la instrutago, etendigxi sur la abunda trifolitavolo lauxiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj tralegi tie la terurajn rakontojn de Multagxulo Matero gxis kiam la kreskanta malhelo nebuligis la presitan pagxon antaux lia rigardo. Tiam, dum li antauxenvagis apud marcxo, rivereto kaj timiga arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, sxancelis lian ekcititan imagon cxiu sono de la naturo okazanta je tiu sorcxhoro: la gxemo de la kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta eventualan sxtormon; la malfelicxiga ululo de la kricxstrigo; aux la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta ripozejo. Ecx la lampiroj, kiuj lumigxis la plej brile en la plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta koleoptero fusxflugis kontraux lin, la kompatinda estulo pretis adiauxi sian animon, opiniante ke lin trafis sorcxistina magiajxo. Lia sola rimedo en tiaj momentoj, cxu por nuligi cxiun pensagadon, cxu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti pregxejajn himnojn. Kaj la bonvolaj logxantoj de Dorm-Valeto, sidante vespere antaux siaj cxefpordoj, ofte miregis ekauxdante lian nazalan melodion "en kunligita dolcxeco longe dauxrigata" sxvebantan super fora monteto aux laux krepuska vojo. Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis sxpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostigxis sxprucsiblante lauxkamene. Tie li auxskultis iliajn mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj cxevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto aux Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li gxojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri sorcxarto kaj pri la teruraj auxguroj kaj minacaj sonoj kaj vidajxoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li timigis ilin veege kun antauxanoncoj pri kometoj kaj falsteloj kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, rezulte de kio ili staras duonon de cxiu tago kaposubpiede. Tamen se tio cxio alportis plezuron al li dum li komfortigxis kompaktakorpe en la kamenangulo de iu cxambro rugxbrilanta pro sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo kuragxis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj obstrukcis lian antauxenirejon en la pala kaj acxa brilego de iu negxa nokto! Kun kiel dezira rigardo li okulkontrolis cxiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin negxkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkauxris pro sangokazeiga timego okazigita de la sono kiun liaj irpasxoj estigis subpiede sur la frosta krusto kaj malkuragxis rigardi malantauxen por ne devi ekvidi tie acxegan estajxon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj cxiunoktaj rajdatakoj. Cxiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, cxiujn tiujn malbonajxojn nova tagigxo cxesigis. Rezulte, li povintus gxuadi placxan vivon, malgraux la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne transpasis lian irvojon estajxo kiu perpleksas la viran genron pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorcxistinaro kunagantaj, kaj tio estis: virino. Inter la muzikdiscxiploj kunvenantaj unu vesperon cxiusemajne por auxskulti lian instruadon pri psalmokantado nombrigxis Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda farmbienestro. Sxi estis florigxanta, fresxhauxta, dekokjara frauxlino; diketa kiel perdriko; kvazaux mangxinda, fandigxema; rugxetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale konata ne nur pro sia beleco sed ankaux por sia estonta heredajxo. Sxi estis aldone iom koketa, laux la indico, ekzemple, de sia vestajxaro, kiu estis miksajxo de pasint- kaj nuntempaj modoj elektitaj lauxvole por reliefigi sxiajn fizikajn cxarmojn. Sxi surportis purorajn juvelajxojn transoceanigitajn el Zandamo de sxia pra-pra-avino, allogan stomakajxon de antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de la tuta cxirkauxanta kamparo. La koro de Ikabodo Gruo spertis dolcxajn kaj stultajn sentojn pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta mordindajxo baldaux ekplacxis al lia rigardo kaj plej precipe post kiam li gastigxis en la domego de sxia patro. Altagxulo Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa, kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte li direktis la rigardon aux la pensadon preter la limojn de sia bieno, sed ene de tiuj limoj cxio estis komforta, felicxa kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia ricxeco. Lin gxojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo. Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj verdaj, sxirmataj, fekundaj kasxejoj en kiuj tiel gxojas enhejmigxi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn largxajn brancxojn super gxi. Cxebaze de la ulmo suprenbobelis fonto de la plej milda kaj dolcxa akvo, plenigante etan puton konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la herbo gxis najbara rojo antauxensaltetanta inter alnoj kaj nansalikoj. Proksimege al la logxdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii kiel pregxejo kaj de kiu cxiu fenestro kaj cxiu nicxo preskaux eksplodis pro ties pleniganta enhavajxo da farmbientrezoroj. La drasxilo sonoradis cxi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaux ilin tusxante. Gxuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la cxielon unuokule, kvazaux kontrolante la veteron, dum aliaj kasxis la kapon subflugile aux enbruste kaj ceteraj, pufigxante kaj rukulante, riverencadis antaux siaj inoj. Glathauxtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente trupoj da sucxporkidoj, kvazaux flaretante la aeron. Eleganta eskadro da negxkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto, konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj cxirkauxpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj, kun malafabla, malkontenta grakado. Antaux la bestodoma pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj gxojo, foje dissxirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian cxiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante gxui jxus malkovritan bongustan mordajxon. La busxo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan promeson de ricxega vintra nutrajxo. En sia anticipe malsata imago li bildigis cxiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka pudingo kaj enbusxa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en komfortan torton kaj sxirmigis sub flankovrilo. La anseroj nagxis en sia propra viandosauxco. La anasoj poduigxis komforte entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da cepsauxco. Cxe la porkoj li antauximagis glate eltrancxitajn lardoflankojn kaj sukplenan dolcxagustan sxinkon. Cxiun meleagron li okultaksis kvazaux jam delikate fadenligitan, kun ties macxostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan kolcxenon da saporaj kolbasoj. Kaj ecx brilkolora kantokoko mem dissternigxis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj, kvazaux petante tiun kompaton kiun dumvive gxia kavalireca spirito disdegnis. Dum, ravite, Ikabodo imagis cxion tion, kaj dum li vojagxigis sian verdokulegan rigardon trans la dikajn pasxtejojn, la ricxajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj Indiana maizo kaj la hortojn sxargxitajn de rugxa frukto cxirkauxantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro sopiris al la frauxlino iun tagon heredonta tiujn posedajxojn. Lia imago plibonigis la ideon, antauxplanante kiel ilin monigi kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastajxoj da tero kaj sxindopalacoj en la sovagxejo. Male, lia aktivigxanta fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al li la florigxantan Katrinon kun plena familio da infanoj, sidantan sursuprajxe de cxarego sxargxita de hejmaj varajxoj dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis rajdantan bonpasxan cxevalinon sekvatan postkalkane de cxevalido survojigxantan cele al Kentukio, Tenesio aux Nia Cxiela Sinjoro scias kien. Kiam li eniris la domon finvenkigxis lia koro. Gxi estis unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laux stilo transdonita de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj aleroj estigis lauxfasadan galerion enfermeblan en malbona vetero. Sub tiu pendis drasxiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj kaj retoj por fisxkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis konstruitaj laux la galeriaj flankoj por somera uzado, dum granda sxpinrado situanta unuekstremajxe kaj buterigilo trovigxanta aliekstremajxe indikis kiel diversmaniere la logxantaro povis utiligi tiun gravan porcxon. Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon konsistigantan la centron de la domego kaj ties cxefan estejon. Cxi-tie vicoj da brilegaj stanalojajxoj, arangxite sur longa telersxranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo staris granda sako da sxpinota lano; en alia, provizo da linajxo-lanajxo jxus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laux la muroj, intermiksite kun la puco de rugxaj kapsikoj. Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la unglegpiedaj segxoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel speguloj. Moreloj kaj gxiaj kunfunkciaj sxovelilo kaj prenilo scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsorangxoj kaj konkoj ornamis la kamenbreton. Super gxi pendis diverskoloraj surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en la mezo de la cxambro. Tra intence malfermita pordo angula sxranko elmontris abundan trezoron da malnovaj argxentajxoj kaj bonriparitaj fajencoj. De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun placxegan areon finhaltis lia mensa paco kaj ekfarigxis lia ununura celo la eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino. Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da malfacilajxoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorcxistojn, fajrspirajn drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn, malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj diamantosxtonaj muroj gxis la kastela fortikajxo kie enfermigxis la celulino de lia koro: cxion kion li sukcesigis tiel facile kiel viro trancxanta gxiscentre Kristnaskan torton post kio la savita damo senescepte konsentis edzinigxi kun li. Ikabodo, tute kontrauxe, devis venki la koron de kampara koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj cxiam starigantaj novajn gxenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontrauxstarantoj kaj abundon da kamparaj amkandidatoj atakantaj cxiun enirejon al sxia koro, sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj kunligi siajn potencojn kontraux cxiu nova konkursanto. Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubusxa, ludvola homo nomigxanta Abrahamo, aux, laux la Nederlanda mallongigo, Bromo Van-Brunto, heroo de la cxirkauxanta regiono kiu resonis per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuragxo. Li estis largxsxultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplacxan vizagxon elmontrantan miksajxon da gxojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomigxis Bromo Ostaro kaj tiel lin identigis cxiuj. Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante tiom da surcxevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze de cxiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en cxiuj disputoj, metante sian cxapelon oblikvangule kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun vocxtono permesantaj nenian kontrauxstaron, nenian apelacion. Li pretis cxiam batali aux kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola. Malgraux sia gxenerala krudeco, li posedis cxebaze forton emon al sxerca bonhumuro. Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laux lia modelo kaj estrante kiujn li cxirkauxvizitis la regionon, partoprenante en cxiuj kvereloj aux distrigxoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin eminentigis peltcxapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam cxeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, senmanke ili atendis disputsxtormon. Foje lia brigado auxdigxis preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante kaj kriegante, kvazaux Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auxskultis momenton gxis la forpaso de la hastajxo-rapidajxo kaj tiam deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La najbaroj lin konsideris kun miksajxo da miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia sxercajxo aux rustika kverelo ili sxancelis la kapon, hipotezante ke gxin kauxzis Bromo Ostaro. Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la florigxantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj galantajxoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn kaj ammanovrojn de urso, lauxoniflustre la knabino ne nepre emfaze malkuragxigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia amkampanjo efektivigis auxtomate la retirigxon de rivalaj kandidatoj sentantaj nenian deziron kontrauxbatali amoreman leonon. Rezulte, kiam la cxevalo de Bromo vidigxis starante dimancxvespere antaux la domo de Van-Taselo, sxnurligite al la tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto sidas en la doma enajxo, amindumante aux "amscintilante", kiel kromnomigxis tia entrepreno, kaj cxiuj ceteraj kandidatoj preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj batalkampoj. Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti kaj, cxion konsiderante, pli forta viro ol li retirigxintus el la konkurso dum malesperintus pli sagxa viro. Li disponis en sia karaktero tamen pri miksajxo da fleksebleco kaj persistado. Forme kaj spirite li iom similis "saltojocxjon", tiun flekseblan grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, tamen malmola, kvankam li klinigxis, neniam li rompigxis; kaj kvankam li kurbigxis sub la plej malforta premo, ekde kiam gxi forlevigxis, sammomente li ekvertikaligxis kaj ree portis la kapon tiel alte kiel iam ajn antauxe. Eniri la batalarenon malkasxe kontraux la rivalo estintus ega malsagxeco, cxar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Ahxilo, ne estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita maniero. Sub la sxirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estigxas obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke sxi kondutu lauxvole en cxiu agadkampo. Aldone lia rimarkinda edzineto cxiam suficxe okupigxis prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laux sxia sagxa deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estajxoj kiujn oni devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupigxis tra la tuta domo, aux utiligis la sxpinradon cxe unu ekstremajxo de la verando, la honesta Balto sidis cxe la kontrauxa ekstremajxo, fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato kiu, armite cxiumane de glavo, batalis kuragxe la venton sur la bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud la rojo sub la granda ulmo, aux cxirkauxpromenigis sxin en la krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj. Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn korojn. Miaopinie ili estas ekde cxiam studobjektoj de enigmo kaj admiro. Kelkaj havas sxajne ununuran atakeblan flankon aux atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de lerteco. Estas ankoraux pli granda pruvo de generaleco gajni kaj dauxre reteni la lastajn, cxar viro devas protekti la fortreson batalkoste cxe cxiu pordo kaj cxiu fenestro. Tiu kiu gajnas mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famigxi. Tiu tamen kiu gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas auxtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi iomajn progresojn la avantagxoj de tiu antauxa versxajne malpligrandigxis. La cxevalo de Bromo ne plu vidigxis starante antaux la Van-Tasela domo en dimancxaj vesperoj kaj letala kverelado estigxis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto. Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco, bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, kontrauxstarante aliajn pretendojn pri la damo laux la modo de tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj, la vagkavaliroj: per vir-kontraux-vira kombato. Sed Ikabodo tro konsciis pri la supera potenco de sia kontrauxstaranto por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subauxdis fanfaronadon de Bromo laux kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro singarda por estigi al tiu la okazon. Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika sxercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn kontraux sia rivalo. Tial Ikabodo farigxis viktimo de kaprica persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj kunrajdantoj. Ili cxagrenadis lian gxis nun pacan estrejon. Ili sxtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn de la kantolernejo. Ili enrompigxis la lernejon dumnokte, malgraux gxiaj imponegaj fiksfermajxoj (pordo-vimentigoj kaj fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis cxion, rezulte de kio la kompatinda lernejestro komencis opinii ke cxiuj sorcxistinoj de la lando tie kunvenis. Sed ecx pli gxenis lin tio ke Bromo elprofitis cxiun oportunon lin ridindigi antaux lia damo. Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploracxi en la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo pri la arto de psalmokantado. La afero antauxenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la kontrauxstarantaj potenculoj. En bela auxtuna posttagmezo, Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis regxpoze sur la alta skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi cxiujn eventojn de sia eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton, tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de justeco, ripozis sur tri najloj malantaux la trono, konstanta terurajxo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo antaux li vidigxis diversaj kontrabandajxoj kaj malpermesataj armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: kiaj duonmangxitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, musxkagxoj, kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj. Versxajne tre lastatempe trudigxis iu terura prijusteca akto cxar cxiuj liaj lernantoj okupigxis atente pri siaj libroj aux flustris ruze malantaux ili, samtempe kontrolante kasxrigarde la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta lerncxambro. Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan cxapelfragmenton similantan la cxapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, sovagxaspekta, nur duondresita cxevalido kiun, ne havante kaprimenon, li gvidis pere de sxnuro, li alvenis klakadante la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon partopreni en gxojfesteno aux "peplomdistrajxo" okazontan tiun vesperon cxe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesagxon kun mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la rivereton kaj forkuretis lauxvale, sin admirante pro la rango kaj la urgxo de sia tasko. Nun cxio estis hastado kaj bruado en la jxus antauxe trankvila lerncxambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la lecionoj sen pauxzi por pritrakti sengravajxojn. La lertaj preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj ricevis de tempo al tempo fortan surpostajxan instigajxon devigantan ilin plirapidigxi aux kuragxigantan ilin ekkompreni malfacilan vorton. Libroj jxetigxis surplanken sen surbreta remetigxo. Inkujoj renversigxis, benkoj flankensxovigxis kaj la tuta lernantaro liberigxis unu horon frue, hastante eksplode eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante sur la gazono, gajigite pro sia antauxhora forsendigxo. La galanta Ikabodo pasigis almenaux suplementan duonhoron pri sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj arangxante sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure en la lerncxambro. Por ekaperi cxe sia damo laux auxtenta kavalira stilo li prunteprenis cxevalon de la kultivisto tiam lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomigxanta Johano Van-Ripero kaj, tiel galante surseligxinte, survojigxis kvazaux vagkavaliro sercxanta aventurojn. Sed decas, laux la auxtenta spirito de romantika rakontado, ke mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipajxo de mia heroo kaj lia cxevalo. La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugcxevalo pretervivinta preskaux cxion krom sia malicemo. Gxi estis marasma kaj dikvilega kun sxafinkolo kaj martelkapo. Gxiaj rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera diablo. Tiomalgrauxe gxi estis sendube fajra kaj spirita en sia bona epoko se ni jugxu laux gxia nomo: Pafilpulvo. Efektive gxi estis antauxe sxatata rajdcxevalo de sia mastro, la kolerema Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, cxar, kvankam gxi havis maljunan paneintan aspekton, kasxigxis en gxi pli da diableco ol en iu ajn juna cxevalo. Ikabodo estis tauxga figuro por tia besto. Li rajdis kun mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaux al la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elsxovigxis kiel akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano kiel sceptron. Dum lia cxevalo antauxentrotis, lia brakmovaro multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lancxapelo sidis sursuprajxe de lia nazo cxar tiel oni rajtus nomi lian mallargxan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako preskaux atingis flirtante la voston de la cxevalo. Tiel aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarsxante la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperajxo nepre malkutime renkontata dum plena taglumo. Estis bela auxtuna tago, kiel mi jam diris. La cxielo estis klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun ricxan oran livreon kiun ni kunligas cxiam al la koncepto de abundo. La arbaroj vestigxis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per brilegaj orangxaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj vicoj da sovagxaj anasoj komencis aperi altnivele en la cxielo. La bojo de la sciuro auxdigxis elirante la fag- kaj hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la koturno sonis en la najbara stoplejo. La birdoj gxuis siajn adiauxbankedojn. En la abundo de sia festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin cxirkauxantaj. Vidigxis la honesta virturdo, la plej sxatata predajxo de komencantaj cxasistoj, kun sia lauxta, plendema noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj nubajxoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, plenforma nigra gorgxo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo kun siaj rugxpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia Hispanaspekta hupcxapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando vestita en palblua jako kaj blankaj subvestajxoj, kricxante kaj babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, sxajnigante disponi bonajn rilatojn kun cxiu boskokantanto. Dum Ikabodo trotetis malhaste lauxvoje, lia rigardo, cxiam sercxante cxiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis kun plezuro la trezorojn de la bela auxtuno. Cxiuflanke li rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema ricxeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo. Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun gxiaj orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj kaj promesantaj aliigxi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone vidigxis, kusxante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antauxanoncante siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaux poste li preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elsxvebigantajn abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson dolcxaj antauxbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj, garnitaj de mielo aux melaso far la rafinita kavethava maneto de Katrino Van-Taselo. Tiel nutrante sian menson per multaj dolcxaj pensoj kaj "sukeraj supozoj", li vojagxis lauxflanke de montetaro disponanta pri panorama vidajxo laux kelkaj el la plej bonaj pejzagxoj de potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian vastan diskon okcidenten. La largxa sino de Tapan-Lago kusxis senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado movigxis kaj dauxrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj sukcenaj nuboj sxvebis en la cxielo sen ununura aerspiro por ilin antauxenirigi. La horizonto elmontris belan oran kolorajxon kiu iom post iom transformigxis en puran pomverdon kiu siavice aliigxis en la malhelan bluon de la mezcxielo. Oblikva lumradio pauxzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaux nigrajn grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta slupo, malsuprenfalante laux la tajdoritmo dum gxia velo pendis senutile kontrauxmasten kaj la reflektoj de la cxielo speguligxis en la trankvila akvo, aspektis kiel sxipo pendanta en la aero. La tago jam vesperigxis kiam Ikabodo atingis la kastelon de S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj--magra, ledvizagxa gento--surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj pantalonojn, bluajn sxtrumpojn, grandegajn sxuojn kaj belegajn stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj sxrumpintaj edzinetoj vestitaj en kapformaj krispigitaj cxapoj, longtaliaj etroboj, hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj kaj gajaj kalikotaj posxoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj frauxlinoj, preskaux tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom tie kie pajlocxapelo, altkvalita rubando aux eble blanka frako, malkasxis simptomojn de urba novigxo. La filoj, surportantaj mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn harplektajxojn laux la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis akiri tiucelan angilhauxton, multe estimatan tra la regiono kiel potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon. Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la kunvenon surdorse de sia plej sxatata rajdbesto, Cxioriskulo, estajxo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun kapablis mastri neniu krom li. Li famigxis efektive kiel viro preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi cxiuspecajn ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto, cxar li opiniis ke obeema, bonkonduta cxevalo maltauxgas al verva knabo. Tre placxus al mi pauxzi cxi-tie por primediti la mondon da cxarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de rugxo kaj blanko sed la malavaraj cxarmoj de auxtenta Nederlanda kamparsocia tetablo en la ricxega auxtuna sezono. Tiom da pladoj sxargxitaj de amasoj da diversaj, preskaux nepriskribeblaj kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj! Inkluzivigxis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj la krusta kaj dispecigxema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj, zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj elmontrigxis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj aldone trancxajxoj da sxinko kaj bukanita bovajxo; kaj poste teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da lakto kaj kremo, cxiuj interarangxite ege hxaose, iom laux la ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj--nia alta Cxielo benu la lokon--staris la tekrucxo, suprenlevante nubojn de vaporo. Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laux gxiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de mia rakontado. Felicxe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia historiisto kaj li dece traktis cxiun bongustajxon. Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro sxvelis samritme kiel lia korpo kontentigxis kaj kies spirito vigligxis post bona mangxado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post multa drinkado. Krome, mangxante, li ne povis malkonsenti cxirkauxpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaux neimageblaj lukso kaj ricxeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaux la vizagxo de Johano Van-Ripero kaj cxiu cetera avara patrono, kaj eksterdomigos piedbate cxiun vagabondan pedagogon kuragxintan lin nomi kamarado. Multagxulo Baltuso Van-Taselo cxirkauxvagadis inter siaj gastoj kun la vizagxo dilatita pro kontentigxo kaj bonhumoro, same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj atentajxoj estis mallongdauxraj sed signifoplenaj, konsistante el manpremoj, sxultrobatetoj, lauxtaj ekridoj kaj urgxaj invitoj: "Ekmangxu! Vin provizu!" Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komuncxambron aux halon alvokis cxiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaux tiel malnova kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo li surskrapis du-tri kordojn, akompanante cxiun arcxmovon kun samtempa kapmovo, antauxenklinigxante preskaux gxistere kaj piedbatante cxiun fojon kiam alvenis danci nova paro. Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis cxe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena movigxado, klakade rondirantan en la cxambro, vi supozintus ke Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejigxas proprapersone antaux vi. Li estis admirata de cxiuj Negroj de la bieno kaj la cxirkauxanta komunumo kiuj, kunigxinte, cxiuagxaj, cxiudimensiaj, konsistigis piramidajxojn da brilaj Nigraj vizagxoj, starante amase cxe cxiu pordo kaj fenestro, spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo largxe ridetantajn vicojn da eburkoloraj dentoj. Kiel la buboskurgxanto povus konduti alie ol vigle kaj gxoje? La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro, ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj pauxte en fora cxambroangulo. Kiam la dancado finigxis, Ikabodo aliris interparoli kun ensemblo da sagxuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna Van-Taselo cxe unu ekstremajxo de la galerio kie ili klacxadis pri antauxaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la milito. La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj abundas. La Brita-Usona batallinio etendigxis proksime al gxi dum la milito. Gxi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis rifugxintoj, gerilistoj kaj cxiuj specoj de limlinia kavalireco. Nun forpasis, kvankam apenaux, suficxe da tempo por povigi cxiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj kaj, pro la malprecizo de siaj memorajxoj, sin heroigi en cxiu rakontata bravajxo. Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba Nederlandano preskaux kaptinta Britan fregaton kun malnova nauxfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna sinjoro--li restu anonima estinte gxentilhomo tro ricxa por ke mi nomu lin nur rapidvorte--kiu, dum la batalo de Blanka-Ebenajxaro, estante bonega defendomajstro, deturnis musketkuglon per eta glavo. Laux lia raporto la kuglo cxirkauxzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la mansxirmilo kaj li pretis certigi la raporton cxiumomente, elmontronte la glavon kun ties iom fleksita sxirmilo. Estis pluraj ceteraj, egalvalore estimigxintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu estigis sur la finan venkon. Sed cxiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj pri fantomoj kaj aperajxoj. La komunumo ricxas je tiaj legendaj trezoroj. Lokaj fabloj kaj supersticxoj pli bone prosperas en tiuj izolitaj, de longe enlogxataj retirigxejoj sed nun tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta la logxantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj. Krome, fantomoj spertas nenian kuragxigon en la plejparto el niaj vilagxoj cxar ili apenaux gxuas la tempon finsperti sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaux ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial kiam ili eltombigxas nokte por cxirkauxpromeni, restas al ili neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur malofte auxdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe enlogxataj Nederlandaj komunumoj. La tuja kauxzo tamen--la ofteco de supernaturaj rakontoj en tiuj lokoj--atribueblas sendube al la proksimeco de Dorm-Valeto. Kontagxon alportis la aero mem elblovanta tiun hantejon. Gxi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la cxe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn sovagxajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj raportigxis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraux staranta en la najbarejo, kie la bedauxrinda Majoro Andreo punmortis. Ankaux iom menciigxis la virino vestita en blanko kiu hantis la senluman ravineton cxe Korak-Rokego kaj ofte auxdigxis kriegante en antauxsxtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la negxo. Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej sxatata fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu auxdigxis plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, lauxraporte, sxnurante sian cxevalon cxiunokte inter la tomboj de la pregxeja antauxkorto. La izolita situloko de la pregxejo, ekde cxiam versxajne, igas gxin sxatata hantejo de cxagrenitaj spiritoj. Gxi staras sur altajxeto, cxirkauxate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter kiuj gxiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormcxambro. Malkruta deklivo descendas de gxi gxis argxenta akvotavolo cxirkauxlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidigxi la bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante gxian gazonkorton kie la sunradioj sxajnas dormadi tiom trankvile, oni povus supozi ke tie almenaux la mortintoj rajtas ripozi en paco. Unuflanke de la pregxejo etendigxas largxa boskovaleto laux kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo, ne malproksime disde la pregxejo, lignoponto antauxatempe transjxetigxis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo ecx dumtage sed estigante timigan nigregon dumnokte. Cxi-tiu estis unu el la plej sxatataj hantejoj de la senkapa rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontigxis. Oni rakontis la sperton de Multagxulo Brauxvero, la plej hereza el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samcxevale malantauxdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride, transmontete-transmarcxe, gxis atingi la ponton. Tie subite la rajdanto aliigxis en skeleton, jxetis la maljunulon en la rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lancxante super la arbosuprajxojn. Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro, kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada cxarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara vilagxo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano, li proponis vetrajdi kun tiu kontraux bovlo da puncxo. Li aldone raportis ke li gajnintus la veton, cxar Cxioriskulo nepre venkis la koboldcxevalon. Tamen kiam ili atingis la pregxejan ponton, la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo. Cxiuj tiuj raportajxoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu homoj parolas en la malhelo, dum la vizagxoj de la auxskultantoj nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla auxtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn okazintajn en lia denaska sxtato Konektikuto kaj timigajn vidajojn kiujn li spertis dum siaj cxiunoktaj piedpromenadoj en Dorm-Valeto. Nun la festeno finigxis. La maljunaj kultivistoj kunigis siajn familiojn en siaj cxaroj kaj auxdigxis dum kelke da tempo veturante klakante laux la valetaj vojoj kaj trans la forajn montetojn. Kelkaj frauxlinoj rajdis sur kromseloj malantaux siaj plej sxatataj amkandidatoj, kaj ilia legxerkora ridado, miksite kun la hufbruo de la cxevaloj, ehxadis laux la silentaj boskoterenoj, mallauxtigxante pli kaj pli gxis nepra finauxdigxo--kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laux la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur gxissukcesa vojo. Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misigxis cxar, post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfelicxa kaj morna mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Cxu eblas ke tiu knabino efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Cxu tio ke sxi kuragxigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta la celon certigi venkon kontraux lia rivalo? La respondon nur Cxielo scias, ne mi! Suficxu diri ke Ikabodo eliris sxtelpasxe kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por cxirkauxkontroli la panoramon de kampara ricxeco pri kiu antauxe li tiel ofte avargxojacxis, li iris rekte al la stablo kaj, per pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege malgxentile el la komfortejo kie tiu gxuis profundan dormadon, songxante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj plenaj je fleo kaj trifolio. Estis la nokta sorcxhoro kiam Ikabodo, malgxojkore kaj senkuragxe, lauxiris sian gxishejman vojon, laux la deklivoj de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilagxo kaj kiujn antauxe en la posttagmezo li trairis tiom gxoje. La horo estis same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontrauxtere. En la nepra noktomeza silento li auxdis la bojadon de gardhundo patrolanta sur la kontrauxa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio estis tiel svaga kaj mallauxta ke gxi prikonsciigis cxe li nur la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, foje kaj refoje, la longdauxra kokerikado de iu virkoko, hazarde vekita, ehxadis fore, forege, el kultivista domo situanta intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel songxsono. Neniaj vivosignoj sentigxis proksime al li, krom malofta grilcxirpo aux eble guturala ekvibro de virrano kiu, logxante en najbara marcxo, dormis malkomforte kaj ekturnigxis surlite. Cxiuj fantomo- kaj koboldorakontoj auxditaj de li dum la posttagmezo nun kunamasigxis en lia memoro. La nokto pli kaj pli malheligxis. La steloj sxajnis sinki pli profunde en la cxielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj sengxoja. Li alproksimigxis krome la lokon mem kie la eventoj de multaj el la fantomrakontoj surscenejigxis. Meze de la vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de orientilo. Gxiaj brancxoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, klinigxante preskaux gxistere antaux ol relevigxi en la aeron. Gxi jam rolis en la tragika raporto pri la malbonsxanca Andreo militkaptita tre proksime, pro kio gxi universale kromnomigxis "la arbo de Majoro Andreo". La popolamaso konsideris gxin kun miksajxo da respekto kaj supersticxo, duone pro kompato pri la sorto de ties malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj vidajxoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni cxirkauxauxdigis pri gxi. Dum Ikabodo alproksimigxis tiun timindan arbon, li komencis lipfajfi. Li kredis auxdi respondan fajfadon: tio estis nur ventoblovajxo sin pelinta akratone tra la sekaj brancxoj. Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankajxon pendantan mezarbe: li pauxzis kaj cxesis fajfi. Kiam li rigardis pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li auxdis gxemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis kontrauxselen: tio estis nur unua brancxego frotinta duan dum la vento ilin ambaux vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, sed lin atendis novaj dangxeroj. Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavajxon konatan laux la nomo Vilejo-Marcxo. Pluraj krudaj sxtipegoj, apudmetite, rolis kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kasxtanoj, pezege implikite per sovagxaj vitoj, jxetis kavernspecan malhelon sur gxin. Transiri tiun ponton farigxis malfacilega provo. Cxe tiu sama loko mem la malbonsorta Andreo kaptigxis kaj sub la kovrajxo estigita de tiuj kasxtanoj kaj vitoj kasxigxis la fortikaj rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, ecx hodiaux, cxiuj taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la sentoj de la lerneja knabo devanta gxin preterpasi solapersone post la sunsubigxo. Dum li alproksimigxis la rivereton lia koro komencis bategi. Li amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian cxevalon surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la ponton. Sed anstataux ekkuri antauxen la perversa maljuna bestacxo flankenmovigxis, trafante la barilon. Ikabodo, kies timo pligrandigxis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en la kontrauxa direkto kaj batis malavare per la kontrauxflanka piedo. Cxio vanis. Lia besto ekmovigxis, verdire, sed nur sukcesis enplongxi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan aliflanke de la vojo. Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antauxenhastegis, snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmovigxis apud la ponto kun subito kiu preskaux antauxenjxetis superkape sian rajdanton. En tiu sama momento la delikata auxdkapablo de la lernejestraj oreloj perceptis likvajxan apudpontan piedpasxegon. En la malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, misforman, nigran, turegantajxon. Tiu restis senmove sed havis kuntirigxintan aspekton, kvazaux kolosega monstro preta sin lancxi kontraux la vojagxanton. La haroj de la timigita pedagogo elstarigxis surkape pro teruro. Kion fari? Jam forpasis la oportuno turnigxi kaj forfugxi. Krome, kiun sxancon li havus eskapi fantomon aux koboldon--se temis pri tiajxo--povantan surrajdi la flugilojn de la vento? Tial, estigante ioman pseuxdokuragxon, li demandis balbutante: "Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la demandon en ankoraux pli maltrankviltona vocxo. Dauxre okazis nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca fervoro ekpsalmis pregxejan himnon. En tiu momento la timiga ombrajxo ekmovigxis kaj, pergrimpe, persalte, subite ekstarigxis meze de la vojo. Kvankam la nokto estis malhela kaj morna, la formo de la nekonatajxo nun iom konstateblis. Gxi sxajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur fortikframa nigra cxevalo. Gxi faris nek minacan geston, nek afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, antauxentrotante blindaflanke de multagxa Pafilpulvo, kiu nun renormaligxis post siaj timo kaj obstino. Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre malplacxis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian cxevalon, esperante forlasi la fremdajxon. Ankaux tiu tamen plirapidigis sian cxevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta malrapidigxis, ekpromenadpasxigis sian beston, intencante lanti malantauxe--la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortigxi. Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita lango algluigxis al lia palato kaj la notoj mortis en lia gorgxo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista kunulo kasxigxis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaux klarigxis. Lauxgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontrauxcxielen la figuron de lia kunvojagxanto, gigante altan kaj envolvitan en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas. Lia hororo pligrandigxis kiam li rimarkis ke la mankantan kapon, anstataux porti gxin sursxultre, la fremdajxo-fremdulo transportis antaux si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per kaskadajxo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita movigxo preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmovigxis samritme kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum sxtonoj forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je cxiu salto. La malpezaj vestajxoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian longan, magran korpon super la kapo de sia cxevalo pro sia avida deziro forfugxi. Ili nun atingis la vojon kiu flankenturnigxas en la direkto al Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, lauxsxajne sorcxite per demono, anstataux resti survoje, turnigxis kontrauxdirekten kaj plongxis impete lauxdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas sablan kavajxon ombratan de arboj dum preskaux kvaronmejlo, kie gxi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj aliflanke de kiu suprensxvelas la verda monteto sur kiu staras la kalkolaktita pregxejo. Gxis nun la paniko de la cxevalo havigis al gxia malcerta rajdanto sxajnan avantagxon en la konkurso. Bedauxrinde jxus kiam li atingis la mezan punkton de la kavajxo, la selzono cedis kaj li sentis gxin forgliti de sub li. Li mankaptis gxin perpomele kaj strebis gxin reteni surcxevale, tamen sensukcese. Restis al li nur suficxe da tempo por cxirkauxbraki la kolon de multagxa Pafilpulvo antaux ol la selo terenfalis kaj li auxdis sian postkuranton gxin treti subpiede. Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano Van-Ripero cxar estis la dimancxa selo de tiu. Al la momento tamen maltauxgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin proksimegdistance kvazaux preta ekrajdi lian postajxon mem kaj, estante malbonlerta cxevalisto, li spertis grandan gxenon penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken; alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de la cxevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan tiean korpofendigxon. Malfermajxo en la arboj nun kuragxigis lin esperi ke la pregxeja ponto proksimas. La sxanceligxanta reflekto de argxenta stelo en la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la pregxejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la lokon kie malaperis la fantoma kontrauxstaranto de Bromo Ostaro. "Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi estos sekura." En tiu momento li auxdis la nigran cxevalon anhelantan kaj blovantan malantaux li. Li ecx kredis senti gxian varman spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multagxa Pafilpulvo sursaltis la ponton. Gxi kuregis tondrobrue trans la ehxantajn tabulojn, atingis la kontrauxan bordon. Nun Ikabodo rigardis malantauxen kontrolante cxu lia postsekvanto malaperos, lauxtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro. En tiu momento mem li vidis la koboldon elstarigxi en siaj piedingoj entreprenante antauxenlancxi sian kapon kontraux la lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed li tro malfruis. Gxi trafis lian kranion kun grandega kolizio kaj faligis lin kapon antauxen en la polvon. Pafilpulvo, la nigra cxevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, cxiuj tri, tornadrapide. La sekvintan matenon la maljuna cxevalacxo trovigxis sensele antaux la barilpordo de sia mastro. Dum gxia brido kusxis subpiede gxi solene macxadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis matenmangxhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis cxe la lernejo kaj vagpromenadis lauxborde de la rojo. Nenia lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviligxi pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo ekestigxis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li. En unu parto de la vojo iranta al la pregxejo oni trovis la selon tretitan en la teron. La spuroj de cxevalhufoj, profunde enfiksite en la vojo kaj versxajne kun furora rapideco, kondukis al la ponto preter kiu, sur la bordo de largxa parto de la rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, trovigxis la cxapelo de la malbonsxanca Ikabodo kaj proksime al gxi frakasita kukurbo. Oni prisercxis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri lia heredajxo, kontrolis la pakon enhavantan liajn cxiujn surterajn posedajxojn. Tiuj konsistis el du cxemizoj kaj duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj sxtrumpoj; malnova gxisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da psalmhimnoj kun multaj kornitaj pagxoj; kaj rompita diapazono. Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis cxiuj al la komunumo krom _Historio de Sorcxarto_, verkita de Kotono Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri songxoj kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio surportanta skribacxajxojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano Van-Ripero kiu decidigxis de tiam antauxen ne plu edukigi siajn gefilojn cxelerneje, opiniante ke laux lia scio, la leg- kaj skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono la lernejestro posedis--li ricevis sian kvaronjaran salajron nur unu-du tagojn antauxe--li kunportis tion sendube surpersone en la momento de sia malapero. La mistera evento instigis grandan spekulativadon cxepregxeje la sekvintan dimancxon. Aroj da spektantoj kaj klacxemuloj kunigxis en la pregxeja antauxkorto, cxe la ponto kaj tie kie trovigxis la cxapelo kaj la kukurbo. Rememorigxis la rakontoj de Brauxvero kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj raportajxoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris cxiujn tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo, ili sxancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta Heso fortransportis. Pro tio ke li estis frauxlo kaj sxuldis monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviligxante pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia pedagogo lin anstatauxis. Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo dauxre vivas; ke li forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendigxo cxemane de la heredontino; ke li translokigxis al fora regiono de la lando; ke li tie instruis kaj samtempe fakigxis pri juro, advokatigxis, politikistigxis, kandidatigxis, jxurnalistigxis kaj jugxistigxis en malalttribunalo. Bromo Ostaro, kiu baldaux post la malapero de sia rivalo edzigxis triumfe kun la florigxanta Katrino, cxiam elmontris cxioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo kaj cxiam ekridegis plenpulme kiam menciigxis la kukurbo, pro kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol li bonvolas raporti. La multagxaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj jugxantoj pri tiuj aferoj, asertas ecx gxis hodiaux mem ke Ikabodo forsxteligxis pere de supernaturaj rimedoj, cxio kio estas unu el la plej sxatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo cxirkaux vintraj vesperfajroj. La ponto farigxis pli ol iam fokuspunkto de supersticxa miro kaj povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni sxangxis la itineron de la vojo, rezulte de kio gxi nun aliras la pregxejon lauxpasante la bordon de la muellageto. Forlasite, la lernejo baldaux malkomponigxis kaj gxin ekhantis, lauxraporte, la fantomo de la malbonsxanca pedagogo. Plugknaboj, lantante sur la gxishejma vojo en trankvila somervespero, ofte kredas auxdi la vocxon de Ikabodo, cxantantan en fora distanco malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto. POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO La antauxa rakonto raportigxas en preskaux la sammemaj vortoj en kiuj mi auxdis gxin raportitan cxe korporacia kunveno de la multagxa urbo Manhatuso, kunveno kiun cxeestis multaj el la plej sagxaj kaj plej estimataj burgxoj de la urbo. La rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malgxoje komikan vizagxon. Mi forte suspektis lin esti malricxa cxar li tiel kuragxe klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis multe da ridado kaj aprobado, precipe cxe du-tri deputitaj magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la rakontotempo. Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, antauxenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaux kontrolante la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega kauxzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco de la aliaj cxeestantoj finestigxis kaj reestigxis silento, li apogis unu brakon sur la brakon de sia segxo kaj, arkiginte la alian, demandis, kun ege sagxaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio estas la moralajxo de la rakonto kaj kion gxi pruvas? La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran refresxajxon, pauxzis momenton, rigardis sian demandinton kun mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre malrapide gxistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laux la plej forta logiko, la jenon: "Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantagxojn kaj plezurojn kondicxe ke ni konsideru sxercon nur kiel sxercon." "Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraux koboldoj, tiu povas sendube sperti malfacilan rajdadon." "Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura pasxo en la direkto al altnivela estimo en la lando." La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli strecxe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de la silogismo; dume, sxajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizagxacxo. Tempofine la seriozulo komentis ke cxio tio tre bonas. Tamen, liaopinie, la rakonto iom troigas. Gxi havas unu-du punktojn pri kiuj li dubas. "Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu afero, mi mem ne kredas duonon el gxi." End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** ***** This file should be named 19293.txt or 19293.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/9/2/9/19293/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.