The Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Karavano Author: Wilhelm Hauff Translator: J. W. Eggleton Release Date: July 14, 2007 [EBook #22070] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** Produced by David G. Simpson TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them. The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if the accented letters are not available: the accented letters may be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" (respectively). However, this system presents some difficulties for electronic applications, since it cannot be reliably converted automatically into other formats in which the accented characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", "jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto alphabet, this system allows the accented letters to be represented without ambiguity so that the text can be more reliably converted to other formats. It is this "x" system that is used in this Project Gutenberg eBook. LA KARAVANO WILHELM HAUFF EL GERMANA LINGVO TRADUKIS J. W. EGGLETON Dua eldono 1921 TABELO DE ENHAVO. Antauxparolo La Karavano La Historio pri Kalifo Cikonio La Historio pri la Fantomsxipo La Historio pri la Dehakita Mano La Savo de Fatme La Historio pri Malgranda Muk La Fabelo pri la Falsa Princo ANTAUXPAROLO. Wilhelm Hauff naskigxis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Morike kaj Holderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwabischer Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la jxus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraux hodiaux legas kun plej granda gxuo, kaj cxi tiun popularecon la auxtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe sxuldas precipe al sia cxarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laux stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia cxefverko estas lia _Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; gxi estas grandparte imitajxo laux Scott kaj bazigxas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Wurttemberg). Ankaux bonegajn versajxojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) farigxis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenrugxo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827. Por konigi ankaux al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al cxiuj karaj samideanoj novan amuzan legajxon, espereble tauxgan por montri la absolutan suficxecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun cxi tradukon de ses el la Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malgxojos, se la lingva stilo de tiu cxi libreto ne placxos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri gxia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj gxin jugxos suficxe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas cxi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de _The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_," _La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj pagxoj. J. W. Eggleton. Haubinda (Germanujo), la 28an de Aprilo, 1910. LA KARAVANO. Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenajxo, kie nenio vidigxas krom sablo kaj cxielo, jam auxdigxis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj argxentaj tintiletoj de cxevaloj. Densa polva nubo, gxin antauxiranta, anoncis gxian proksimecon; kaj cxiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj. Tiel montrigxis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al gxi. Li sidis sur bela araba cxevalo, kovrita per tigra felo; de la helrugxa rimenajxo pendis argxentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' cxevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia cxevalo. Blanka turbano, ricxe brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre rugxaj; kaj je lia flanko pendis kurba ricxtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizagxen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, -- cxio cxi tio donis al la rajdanto aspekton sovagxan kaj maltimegan. Kiam li trovigxis proksimume kvindek pasxojn de la fronto de l' karavano, li pikis la cxevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antauxgvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraux li siajn lancojn, pro timo pri ia atako. "Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "Cxu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?" La gardistoj, konfuzigxinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras. "Kiu estas la posedanto de cxi tiu karavano?" demandis la rajdanto. "Al _unu_ sinjoro gxi ne apartenas," respondis la alia, "sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, cxar ofte atakadas la vojagxantojn cxiuspeca kanajlaro." "Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo. "Tio ne povas ankoraux farigxi," respondis la oficiro, "cxar ni devas antauxeniri senhalte, kaj la komercistoj trovigxas malantauxe, je interspaco de almenaux kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, gxis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron." La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu cxi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuragxis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aux, "Belege pasxadas via cxevalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis cxiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian tacxmenton, la cxefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze sxargxitaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj cxevaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte grandagxuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili sxajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj sxargxocxevaloj. Oni starigis tendojn, cxirkaux kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj cxevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili mangxajxojn kaj trinkajxojn. "Kiun vi enirigas cxi tien?" alparolis la plej juna komercisto la cxefgardiston. Antaux ol tiu cxi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo estas Selim Baruhx, kaj mi venas el Bagdado. Vojagxante Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaux tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto auxdigis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel farigxis, ke jen mi estas cxe vi. Permesu, ke mi vojagxu kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi ricxe rekompencos vin, cxar mi estas nevo de la grandveziro." La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruhx," diris li, "estu bonvena en nia ombro! Gxoje ni helpos vin. Sed antaux cxio sidigxu, kaj mangxu kaj trinku kun ni." Selim Baruhx sidigxis cxe la komercistoj kaj mangxis kaj trinkis kun ili. Post la mangxado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringigxas kaj malvolvigxas kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon. "Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen cxe tablo, jen sur cxevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distrajxo. Mi sentas grandan enuon, cxar mi estas kutiminta vidi post mangxado dancistojn aux auxdi kantojn kaj muzikon. Cxu vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?" La kvar pli maljunaj komercistoj dauxrigis fumi kaj sxajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, cxe cxiu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon." "Selim Baruhx, vi diris la veron," ekkriis Ahxmet, la plej maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon." "Mi gxojas, ke la propono placxas al vi," diris Selim; "kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon." La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimigxis unu al alia kaj igis la fremdulon sidigxi en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plensxtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refresxigis Selim sian vocxon per plengorgxo da sorbedo, forpusxis de la busxo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Auxdu do la historion pri Kalifo Cikonio." La Historio pri Kalifo Cikonio. I. Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo Hxasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, cxar varmege estis tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al tempo iom da kafo, kiun versxis al li lia sklavo, kaj cxiufoje, kiam placxis al li la gusto de l' trinkajxo, li kontente karesis al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. En cxi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, cxar li estis tiam plej malsevera kaj afabla. Gxuste tial vizitis lin cxiutage cxirkaux tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaux en cxi tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraux sia kutimo, tre enpensigxan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la busxo kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizagxon, grandveziro?" La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis antaux sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, cxu mi faras mediteman vizagxon, mi ne scias: sed malsupre, antaux la palaco, staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotajxojn ke mi cxagrenigxas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj moneroj." La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian amikajxon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la kolportisto. Cxi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizagxa kaj cxifone vestita. Li portis keston, en kiu trovigxis cxiuspecaj vendotajxoj: perloj kaj ringoj, ricxe ornamitaj pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro esploris cxion; fine, la kalifo acxetis por si mem kaj por Mansor belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis malgrandan tirkeston kaj demandis, cxu ankaux tie trovigxas komercajxoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en gxi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skribajxo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi. "Mi ricevis cxi tiujn ambaux objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion." La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, ecx se li ne povis legi ilin, acxetis la skribajxon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege sciigxus, kion la skribajxo enhavas. Tial li demandis la veziron, cxu li ne konas iun, kiu povas gxin decxifri. "Favora mia estro!" respondis cxi tiu; "apud la granda moskeo logxas homo, kiun oni nomas Selim la Sagxa; tiu komprenas cxiujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figurajxojn." Baldaux aperis la sagxa Selim. "Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, lauxdire, tre sagxa; rigardu do cxi tiun skribajxon kaj sciigu min, cxu vi povas gxin legi. Se vi sukcesos gxin legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, cxar en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Sagxa." Selim sin klinis kaj diris: "Efektivigxu via volo, sinjoro!" Dum longa tempo li atente rigardis la skribajxon, poste ekkriis subite: "Tio estas latinajxo, sinjoro; oni pendigu min, se gxi ne estas latinajxo." "Diru, kion gxi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinajxo gxi estas." Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos cxi tion, lauxdu Allah'on pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en cxi tiu skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun saman vorton. Sed, post la aliformigxo, gardu vin, ke vi ne ridu; alie la sorcxvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi restos besto." Kiam Selim la Sagxa finis legi, plenigxis de gxojo la koro de l' kalifo. Li ordonis al la sagxulo jxure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan acxeton ni faris, Mansor. Kiel gxoje mi atendas la momenton, kiam mi farigxos besto! Morgaux matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj auxskultos, kion oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo." II. En la sekvinta tago, Kalifo Hxasid apenaux matenmangxis kaj sin vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laux ordono, dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la vastaj gxardenoj de l' kalifo; sed vane ili cxirkauxspionadis je io vivanta, por ekprovi la grandfarajxon. Fine la veziro proponis, ke oni iru gxis lageto, kie li ofte vidis multe da bestoj, precipe cikonioj, kiuj cxiam kaptis lian atenton per sia blekado kaj grava sintenado. La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaux iris al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene pasxadis tien kaj cxi tien, sercxante ranojn kaj iom blekante de tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, duan cikonion, alflugantan tiuregionen. "Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, "cxi tiuj ambaux longakruruloj kondukas unu kun la alia belan interparoladon. Se ni do farigxus cikonioj?" "Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antauxe pripensu, kiamaniere oni rehomigxas. -- Jen mi trovis: trifoje klinigxinte orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refarigxas kalifo, kaj vi veziro. Sed pro la cxielo ne ridu, alie ni pereos." Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta super ilia kapo, proksimigxas malrapide al la tero. Tuj li eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis gxin al la grandveziro, kiu ankaux enflaris, kaj ambaux kriis: _Mutabor!_ Malsxvelis al ili la kruroj kaj igxis maldikaj kaj rugxaj: la belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo farigxis malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj farigxis flugiloj; la kolo eligxis el la sxultroj kaj longigxis unu ulnon; la barbo ne estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon. "Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira mosxto," parolis la kalifo, post longedauxra mirego. "Per la barbo de l' Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan." "Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, riverencante; "sed miaflanke, mi kuragxas certigi vin, ke Via Alteco havas preskaux pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se placxas al vi, ni iru auxskulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, cxu ni efektive povas paroli cikonie." Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Gxi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimigxis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauxen, kaj auxdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: -- "Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?" "Plej bonan dankon, kara Frauxlino Blekbek'. Mi jxus sercxis mian matenmangxeton. Cxu vi ne volas akcepti ranfemureton aux kvaroneton de lacerto?" "Mi humile vin dankas; hodiaux mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas danci hodiaux antaux la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, private, ekzerci min iome." Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn pasxojn. La kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis sxin per la okuloj. Sed kiam sxi starigxis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberigxis el iliaj bekoj nekontrauxstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, antaux ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis sin. "Vere, tio estis sxerco," ekkriis li, "kiu per oro ne estus pagebla. Domagxe, ke la malsagxaj bestoj lasis sin fortimigxi per nia ridado; alie ili certe estus ankaux kantintaj!" Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformigxa stato. Li diris al la kalifo sian timon. "Per Mekka kaj Medina! Malbona sxerco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortacxon; al mi gxi ne volas reveni. "Trifoje ni devas klinigxi orienten, dirante samtempe: Mu --, Mu --, Mu --." Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe klinigxis, tiel ke iliaj bekoj preskaux tusxis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo klinigxadis, kaj kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, cxiu memoro pri gxi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro estis kaj restis -- cikonioj! III. Malgxojaj, la ensorcxitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne sciis, kion fari en cxi tiu malfelicxo. El sia cikonia hauxto ili ne povis eliri; ecx en la urbon ili ne povis reveni, por sin rekonigi; cxar kiu kredus al cikonio, ke gxi estas la kalifo? Kaj ecx se oni kredus tion, cxu la Bagdadanoj nomus kalifo cikonion? Dum multe da tagoj ili cxirkauxvagadis, mizere nutrante sin per kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile mangxeblaj pro iliaj longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj ranoj, cxar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj frandajxoj. Ilia sola plezuro en cxi tiu malgxoja situacio estis tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo. En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur la stratoj. Sed cxirkaux la kvara tago post ilia ensorcxo, sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo en rugxa orebrodita mantelo sidis sur multornamita cxevalo; cxirkauxis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post li; kaj cxiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la palaca tegmento, kaj Kalifo Hxasid parolis: "Cxu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorcxita, grandveziro? Tiu Mizra estas filo de mia gxismorta malamiko, la potenca sorcxisto Kasxnur, kiu, en malbona horo, jxuris vengxon al mi. Tamen mi ankoraux ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto de mia malfelicxo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en sankta loko la sorcxo malplenumigxos." Ili levigxis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laux la direkto de Medina. Sed ne bone prosperis al ili la flugado, cxar ambaux cikonioj ankoraux malmulte sin ekzercadis. "Ho ve!" ekgxemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun afabla permeso de via kalifa mosxto, baldaux finigxos miaj fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperigxis, kaj ni farus bone, sercxante restadejon por la nokto." Hxasid auxskultis favore la peton de sia servisto; kaj cxar li ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu sxajnis, kvazaux gxi donus rifugxejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis pasigi cxi tiun nokton, estis en pasinta tempo, lauxsxajne, kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli bone konservitaj cxambroj atestis pri la iama belegeco de la domo. Hxasid kaj lia akompananto cxirkauxiris tra la koridoroj, sercxante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor. "Granda sinjoro," li diris mallauxte, "estas ja, mi scias, malsagxe de la flanko de grandveziro, ecx pli malsagxe de la flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al mi en la koro, cxar tutproksime mi bone auxdis plendsonojn kaj gxemegojn." Nun haltis ankaux la kalifo kaj klare ekauxdis mallauxtan ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj petegis lin, ke li ne jxetu ilin en novajn nekonatajn dangxerojn. Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron ecx sub la cikonia flugilo, elsxiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj rapidiris antauxen en malluman koridoron. Li alvenis baldaux al pordo, kiu sxajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare ekauxdis gxemetojn kaj iom da plorkriado. Li pusxe malfermis la pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la ruinigxinta cxambro, kiun eta kradfenestro nesuficxe lumigis, li ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj rulfluadis el sxiaj rondaj okulegoj, kaj per rauxka vocxo sxi elsonigis el la kurba beko siajn gxemojn. Sed kiam sxi ekvidis la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaux eniris, tiam sxi eligis lauxtan gxojkriadon. Gracie, per la brunemakulita flugilo, sxi elvisxis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda miro de l' du cxeestantoj, sxi ekkriis en bona, homa lingvo araba: "Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antauxsigno de mia savigxo; cxar estas al mi antauxdirite, ke per cikonioj venos al mi granda felicxo." Rekonsciigxinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia longa kolo, gracie arangxis siajn maldikajn krurojn, kaj diris: "Strigino! Jugxante laux viaj vortoj, mi devas vin kredi mia kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi auxdos nian historion." La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni jam scias. IV. Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj diris: "Auxdu ankaux mian historion kaj sciigxu, ke mi estas ne malpli malfelicxa, ol vi. Mia patro estas la Regxo de Hindujo; mi, lia malfelicxa solfilino, nomigxas Lusa. Tiu sorcxisto Kasxnur, kiu ensorcxis vin, jxetis ankaux min en la malfelicxon. Unu tagon li venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenjxeti lin de la sxtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove alsxteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia gxardeno ion refresxigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel sklavo, trinkajxon, kiu sxangxis min en cxi tiun abomenan figuron. Svenintan pro teruro, li portis min cxi tien, kaj kriegis en miajn orelojn, per terura vocxo: 'Cxi tie vi restu, malbelega, ecx de la bestoj malestimata, gxis via morto, aux gxis iu deziros propravole edzigxi kun vi ecx en cxi tiu monstra formo. Tiel mi vengxas min al vi kaj al via malhumila patro.' De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malgxoja, mi vivas kiel ermitino en cxi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj ecx de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; cxar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno supersxutas per sia pala lumo cxi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la vualo." La strigino cxesis paroli, kaj denove forvisxis per la flugilo la larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri sxia doloro. La kalifo estis, dum la rakontado de l' regxidino, profundigxinta en medito. "Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter via malfelicxo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de cxi tiu enigmo?" La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman antauxsenton, kiel vi; cxar foje, en mia plej juna agxo, antauxdiris al mi sagxa virino, ke cikonio alportos al mi grandan felicxon. Eble mi scias ankaux, kiel ni povos nin savi." La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo sxi pensas. "La sorcxisto, kiu nin ambaux malfelicxigis," diris sxi, "venas cxiumonate unu fojon en cxi tiun ruinon. Ne malproksime de cxi tiu cxambro estas salono. Tie li havas la kutimon festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam subauxskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn hontindajn farajxojn. Eble li tiam elparolos la sorcxvorton, kiun vi forgesis." "Kara mia regxidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li venos? Kie estas la cxambrego?" La strigino momenton silentis; poste sxi parolis: "Ne malplacxu al vi mia peto! Nur laux unu kondicxo mi povos plenumi vian deziron." "Parolu, parolu!" kriis Hxasid. "Ordonu! Cxian kondicxon mi akceptos." "Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos farigxi, nur se unu el vi donos al mi sian manon." La propono sxajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento. "Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone sxin preni." "Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam grandagxulo, kaj vi, kontrauxe, ankoraux juna kaj frauxla; vi do povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela regxidino." "Gxuste jen estas!" ekgxemis la kalifo, melankolie mallevante la flugilojn. "De kie vi scias, ke sxi estas juna kaj bela? Jen kion mi nomas: 'Acxeti katon en fermita sako'!" Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine konvinkigxinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edzigxi kun la strigino, la kalifo mem decidigxis plenumi la kondicxon. Granda estis la gxojo de l' strigino. Sxi konfesis, ke ili ne povus veni en pli oportuna tempo, cxar jam en cxi tiu nokto versxajne kunvenos la sorcxistoj. Kune kun la cikonioj sxi forlasis la cxambron, por konduki ilin en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine, renkonte al ili, tra duone ruinigxinta muro, elradiis hela lumo. Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni absolute senbrue. Tra la truo, antaux kiu ili staris, ili povis superrigardi grandan salonon. Gxi estis cxirkauxita de kolonoj kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstatauxis la tagan lumon. En la mezo de l' cxambrego staris ronda tablo, sxargxita per multaj elektitaj mangxajxoj. Cxirkaux la tablo etendigxis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj cxi la cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la sorcxpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej novajn farajxojn. Li do rakontis interalie la historion pri la kalifo kaj lia veziro. "Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorcxisto. "Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_." V. Auxdinte tion cxe sia murtruo, la cikonioj preskaux senkonsciigxis de gxojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaux povis ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortusxita, al la strigino: "Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por ni." Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn longajn kolojn al la suno, kiu jxus levigxis malantaux la montoj; _Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis resxangxitaj. Gxojegante pro la retrovita vivo, cxirkauxprenis sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis cxirkauxen? Bela sinjorino, brilege vestita, staris antaux ili. Ridetante, sxi donis al la kalifo la manon. "Cxu vi ne rekonas plu vian striginon?" sxi diris. Estis sxi! Tiagrade cxarmis la kalifon sxiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda felicxo, ke li farigxis cikonio. Nun ili cxiuj ekvojagxis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaux sian monujon. Li do acxetis en la plej proksima vilagxo cxion, kion ili bezonis por la vojagxo; kaj baldaux ili atingis la pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe gxojis la popolo, rehavante sian amatan estron. Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra. Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorcxiston kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman ruinan cxambron, kie logxis iam la regxidino, kiel strigino, kaj tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, cxu li volas morti aux enflari. Kiam li elektis tion cxi lastan, la grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron; kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La kalifo ordonis enfermi lin en fera kagxo, kiun oni starigis en la gxardeno de l' palaco. Longe kaj felicxe vivis Kalifo Hxasid kun sia edzino, la regxidino. Liaj plej felicxaj horoj estis cxiam tiuj, en kiuj la grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj kruroj, li marsxadis tra la cxambro, blekadis, svingadis la brakojn, kvazaux ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --." Al Sinjorino Kalifedzino kaj sxiaj infanoj cxi tiu prezentado faris cxiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis cxesi blekadi kaj klinigxadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro, ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni pridiskutadis cxe la pordo de Regxidino Strigino. Kiam Selim Baruhx finis sian rakonton, la komercistoj esprimis grandan kontentigxon pri lia historio. "Efektive, forpasis nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, dissxovante la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento; ni do povus bone dauxrigi nian vojagxon." Liaj kunvojagxantoj konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en sia kutima marsxordo. Preskaux la tutan nokton ili rajdis antauxen; cxar brulvarmege estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre refresxigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la tendojn, kaj kusxigxis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj zorgis kvazaux pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en cxiuj rilatoj oni servis lin, kvazaux li estus hejme. Jam komencigxis la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree levigxis; kaj unuanime ili decidis resti cxi tie gxis la vespero. Post komuna tagmangxo, ili denove pliproksimigxis unu al alia; kaj la juna komercisto sin turnis al la plej agxa kaj diris: "Selim Baruhx agrabligis por ni la hierauxan posttagmezon; nu, Ahxmet, cxu ankaux vi rakontus al ni ion, aux okazintajxon el via longa vivo, kiu sendube estas ricxa je aventuroj, aux iun belan fabelon?" Ahxmet silentis dum kelka tempo, kvazaux sendecida, cxu li diros tion aux alion; fine li parolis: "Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum cxi tiu vojagxo, kaj ankaux Selim meritas mian konfidon. Propran travivitajxon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte rakontis." La Historio pri la Fantomsxipo. Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek malricxa nek ricxa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti al li utila. Kiam mi jxus farigxis dekokjara kaj li faris sian unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de cxagreno pro tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post nelonge mi havis kauxzon jugxi lin felicxa pro lia morto; cxar kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la sxipo, al kiu li komisiis siajn komercajxojn, alprofundigxis. Sed cxi tiu malfelicxo ne povis malvarmigi mian kuragxon de junulo. Sxangxinte en monon cxion, kion postlasis mia patro, mi ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia familio, li ankaux nun ne volis disigxi de mi, nek de mia sorto. Favoris nin la vento, kiam ni ensxipigxis en la haveno de Balsoro. La sxipo, sur kiun mi dungigis min, destinigxis al Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, kiam la sxipestro al ni antauxanoncis ventegon. Lia vizagxo malkasxis lian maltrankvilecon: sxajnis, ke li ne suficxe konis la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li ordonis faldi cxiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis antauxen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la sxipestro do kredis, ke li trompigxis pri la signoj de l' ventego. Subite, tutproksime al la nia, preterveturis sxipo, kiun ni ne vidis antauxe. Sovagxa gxojkriado elsonis al ni de gxia ferdeko, -- pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antauxventega horo. La sxipestro, kiu staris cxe mia flanko, farigxis morte pala. "Mia sxipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!" Antaux ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante. "Cxu vi gxin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta horo!" La sxipestro ordonis vocxe legi konsolajn sentencojn el la Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble plifortigxis la ventego; kaj antaux ol forpasis ecx unu horo, surterigxis la sxipo kun granda krakego. Oni surakvigis la boatojn; kaj apenaux la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris antaux niaj okuloj la sxipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis sur la maro. Sed niaj cxagrenoj ankoraux ne finigxis. Cxiam pli terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la boaton. Mian maljunan serviston mi forte cxirkauxprenis, kaj nun ni jxure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine revenis la tago. Sed cxe la unua apero de l' matena rugxo kaptis la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi revidis iun el miaj kunsxipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' falego. Revekigxinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis videbla nia sxipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimigxinte, mi rekonis gxin kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte timigis la sxipestron. Al mi inspiris tiu sxipo strangan teruron. Teruris min la tiel timege efektivigxinta diro de l' sxipestro; teruris min ankaux la dezertega aspekto de l' sxipo, sur kiu neniu montrigxis, indiferente kiom ajn ni alproksimigxis, kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni gxi estis la sola savrimedo; tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian vivon. De la antauxa parto de l' sxipo pendis longa sxnurego, al kiu ni remis mane kaj piede, celante gxin kapti. Fine ni sukcesis tion fari. Mi eligis lauxtan krion, sed seninterrompe dauxris sur la sxipo la silento. Nun ni suprenrampis per la sxnurego, mi, la pli juna, antauxe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al mia rigardo, kiam mi ekpasxis sur la ferdekon! Sango rugxigis la plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kusxis cxirkauxe. Cxe la meza masto staris homo, ricxe vestita, kun sabro en la mano; sed lia vizagxo estis pala kaj distordita, kaj tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto: ankaux li estis senviva. Teruro malakcelis miajn pasxojn; apenaux mi kuragxis spiri. Nun suprenvenis ankaux mia kunulo. Tiun cxi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur kiu vidigxis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. Fine, dirinte pregxon al la Profeto, ni kuragxis iri antauxen. Cxe cxiu pasxo ni rigardis cxirkauxen pro timo, ke io nova ne sin montru, io ecx pli terurega. Sed cxio restis nesxangxita. Longe kaj largxe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni ecx ne kuragxis lauxte paroli timante, ke la senviva, alpikita al la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aux ke iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis sxtuparon, kondukantan en la sxipan internon. Tie ni nevole ekhaltis kaj rigardis unu la alian, cxar neniu el ni kuragxis esprimi siajn pensojn. "Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "terurajxo okazis cxi tie. Tamen, ecx se, tie malsupre, la sxipo estas plena de mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondicxe, ol resti pli longe kun tiuj senvivuloj." Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuragxigxinte, ni iris, time-scivolaj, malsupren. Sed ankaux cxi tie regis tomba silento kaj sole niaj pasxoj faris ehxon sur la sxtuparo. Ni staris cxe la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi auxskultis: nenio auxdebla! Mi malfermis. La cxambro prezentis hxaosan aspekton. Vestajxoj, armiloj kaj alia ilaro cxirkauxkusxis intermiksite. Nenio en ordo. La sxipanaro, aux almenaux gxia estro, kredeble estis jxus drinkinta, cxar cxio ankoraux kusxis cxirkauxe. Ni iris antauxen de cxambro al cxambro, de apartamento al apartamento. Cxie ni trovis luksajn provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Gxojegigis min supermezure cxi tiu vidajxo, cxar konsiderante, ke estas neniu sur la sxipo, mi opiniis min rajtigita, cxion cxi proprigi al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni versxajne estas ankoraux tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi solaj kaj sen homa kunhelpo. Ni refresxigis nin per la mangxajxoj kaj trinkajxoj, kiujn ni trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la ferdekon. Sed cxi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, ilin jxeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaux enradikitaj, ili kusxis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni cxiuj iloj. Neeble estis ankaux, disigi de lia masto la kapitanon; el lia mano rigida ni ecx ne povis fortiregi lian sabron. En malgxoja meditado pri nia situacio ni pasigis cxi tiun tagon. Je la noktigxo mi permesis al Ibrahimo kusxigxi por dormi: mi mem volis resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam levigxis la luno, kaj mi kalkulis laux la steloj, ke estas la dekunua horo, ekregis min tiel nekontrauxstarebla dormemo, ke, kontrauxvole, mi kusxigxis malantaux barelo, kiu staris sur la ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, cxar mi bone auxdis la maron frapadi la flankon de l' sxipo kaj la velojn knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis auxdi vocxojn kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis levigxi, por rigardi tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn membrojn; mi ecx ne povis malfermi la okulojn. La vocxoj farigxis cxiam pli klaraj; sxajnis al mi, kvazaux gaja sxipanaro kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis auxdi la fortan vocxon de iu ordonanta; mi ankaux klare auxdis, kiel sxnuregoj kaj veloj supren-malsuprentirigxas. Sed iom post iom mi senkonsciigxis kaj pliprofundigxis en dormo, en kiu mi kredis auxdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekigxis, kiam la suno jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizagxon. Mirigita, mi cxirkauxrigardis. Ventego, sxipo, mortintoj, -- cxio, kion mi auxdis dum la nokto, sxajnis al mi kvazaux songxo; sed kiam mi suprenrigardis, mi cxion trovis kiel hieraux. Senmove kusxis la mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. Ridante pri mia songxo, mi levigxis, por sercxi mian maljunan serviston. Tiu cxi sidis en la kajuto kaj profunde meditis. "Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus kusxi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraux unu nokton en tiu cxi ensorcxita sxipo." Mi demandis lin pri la kauxzo de lia maltrankvileco, kaj li respondis: "Post kelkhora dormado mi vekigxis kaj ekauxdis, kiel oni kuradas tien kaj cxi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke estas vi; sed estis almenaux dudek, kiuj tie cxirkauxkuradis; mi auxdis ankaux vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la sxtuparon pezaj pasxoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur de tempo al tempo mi rekonsciigxis, kaj tiam mi vidis tiun saman homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante kaj trinkante cxe tiu cxi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu kusxas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante cxe lia flanko." Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi ankaux ja estis bone auxdinta la mortintojn. Sxipveturi en tia societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo profundigxis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine. Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia avo, sperta kaj multvojagxinta homo; gxi povus efiki kontraux cxiuspecaj fantomoj kaj sorcxajxoj. Li certigis ankaux, ke tiu dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile malhelpebla, se ni senlace ripetos pregxsentencojn el la Korano. La propono de l' maljunulo tre placxis al mi. Maltrankvilanime ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis cxambreto, en kiun ni decidis retirigxi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, suficxe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. Poste ni firmfermis laux eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo surskribis en cxiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion farinte, ni atendis la terurajxojn de l' nokto. Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi forte ekdormemigxis. Mia kunulo tial konsilis al mi pregxdiri kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontrauxefikis. Subite farigxis supre granda movado. Knaris la sxnuregoj; piedaj pasxoj sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj vocxoj estis klare auxdeblaj. Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni ekauxdis iun malsuprenveni la sxtuparon de l' kajuto. Tion auxdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun lernigis al li lia avo kontraux fantomoj kaj sorcxajxoj: "Cxu vi el aero venis, Aux en tomb' malluma dormis, Aux vin mara fundo tenis, Aux infera fajr' vin formis,-- Granda Allaho ordonas al vi: Cxiuj fantomoj obeas al li." Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je cxi tiu sentenco, kaj starigxis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo malfermegigxis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis najlitan al la masto. La najlo ankoraux traestis lian cerbon, sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli ricxe vestita, kiun mi ankaux vidis supre kusxantan. La kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizagxon, grandan nigran barbon, kaj sovagxe ruligxantajn okulojn, per kiuj li cxirkauxrigardis la tutan cxambron. Dum li preteriris nian pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, sxajnis tute ne rigardi al la kasxanta nin pordo. Ili ambaux sidigxis cxe la tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj lauxte, preskaux kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli lauxtigxis kaj kolerigxis; fine ekfrapis la kapitano la tablon per pugnigita mano, ektremigante la tutan cxambron. Sovagxe ridante, la alia salte levigxis kaj faris signon al la kapitano, ke li sekvu lin. Tiu cxi sin levis, eltiregis sian sabron el la ingo, kaj ambaux forlasis la cxambron. Ni spiris pli libere, kiam ili estis for; sed nia timo ankoraux neniel finigxis. Sur la ferdeko farigxis cxiam pli kaj pli lauxte. Auxdigxis rapida kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke mallevigxas sur nin ecx la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento! Post multe da horoj, kuragxinte resupreniri, ni trovis cxion en antauxa stato; alie ol antauxe kusxis ecx ne unu; cxiuj estis rigidaj kiel ligno. Ni tiel pasigis sur la sxipo multe da tagoj. Gxi veturadis cxiam orienten, kie, laux mia kalkulo, sendube kusxis la tero. Sed, ecx se gxi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte gxi sxajnis cxiam veturi returnen; cxar, kiam la suno levigxis, ni cxiufoje retrovigxis sur la sama loko. Cxi tion ni ne povis klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj cxiunokte veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis antauxnoktigxe cxiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni jam antauxe provis cxe la pordo en la kajuto: ni skribis sur pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, kaj cxirkauxligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime ni atendis en nia cxambreto la sekvon. Cxi tiun fojon la fantomoj sxajnis ecx pli terure furiozi, ol antauxe; sed jen, la sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin lasis. Ni strecxis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni bezonis, por peleti la sxipon antauxen; kaj tiamaniere ni transiris en kvin tagoj spacon suficxe grandan. Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta gxin nokto ni veturadis lauxlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni kredis ekvidi urbon, nemalproksime kusxantan. Kun granda peno ni jxetis ankron, kiu tuj enfundigxis; poste, surakviginte malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per cxiuj fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis tie en la maron, ni surbordigxis. Cxe la urba pordego ni informigxis pri la nomo de la urbo kaj sciigxis, ke gxi estas Hinda urbo, kusxanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie ni refresxigis nin post nia aventurplena vojagxo. Mi ankaux sercxis tie sagxan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorcxarto. Li kondukis min en malmulteuzatan flankstraton gxis senpretenda domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke mi demandu pri Mulej. En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, ke mi sercxas la sagxan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la mortintoj, kaj kion ekarangxi por forigi ilin el la sxipo. Li respondis, ke la sxipanaro estas versxajne, pro iu krimo, sorcxetenita surmare; la sorcxo, diris li, kredeble malefektivigxos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur farigxi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kusxas. Al mi, li kredis, apartenas cxiarajte la sxipo, kune kun gxia tuta sxargxo, tial ke mi kvazaux gxin trovis; tamen mi nepre prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi ricxe rekompencos lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorcxisto Mulej ne cxesis lauxdi nian felicxan ideon cxirkauxvolvi la velojn per sentencoj de l' Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo. Estis ankoraux iom frue en la tago, kiam ni alvenis la sxipon. Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kusxis jam post unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kusxigis ilin teren. Ni dauxrigis desegi la mortintojn, kaj jam antauxvespere cxiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu sursxipe krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi gxin ecx je unu hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la maston por transportigi lin teren. Tamen de cxi tiu embaraso liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte cxi tion, la sorcxisto elparolis super gxi misterplenajn vortojn kaj supersxutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama momento tiu cxi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el la sklavoj. "Kiu kondukis min cxi tien?" parolis li, lauxsxajne reakirinte kelkagrade la fortojn. Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimigxis. "Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el longedauxraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo sxipveturadas tra cxi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita cxiunokte reeniri en gxin. Sed nun fine mia kapo ektusxis la teron, kaj mi povas iri, repacigxinte, al miaj prauloj." Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin cxi tiu terura stato, kaj li parolis: "Antaux kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj logxis en Algxero. Sed avareco pusxis min ekipi sxipon kaj min doni al la marrabado. Foje, dauxriginte jam de kelka tempo cxi tiun fikomercon, mi ensxipigis en Zante'o dervisxon, kiu deziris vojagxi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malgxentilegaj homoj kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontrauxe, mi insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riprocxis min pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega pro tio, kion al mi diris dervisxo kaj kion mi ecx al sultano ne permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj mian sxipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, gxis ni kusxigos teren nian kapon. La dervisxo mortis, kaj ni jxetis lin en la maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto plenumigxis liaj vortoj. Kelkaj el miaj sxipanoj ribelis kontraux mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, gxis miaj partianoj submetigxis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed ankaux la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaux mia sxipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaux estingigxis la lumo de la okuloj: mi cxesis spiri kaj kredis, ke mi mortas. Sed tio estis nur rigidigxo, kiu tenis min enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni jxetis maren la dervisxon, mi kaj cxiuj miaj kunuloj revekigxis. Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aux paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; cxar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza gxojo ni cxiam veturis plenvele tra la ventego, cxar ni esperis disfrakasigxi fine kontraux iu krutajxo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la maro kusxigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj povas vin rekompenci, prenu mian sxipon, kiel signon de mia dankemo." Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la sama momento li ankaux, kiel antauxe liaj kunuloj, disfalis en polvon. Cxi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian sxipon. Grandprofite intersxangxinte kontraux aliaj la komercajxojn, kiujn mi havis sursxipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko Mulej ricxajn donacojn, kaj forsxipigxis al mia patrujo. Tamen mi faris grandan cxirkauxveturadon, surbordigxante en multaj insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercajxojn. La Profeto benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron duoble pli ricxa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj samurbanoj miregis pro miaj ricxajxoj kaj mia felicxo: neeble estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l' fama vojagxanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la junaj Balsoranoj, apenaux atinginte sian dekokan jaron, devis forvojagxi en la mondon, por fari, simile al mi, sian felicxon. Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Cxiukvinjare mi vojagxis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu ilin en sian paradizon. En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antauxen. Post kiam la vojagxantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el ni la plej juna, kaj cxiam gajhumora; sendube vi do scias por ni iun bonan sxercrakonton. Nu, prezentu gxin por nia regalo, ke gxi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en cxiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi la unuan lokon al miaj pliagxaj kunvojagxantoj. Sed Zaleuxkos estas cxiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu al ni tion, kio malgxojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi lian cxagrenon, se cxagrenon li havas; cxar fraton ni helpas volonte, ecx se li estas alikredano." La tiel alvokata estis greka komercisto, mezagxa, bela, forta, sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne mahometano), liaj kunvojagxantoj tre amis lin; cxar lia tuta personeco vekis cxe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de cxi tiu perdo venas lia seriozeco. Zaleuxkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras min via konfido. Cxagrenon mi havas nenian, almenaux nenian, de kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, cxar Mulej sxajnas riprocxeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de mia naskigxo gxi mankas al mi, sed mi perdis gxin en la plej teruraj tagoj de mia vivo. Cxu pro tio mi estas kulpa: cxu ne estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol pravigas mia nuna situacio: volu mem jugxi, auxdinte la historion pri la dehakita mano." La Historio pri la Dehakita Mano. Mi naskigxis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] cxe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn sxtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, cxar mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, laux konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, cxar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj cxarlatanoj, povas en Konstantinopolo ricxigxi. En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojagxi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciajxojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankaux jam faris vojagxojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojagxi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de gxojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenaux mi povis atendi gxis la momento de la ensxipigxo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretigxis por la vojagxo. En la antauxtago, mia patro kondukis min en sian dormocxambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kusxantajn sur la tablo. Sed pli ol cxio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, cxar neniam ankoraux mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro cxirkauxprenis min kaj diris: "Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojagxo. Cxi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis gxin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netusxebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urgxega bezono." Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj jxetigxis al liaj okuloj, eble pro ia antauxsento, cxar de post tiu tago mi neniam revidis lin plu. La vojagxo plenumigxis sen ia malfelicxo. Baldaux ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Cxi tie mia franka amiko luis por mi cxambron, kaj konsilis al mi, elspezi sagxe mian monon, kiu sumigxis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj cxion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie felicxa, cxar tute ne placxis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis cxe ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen cxi tiuj estis ja noblaj junuloj. Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi auxdis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentigxis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis gxin. Sciigxinte, ke tre baldaux iros senditaro el Franklando al La Porto, mi dungigxis kiel hxirurgo en la sekvantaron de l' ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaux du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la sxlosilon; kaj nun, sola kaj de cxiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis cxion en sama stato, kiel mia patro gxin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj cxi tiu sin klinis kaj diris: "Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron." Cxi tion mi tute ne povis, kaj ankoraux nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontraux la pastro; kaj vere mi devis min jugxi felicxa pro tio, ke li ne konsideris ankaux la domon kaj la komercajxojn de mia patro kiel testamentajxon. Tio estis la unua malfelicxo, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastigxis, cxar mi hontis ludi rolon cxarlatanan, kaj mankis al mi en cxiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al ricxuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfelicxa Zaleuxkos. Ankaux la komercajxojn de mia patro mi ne povis vendi, cxar jam tuj post lia morto disforigxis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malgxoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojagxadas la landon kaj elmontras siajn vendotajxojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte acxetas de ili, cxar ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu gxin garde, kaj per la cetero mi acxetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, sxalojn, silkajn sxtofojn, kuracajn sxmirajxojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur sxipo, mi ekvojagxis duafoje Franklandon. Apenaux mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, denove sxajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojagxo estis mallongedauxra kaj felicxa. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj cxie mi trovis tre acxetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da vendotajxoj, kaj de tago al tago mi farigxis pli ricxa. Fine, opiniante, ke mi jam suficxe sxparis, por povi riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercajxojn kaj foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektusxi alian aferon, kiu donis al mi sxatindan profiton: mi helpis min ankaux per mia kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afisxoj, ke jen prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da malfelicxuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en cxi tiu urbo, ne sole cxar gxi tre placxis al mi, sed ankaux pro tio, ke mi volis mallacigxi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa krocxe), kaj ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn cxambrojn kun altano.[5] Senprokraste mi cxirkauxportigis miajn afisxojn, kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaux mi malfermis mian magazenon, alvenis arege la acxetontoj; kaj kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol aliaj, cxar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj. Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu vesperon, antaux ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraux unu fojon, lauxkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laux mia memoro, ne estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en gxi ordonon, ke mi trovigxu akurate je la dekdua horo tiunokte sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vekkio). Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; sed cxar mi ne konis en Firenzo ecx unu homan estajxon, mi fine diris al mi, ke eble oni volas konduki min kasxe al iu malsanulo: jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; sed mi alligis antauxzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia patro. Mallonge antaux noktomezo mi eliris, kaj baldaux alvenis al _Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj decidis atendi, gxis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis la dekdua horo cxe la pregxejoj de la urbo. Mi elrektigxis, kaj jen antaux mi staris altkreska viro, tute envolvita en rugxan mantelon, kies unu brustrandon li tenis antauxvizagxe. Komence mi iom ektimis, cxar tiel subite li ekstaris malantaux mi tie. Sed tuj mi retrankviligxis kaj diris: "Se estas vi, kiu venigis min cxi tien, diru, per kio mi devas vin servi?" La rugxmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!" Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do restis staranta kaj diris: "Tiel ne estu, sinjoro! Volu antauxe sciigi min, kien. Mi petas vin ankaux montri al mi iom vian vizagxon, por ke mi vidu, cxu vi bone intencas al mi." Sed la rugxulo sxajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne volas, Zaleuxkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante. Cxe tio, ekregis min la kolero. "Cxu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin ridinduligi de cxiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile en malvarma nokto?" Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante ankoraux pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderigxis mia kolero; almenaux mi havis la mantelon, kaj cxi tiu devis ja doni la sxlosilon de l' stranga aventuro. Mi jxetis gxin cxirkaux la sxultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaux mi faris cent pasxojn, preteriris min tusxproksime alia persono, kiu flustris franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiucxinokte nenio farebla!" Sed antaux ol mi povis rigardi cxirkauxen, jam la persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaux ombron, sxtelirantan lauxlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon gxi lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la mantelon, kvazaux mi trovis gxin ie; sed se mi tion farus, la nekonato povus reprenigi gxin triapersone, kaj mi havus nenian klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente la mantelon. Gxi estis el peza genova veluro purpura, borderita per astrakana felo kaj ricxe brodita per oro. La belega aspekto de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi. Mi portis gxin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotajxon; sed mi postulis por gxi prezon tiel altan, ke mi estis certa trovi neniun, kiu konsentos acxeti. Mia celo estis, fikse rigardi en la okulojn cxiun, kiu demandos pri la prezo de la pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; cxar, post kiam li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis lian figuron. Aperis multe da acxetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris cxies rigardojn; sed neniu similis ecx iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankaux rimarkis, ke cxiu, kiun mi demandis, cxu vere ne trovigxas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laborajxon tiel valoregan kaj delikatan. Fine, cxirkaux vesperigxo, venis junulo, kiu ofte estis cxe mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Jxetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: "Per Dio, Zaleuxkos, mi nepre devas havi vian mantelon, ecx se mi pro tio ruinigxos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur gxin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsagxulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensajxon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed cxe la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo krocxitan al gxi paperfolieton, kiun li jxetis al mi, dirante: "Jen, Zaleuxkos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaux nokte je la konata horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi staris kvazaux fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian felicxon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe dauxris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la acxetinto de la mantelo kaj diris al li: "Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas gxin vendi." Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur sxerce; sed, konvinkigxinte, ke mi estas tute serioza, li kolerigxis pro mia postulo kaj nomis min malsagxulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi desxiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaux la tribunalon. La jugxisto, kiun multe mirigis la plendo, aljugxis la mantelon al mia kontrauxulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, ecx cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, ke cxiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol ili, ke mi faris profitan negocon. Senpacience mi atendis la nokton. Cxirkaux la sama horo kiel hieraux mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_. Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj alproksimigxis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraux. "Cxu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," respondis mi, "sed gxi kostis al mi cent zekinojn kontante." "Mi scias," rediris li; "rigardu cxi tien: jen vi havas kvar cent." Li proksimigxis kun mi al la largxa balustrado de l' ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro gxojis je tiu vidajxo, neniel antauxsentante, ke tio estos gxia lasta felicxo. Mi enposxigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli bone la malavaran nekonaton; sed antaux la vizagxo li havis maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. "Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi nun postulas de mi? Sed antauxe mi devas kondicxi, ke gxi ne estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; "mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed por mortinto!" Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?" "Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni logxis cxi tie cxe amiko de nia familio. Hieraux mia fratino subite mortis de malsano, kaj la parencoj volas enterigi sxin morgaux. Sed, laux malnova kutimo de nia familio, cxiuj samfamilianoj devas kusxi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. Nu, al miaj parencoj mi ne domagxas sxian korpon, sed al mia patro mi devas alporti almenaux la kapon de lia filino, por ke li vidu sxin ankoraux unu fojon." Cxi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, sxajnis al mi, verdire, suficxagrade terura; tamen, mi ne kuragxis ion kontrauxdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la demando, kial cxio cxi tio devas farigxi nokte kaj tiel sekrete. Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian intencon kruela, malhelpus gxin, se li provus plenumi gxin tage; sed se la kapo estos definitive detrancxita, ili jam ne povos multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la kapon, sed natura sento malebligas, ke li detrancxu gxin propramane. Dume ni alvenis antaux grandan belegan domon. Mia akompananto gxin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni preterpasis la cxefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, supreniris mallargxan tordsxtuparon. Gxi kondukis en nesuficxe lumigitan koridoron, el kiu ni venis en cxambron, kiun heligis lampeto fiksita sur la plafono. En cxi tiu cxambro estis lito, en kiu kusxis kadavro. La nekonato deturnis sian vizagxon, kvazaux li volus kasxi siajn larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la cxambron. Mi elpakis miajn trancxilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi cxiam havis cxe mi, kaj proksimigxis al la lito. Je la tuta kadavro, estis videbla nur la kapo, sed cxi tiu estis tiel bela, ke, vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizagxo estis pala; la okuloj, fermitaj. Komence mi entrancxis la hauxton, same kiel faras hxirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian plej akran trancxilon, kaj tratrancxis, per unu bato, la gorgxon. Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj refermis ilin, kaj, ekgxemante profunde, sxajnis nur en tiu momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango elsxprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la malfelicxulinon neniu alia krom mi. Ke sxi jam ne plu vivis, estis tute ne dubeble, cxar, post tia vundo, nenio povus sxin savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu terurajxo. Cxu la rugxmantelulo trompis min? aux cxu eble la fratino estis antauxe nur sxajnmortinta? Cxi tio sxajnis al mi la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke malpli rapida trancxo estus revekinta sxin, ne mortigante; sekve mi pretigxis por findetrancxi la kapon. Sed ankoraux unu fojon ekgxemis la mortanta, strecxetendis sin per dolorega ekmovo, kaj mortis. Cxe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaux freneza de timo, mi elkuregis el la cxambro. Sur la koridoro regis plena mallumo, cxar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne estis videbla ecx ia postsigno; kaj mi devis palpiri lauxlonge de la muro, por atingi la tordsxtuparon. Fine mi trovis gxin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaux malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, cxar en tiu domo farigxis al mi neelporteble terure. Antauxenpelata de timo, mi kuregis en mian logxejon kaj enprofundigxis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan farajxon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagigxo mi iom retrankviligxis. Estis, laux mia opinio, tre neversxajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antaux tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, dauxrigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antauxe ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia cxapo kaj mia zono, ja ankaux miaj trancxiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, cxu mi forgese lasis ilin en la cxambro de l' mortigita, aux perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla sxajnis al mi, bedauxrinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton! Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaux poste venis al mi mia najbaro, kiel li cxiumatene kutimis fari, cxar li estis homo tre babilema. "Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?" Mi sxajnigis scii nenion. "Kiel! cxu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraux mi vidis sxin, ankoraux tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun sxia fiancxo; cxar hodiaux ili volis edzigxi." Cxiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaux pikego en la koron. Kaj ofte ripetigxis mia turmentego, cxar cxiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem. Cxirkaux tagmezo venis en mian magazenon jugxeja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleuxkos," parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "cxu tiuj cxi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, cxu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontrauxatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan konstruajxon, kiun mi baldaux rekonis kiel malliberejon. Tie li asignis al mi cxambron, kie mi restu gxis nova ordono. Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri gxi en tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaux mi devis konfesi al mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, oni elkondukis min el mia cxambro, kelkajn sxtuparojn malsupren, en grandan salonon. Tie, cxirkaux longa nigrekovrita tablo, sidis dek du viroj, plejparte grandagxuloj. Cxe la flankoj de l' salono etendigxis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase la rigardantoj. Kiam mi starigxis antaux la nigra tablo, levigxis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne povas jugxi la nunan aferon: tiun cxi fojon li do cedas sian lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano estis grandagxulo almenaux nauxdekjara. Li tenis sin antauxenklinigxe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraux liaj okuloj, kaj lia vocxo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, cxu mi volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore auxskulti min, kaj rakontis sentime kaj klarvocxe, kion mi faris kaj kion mi sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen paligxis, jen rugxigxis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi kolerege: "Kiel, abomenulo! cxu al senkulpulo vi volas imputi krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano faris al li riprocxon pro lia interrompo, cxar sian rajton li libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis pro avareco, cxar, laux lia propra diro, oni ja nenion forrabis al lia mortigita filino. Li ecx diris al la gubernatoro, ke li devas fari raporton pri la gxistiama vivo de sia filino, cxar nur tiamaniere oni povas decidi, cxu mi diris la veron, aux ne. Tiel parolinte, li fermis por tiu tago la jugxan kunsidon, por elcxerpi konsilon, diris li, el la paperajxoj de l' mortinta, kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en mian malliberejon, kie mi pasigis malgxojan tagon, turmentata de la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la rugxmantelulo. Plena de espero, mi revenis, la morgauxan tagon, en la jugxejon. Sur la tablo vidigxis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, cxu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkigxis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaux biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni sxajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, cxar la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la cxeflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraux la mortintino kaj avertojn, ke sxi ne plenumu la projektitan edzinigxon. Sxajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; cxar en tiu tago oni traktis min ankoraux pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperajxoj, kiuj sendube trovigxas en mia cxambro; sed oni diris al mi, ke oni jam sercxis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaux la fino de tiu jugxtago, mi perdis cxiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni lauxtlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri lauxintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de cxiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta agxo, sub la ekzekutista hakilo! En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermigxis la pordo de mia karcero kaj enpasxis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. "Cxu en cxi tia situacio mi retrovas vin, Zaleuxkos?" diris li fine. Cxe la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia vocxo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie logxas, altrespektata, lia patro; li jam sciigxis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraux unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis gxis tia grado kulpigxi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li sxajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi cxion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi jxuris al li, per plej forta jxuro, ke mi diris la veron kaj ke premas min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi ne rimarkis la neversxajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Cxu vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi neniam sxin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke cxirkauxvolvas la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laux kiu mi jam de longe konas Biankan kaj mortigis sxin por min vengxi pro sxia edzinigxo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke cxio cxi tio tre bone diraplikigxas al la rugxmantelulo, sed ke mi neniel povas pruvi lian kunkulpecon. Valetio cxirkauxprenis min, plorante, kaj promesis fari cxion eblan por almenaux savi mian vivon. Mi havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas prudenta kaj legxoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortusxita, mi dankis mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne montrigxi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj pri firenza historio similan aferon, mia puno konformigxu al tie eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. Jen, lauxtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por cxiam. Tia nun estas, diris li, ankaux mia puno, kaj mi devas min pretigi por la dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian manon sur la blokon, kaj jxetkovris min, elsxprucegante, mia propra sango. Valetio akceptis min en sian domon, gxis mi resanigxis; poste li noblanime provizis min per vojagxa mono; cxar cxio, kion mi laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la jugxistaro. El Firenzo mi vojagxis Sicilion, kaj de tie per la unua sxipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antauxe alkonfidis al mia amiko; mi ankaux petis, ke li permesu al mi logxi cxe li; sed kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne volas eklogxi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo jam acxetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo ankaux diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaux. Mi tuj iris tien kun mia amiko. Gxoje akceptis min cxiuj miaj konatoj. Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie la acxetinto de la domo. Mi legis: "Zaleuxkos! du manoj estas nun pretaj senripoze labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la domo, kiun vi vidas cxi tie, kune kun gxia tuta enhavo; kaj cxiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuligxos inter la plej ricxaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, kiu estas pli malfelicxa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu estas la auxtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, responde al mia demando, ke gxi estis homo, kiun li prenis por Franko: li surhavis rugxan mantelon. Nun mi sciis suficxe, por konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraux cxio, ne estas tute senigita je cxiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis cxion plej bone arangxita, -- interalie, magazenon kun komercajxoj pli belaj ol mi iam havis antauxe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi dauxrigas miajn vojagxojn; sed tiun landon, kie mi farigxis tiel malfelicxa, mi neniam revidis plu. Cxiujare mi ricevis, de post tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi gxojas scii, ke tiu malfelicxulo estas nobla homo, tamen li ne povas foracxeti la cxagrenon de mia animo, cxar cxiam vivos en mi la terura bildo de la mortigita Bianka. Zaleuxkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La aliaj auxskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol cxiuj kortusxita sxajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la rakontado, li profunde ekgxemis; kaj al Mulej sxajnis, kvazaux liaj okuloj plenigxis unufoje de larmoj. Ankoraux longatempe ili priparoladis la historion. La fremdulo demandis: "Cxu vi do ne malamas la nekonaton, kiu tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al dangxero ecx vian vivon?" "Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia koro akuzadis lin antaux Dio, ke li alportis al mi tiun cxi malfelicxon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la kredo de miaj prapatroj, kaj tiu cxi ordonas al mi ami miajn malamikojn; cetere, li sendube estas ecx pli malfelicxa ol mi." "Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li premis al la greko la manon. Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne sin donu al ripozo, cxar cxi tie estas la loko, kie oni plej ofte surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la malproksimo aron da rajdantoj. Tre konsternis la komercistojn cxi tiu sciigo; sed la fremdulo miris pri ilia maltrankvileco, cxar li opiniis, ke ili estas suficxe bone armitaj, por ne timi aracxon da rabemaj araboj. "Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se gxi estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kusxigxi por ripozi; sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro tio estas necese, ke ni tenu nin prete." La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Ahxmet, la maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo cxiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estajxo, cxar jam ofte li venke batalis sola kontraux kvin ecx ses atakantoj; aliaj opinias lin iu kuragxa franko, kiun malfelicxo forpelis en cxi tiun regionon; sed el cxiuj pridiroj nur la jena estas nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj sxtelisto." "Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento kuragxas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte tion pagas, povas sendangxere dauxrigi sian vojon, cxar Orbasano estas la sinjoro de la dezerto." Tiel interparoladis la vojagxantoj en la tendo. La gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis cxirkaux la tendaro, komencis maltrankviligxi. Granda amaso da rajdantoj vidigxis en interspaco de duonhora vojo: ili sxajnis alrajdi rekte al la tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj sciigis, ke versxajne oni baldaux atakos la karavanon. La komercistoj interkonsiligxis, kion ili devas fari: cxu iri renkonte al la malamikoj, aux atendi la atakon. Ahxmet kaj la du pli maljunaj komercistoj volis tion cxi lastan; sed la flamigxema Mulej kaj Zaleuxkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la fremdulon. Tiu cxi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan tuketon kun rugxaj steloj, alligis gxin al lanco kaj ordonis al sklavo starigi gxin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin cxiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Sxajnis tamen, ke tiuj cxi jam ekvidis la signon sur la tendo, cxar ili subite deklinigxis de sia antauxa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda cxirkauxiro. Mirigite la vojagxantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu cxi staris antaux la tendo, tute indiferenta, kvazaux nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenajxo. Fine Mulej interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovagxajn rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli alta ol gxia vera valoro," respondis Selim Baruhx. "Per cxi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsavigxis el mallibereco. Kion gxi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojagxas kun cxi tiu signo, trovigxas sub potenca protekto." La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al gxi longan kontrauxstaradon. Pli trankvilanime oni nun kusxigxis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenajxo, ili ekforiris pluen. La morgauxan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojagxantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris al vi hieraux, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiaux gxin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej agxa; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondicxe ke gxis lia morto mi restu cxe li. Sed cxar li atingis grandan agxon, mi revenis ne pli frue ol antaux du jaroj en mian hejmon, ne sciigxinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah gxin favorkore bonigis." La Savo de Fatme. Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaux la saman agxon. La unua estis maksimume du jarojn pli agxa. El la tuta koro ili amis unu la alian, kaj en cxio ili kunlaboradis por malplipezigi al nia malsanema patro la sxargxon de lia granda maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia frato arangxis feston. Li invitigis al si cxiujn sxiajn kunludantinojn, prezentigis al ili en la gxardeno de l' patro elektitajn mangxajxojn, kaj, cxe la vesperigxo, invitis ilin fari plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste ornamis. Fatme kaj sxiaj amikinoj gxoje konsentis; cxar la vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni gxin rigardis vespere de sur la maro, prezentis belegan vidajxon. Al la knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian fraton veturi cxiam pli kaj pli antauxen en direkto al la plena maro. Sed Mustafa konsentis iom kontrauxvole, cxar jam antaux kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo elstaras en la maron promontoro. Gxis tie la knabinoj volis veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Cxirkauxremante la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon plenan de viroj armitaj. Antauxvidante ion ne bonan, mia frato ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. Kaj efektive lia timo sxajnis realigxi: la alia barko sekvis rapide tiun de mia frato, atingis gxin, cxar gxi havis pli multe da remistoj, kaj sin tenis cxiam inter nia barko kaj la marbordo. La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin dangxero, salte levigxis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, cxar ili elmetas la barkon al la dangxero esti renversita per tia tien -- kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimigxis la alia boato, ili cxiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu cxi renversigxis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn de la fremda boato; kaj cxar oni jam de kelka tempo estis maltrankvila pro korsaroj, tiu cxi boato vekis suspekton; tial debordigxis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis nur gxustatempe por ensxipigi la dronantojn. En la konfuzo, la malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis la dronantojn, oni ne sciis certe, cxu cxiuj estas savitaj. Oni reciproke proksimigxis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino kaj unu el sxiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika sxipo, kiu ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li ekkunsavis la knabinojn; li ankaux diris, ke li rimarkis, kiel oni entrenis du el ili en la barkon. Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaux Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri sxia malfelicxo, sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis sxian malfelicxon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankoraux ne kuragxis konfesi al nia patro, cxar sxiaj gepatroj estis malricxaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia cxagrenego iom malpliigxis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsagxeco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la gxojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaux mia vizagxo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberigxos de la malbeno de l' patro." Tion mia malfelicxa frato tute ne atendis. Jam antauxe li firme decidis elsercxi sian fratinon kaj sxian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu cxi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu cxi nova malfelicxo, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuragxon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia sxipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro. Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojagxo, la kolero de la patro sxajnis iom kvietigxinta, cxar li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojagxo. La gepatrojn de Zorajde -- tiel nomigxis lia forrabita fiancxino -- Mustafa, plorante, adiauxis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojagxon surtere, cxar de nia urbeto al Balsoro nenia sxipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre strecxitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Cxar li havis bonan cxevalon kaj nenian pakajxon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian cxevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia cxevalo, kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante ecx unu vorton. Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Sxajnis, ke jam nun plenumigxis por la malfelicxulo la malbeno de lia patro; cxar kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, senigita je cxiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili deturnigxis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis cxirkauxborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin gxis dudek tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj belaj cxevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de citro kaj du belaj vocxoj de viroj. Al mia frato sxajnis, kvazaux homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus intenci kontraux li ion malbonan; tial li obeis sentime la ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, faris al li signon, ke li desaltu de cxevalo. Oni kondukis lin en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaux kokete ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj tapisxoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke ricxecon kaj komforton; sed cxi tie ili sxajnis nur kuragxacxa rabajxo. Sur unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizagxo estis malbela, lia hauxto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto de malica ruzo cxirkaux okuloj kaj busxo faris malameginda lian vidigxon. Kvankam cxi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da respekto, tamen Mustafa baldaux rimarkis, ke ne por li oni tiel ricxe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj kondukantoj sxajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras cxaseton," respondis cxi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel anstatauxanto, sian lokon." -- "Ne sagxe li agis, tion farante," rediris unu el la rabistoj, "cxar baldaux oni devos decidi, cxu tiu cxi hundo devas morti aux pagi; kaj tion scias la Forta pli bone ol vi." La malgrandulo, kiu havis, lauxsxajne, deziron sin vengxi per bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia kontrauxulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li komencis insulti; kaj vere, cxiun lian malgxentilajxon la aliaj plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la interinsultado. Subite malfermigxis la pordo de l' tendo, kaj enpasxis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian belegan sabron kaj lian ricxe ornamitan ponardon, neatentindaj kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta tenigxo, kvankam neniel timigaj, inspiris respekton. "Kiu gxi estas, kiu kuragxas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel la afero okazis. Cxe tio rugxigxis de kolero la vizagxo de tiu, kiun oni nomis "la Forta." "Cxu vi kredas, ke mi iam min lasus anstatauxigxi de vi, Hasano?" kriis li, per terura vocxo, al la malgrandulo. Tiu cxi kvazaux kuntirigxis pro timo, tiel ke li sxajnis ecx multe pli malgranda ol antauxe, kaj eksxteligxis al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo. Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan antaux sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La cxefo longe observis la kaptiton; poste li parolis: "Basxao de Suliejka! via propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaux Orbasano." Auxdinte tion, mia frato sin jxetis antaux li genue kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi sxajnas, ke vi eraras; mizera malfelicxulo mi ja estas, sed ne tiu basxao, kiun vi sercxas!" Mirigis cxi tiuj vortoj cxiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj sxajnmanovroj, cxar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, cxu sxi ne rekonas en mia frato la Basxaon de Suliejka, respondis: "Jes, ja! Kaj mi jxuras per la tombo de l' Profeto, gxi estas la basxao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan ponardon; sed al la vosto de mia cxevalo mi alligos vin morgaux, kiam la suno levigxos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, gxis gxi subiros malantaux la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis mia malfelicxa frato la kuragxon. "Tio estas la malbeno de mia kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen gxi alpelas min al malhonora morto; kaj ankaux vi estas perdita, dolcxa fratino, kaj vi, Zorajde!" -- "Via ludacxo nenion utilas al vi," diris unu el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaux la dorso; "eliru tuj el la tendo, cxar la Forta ekmordas la lipojn kaj rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraux unu nokton, venu!" Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, antauxenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. "Jen tiu basxao, kiun ni nun venigas al vi laux via ordono," diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaux la kusenon de la Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli nigra, kaj pli bruna lia vizagxo. Sxajnis, ke la apero de la dua kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la gxusta?" li demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi aludas la Basxaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis la basxaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam cxi tio estis farita, li alproksimigxis al mia frato, distrancxis ponarde liajn ligilojn kaj faris signon, ke li sidigxu apud li sur la kuseno. "Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis vin por tiu monstro, sed alskribu gxin al stranga dispono de l' cxielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo mem, kiu estas dedicxita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li dauxrigi tuj lian vojagxon, cxar cxiu prokrasto povas esti por li pereiga. La Forta informigis sin pri liaj urgxaj aferoj; kaj post kiam Mustafa cxion rakontis al li, li konsilis al li pasigi cxi tiun nokton en lia tendo; li kaj lia cxevalo sendube bezonas ripozon; sed la morgauxan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, estis bonege regalita, kaj dormis trankvile gxis la mateno en la tendo de l' rabisto. Kiam li revekigxis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed antaux la kurteno li ekauxdis kelkajn vocxojn kune parolantajn: ili sxajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la malgranda nigrebruna vireto. Li subauxskultis iome, kaj auxdis, je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la alia, ke li mortigu la fremdulon, cxar, se li estos liberigita, li povos ilin cxiujn perfidi. Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraux li, cxar li estis la kauxzo de tio, ke oni traktis lin hieraux tiel malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta sxajnis pripensi. "Ne," parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto estas sankta; krom tio, sxajnas al mi, ke li ne havas tian mienon, kvazaux li volus nin perfidi." Dirinte tion, li forsxovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. "Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan trinkon; poste vi pretigxu por la foriro." Li prezentis al mia frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili bridis la cxevalojn, kaj kun koro multe pli kuragxa ol cxe sia alveno Mustafa surcxevaligxis. Ili baldaux preterrajdis la tendaron, kaj nun ili deturnigxis en largxan vojon, kondukantan en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu basxao, kiun ili kaptis dum la cxasado, promesis toleri, ke ili restu sendangxere en lia regiono; sed antaux kelkaj semajnoj li kaptis unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub spionado, kaj hodiaux li devas morti. Mustafa ne kuragxis ion kontrauxdiri, cxar li estas felicxa, ke li mem savigxis kun sendifekta hauxto. Cxe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian cxevalon, priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por adiauxi, kaj parolis: "Mustafa, vi farigxis, en stranga maniero, gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre prisilentu, kion vi vidis kaj auxdis. Kvankam senkulpa, vi elsuferis la antauxtimon de l' morto, kaj mi sxuldas al vi kompenson. Prenu, kiel memorajxon, cxi tiun ponardon; kaj kiam ajn vi bezonos helpon, gxin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin defendi. Eble ankaux cxi tiu saketo utilos al vi por via vojagxo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraux unu fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia cxevalo, por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia gastiginto, cxar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis Allah'on pro sia savigxo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la noblan rabiston, li ekdauxrigis gajakore sian vojon al Balsoro. Leza silentigxis kaj demande rigardis Ahxmet'on, la maljunan komerciston. "Ne, se estas tiel," diris cxi tiu, "volonte mi plibonigas mian jugxon pri Orbasano; cxar vere, bele li agis kontraux via frato." "Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas, ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, cxar, se mi ne eraras, ni cxiuj deziregas auxdi plue, kio okazis al via frato, kaj cxu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan Zorajde'on." "Se tio vin ne enuigas, mi volonte dauxrigos la rakonton," respondis Leza, "cxar, efektive, la historio de mia frato estas aventuroplena kaj miriga." Cxe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj demandis, kiam komencigxos la sklavovendado, kiu cxiujare farigxas cxi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedauxron pro lia malfruigxo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, cxar, en la plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de cxiuj acxetantoj. Tiuj cxi lastaj, oni diris, interbatigxis kaj interdissxirigxis en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis gxin pagi. Mia frato informigxis pli detale pri la sklavinoj kaj jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfelicxulinoj, kiujn li nun sercxas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin acxetis, logxas je kvardek horoj de Balsoro kaj nomigxas Tiuli-Kos, eminenta, ricxa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis Kapudan-basxao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksigxinta, por elripozi kun siaj amasigitaj ricxajxoj. Komence Mustafa volis tuj residigxi sur sian cxevalon, por rapidatingi Tiulin, kiu apenaux povis esti antauxigxinta ecx je unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas sukcesi kontraux tiu potenca vojagxanto, nek rekapti de li lian akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaux li trovis gxin. Lia maldistingigxo je la Basxao de Suliejka, -- konfuzo, kiu siatempe minacis farigxi por li tiel dangxera, -- venigis al li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfelicxajn knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj cxevaloj, -- por tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Gxi kusxis sur bela ebenajxo. De cxiuj flankoj cxirkauxfermis gxin altaj muroj, kiujn la konstruajxoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj sxmiris sian vizagxon per la suko de iu kreskajxo, kiu donis al gxi gxuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizagxo de l' Basxao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l' Basxao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaux revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la cxevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. Tie ili helpis lin decxevaligxi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur largxa marmora sxtuparo supren al Tiuli. Tiu cxi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antaux li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la mangxo Mustafa iom post iom igis la paroladon ektusxi la novajn sklavojn, kaj Tiuli lauxdis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas cxiam tiel malgxojaj; tamen li kredis, ke tio baldaux forpasos. Tre gxojigite pro cxi tiu akcepto mia frato kusxigxis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidigxis en la lito, sed kredis, ke li ankoraux songxas, cxar antaux li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian busxacxon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj sxirpincxis la nazon, por sin konvinki, cxu li vere maldormas; sed la aperajxo restis kiel antauxe. "Kion vi volas apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciigxinte el sia mirego. "Nu, ne tiel ekscitigxu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone divenis, kial vi venis cxi tien. Vian estimindan vizagxon mi ankaux ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Basxaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas cxi tie, por fari al vi demandon." "Antaux cxio diru, kiel vi cxi tien venis," rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. -- "Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Cxar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kauxzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaux forkuri. Se vi sxin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Basxao." Mustafa frenezigxis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do eljxetigxis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antauxvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke gxi estingigxis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por helpo. Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran savigxon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, cxu li ne povas tie trasalti. Gxis la tero estis priatentinda profundo kaj kontrauxflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum li staris meditante cxe la fenestro, subite li ekauxdis multajn vocxojn, proksimigxantajn al lia cxambro. Ili jam atingis la pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj relevigxis kaj kuris al la muro, kiu cxirkauxis la korton, gxin suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaux sin trovis sur libera kamparo. Li dauxrigis kuri, gxis li alvenis malgrandan arbaron, kie li jxetis sin teren, ellacigita. Tie li pripensis, kion li devas fari. Siajn cxevalojn kaj servistojn li devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li portis en sia zono. Baldaux montris al li lia elpensema kapo alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, gxis li alvenis vilagxon, kie por malalta prezo li acxetis cxevalon, kiu baldaux lin portis en urbon. Tie li informigxis pri kuracisto, kaj oni rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun cxi, pere de kelke da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu kauxzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. Akirinte tiun rimedon, li acxetis longan artefaritan barbon, nigran talaron kaj cxiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke li povis bone prezenti vojagxantan kuraciston, sursxargxis siajn posedajxojn sur azenon kaj ekvojagxis returne en la kastelon de Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiucxifoje oni lin ne rekonos, cxar la barbo lin aliformigis gxis tia grado, ke li ja apenaux rekonis sin mem. Alveninte cxe Tiuli, li anoncigis sin kiel la kuraciston Sxakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna malsagxulo, ke tiu cxi tuj invitis lin mangxi. Sxakamankabudibaba aperis antaux Tiuli; kaj apenaux ili interparoladis unu plenan horon, la maljunulo decidis submeti cxiujn siajn sklavinojn al la kuracado de l' sagxa medicinisto. Tiu cxi apenaux povis kasxi sian gxojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. Ili venis en cxambron bele ornamitan, sed en gxi trovigxis neniu. "Kara doktoro Sxambaba, aux kiel ajn vi estas nomata," parolis Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo eletendos sian brakon cxiu mia sklavino, kaj tiam vi povos ekzameni, cxu la pulso estas malsana aux ne." Mustafa vane petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel cxiu el ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan paperajxon kaj per lauxta vocxo eknomis unuope siajn sklavinojn. Cxe cxiu alvoko eletendigxis tra la muro unu mano, kaj la kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis vocxe legitaj ses nomoj, kaj cxiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eligxis tra la muro. Tremante de gxojo, Mustafa ekkaptis gxin kaj, kun serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre maltrankviligxis kaj ordonis al sia sagxa Sxakamankabudibaba, rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la cxambro kaj skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio necese estas, ke vi decidigxu preni medikamenton, kiu faros vin dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke cxi tiu trinkajxo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi akceptas mian proponon." Baldaux li revenis en la cxambron, kie Tiuli atendis lin. Li kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraux unufoje la pulson de l' malsana Fatme kaj sxovis samtempe la papereton sub sxian braceleton; la trinketon li transdonis al sxi tra la aperturo en la muro. Tiuli sxajnis tre maltrankvila pro Fatme kaj prokrastis gxis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la cxambron, li parolis per malgxoja tono: "Sxadibaba, diru malkasxe, kion vi pensas pri la malsano de Fatme?" Sxakamankabudibaba respondis kun profunda ekgxemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Sxi havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos sxia finigxo." Cxe tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita medicinista hundo? Cxu sxi, pro kiu mi elpagis du mil ormonerojn, devos mortacxi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne sukcesos sxin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis. "Uzu vian tutan arton, Sxakamdababelda, aux kiel ajn vi vin skribas; mi pagos al vi cxion, kion vi postulos," kriis Tiuli-Kos, preskaux plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro. "Mi donos al sxi sukajxeton, kiu liberigos sxin de cxia premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al sxi sukajxeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero, Mustafa foriris sercxi sian dormigilon; kaj doninte gxin al la nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraux sercxi apud la lago iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la pordego. Apud la lago, kiu kusxis ne malproksime de la kastelo, li demetis siajn falsajn vestojn kaj jxetis en la akvon, ke ili gaje nagxis cxirkauxe; sin mem li kasxis en la arbetajxaro, atendis tie la nokton, kaj poste ensxteligxis en la tombejon apud la kastelo de Tiuli. Mustafa forestis eble apenaux unu horon el la kastelo, kiam oni alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortigxas. Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston, sed baldaux revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la malfelicxa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi lian nigran talaron nagxantan en la lago; tie kaj cxi tie elrigardetas ankaux el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon, elsxiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantauxen, kontraux la muron. Sed cxio cxi tio utilis nenion, cxar Fatme baldaux ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj. Sciigxinte pri sxia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru cxerkon, cxar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la kadavron li lasis forigi en la mauxzojeon. La portistoj alportis tien la cxerkon, rapide metis gxin teren kaj forkuris, cxar ili ekauxdis el inter la aliaj cxerkoj ve-kriadon kaj gxemegojn. Mustafa, kiu kasxis sin malantaux la cxerkoj kaj de tie forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kasxejo kaj eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste, ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li levis la kovrilon de la cxerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis lin, kiam sin montris al li, cxe la lumo de la lampo, trajtoj tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia kusxis en la cxerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin post cxi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian koleron. Li malsxtopis sian boteleton kaj versxetis al sxi la medikamenton inter la lipojn. Sxi ekspiris, ekmalfermis la okulojn kaj sxajnis longe pripensi, kie sxi estas. Fine sxi rememoris, kio okazis; sin levis el la cxerko; kaj sin jxetis al la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora estajxo," sxi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura mallibereco!" Mustafa interrompis sxiajn dankesprimojn per la demando, kiel farigxis, ke sxi kaj ne Fatme, lia fratino, estas savita. Sxi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas mian savigxon, kiu gxis nun estis al mi neklarigebla," sxi respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkajxon." Mia frato petegis la savitan knabinon, ke sxi donu al li sciigojn pri lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaux sin trovas en la kastelo, sed jam ricevis, laux la kutimo de Tiuli, aliajn nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal. Vidante, ke mia frato tiagrade malgxojas pro cxi tiu malsukceso, Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuragxigi kaj promesis sciigi al li rimedon, por liberigi spite cxio ambaux knabinojn. Revigligita de cxi tiu penso, Mustafa elcxerpis novan esperon; li petis sxin nomi tiun rimedon, kaj sxi parolis: "Mi ja estas nur de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi pripensis savigxon, sed por mi sola gxi estis tro malfacila. Sur la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu eljxetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaux rimarkis. Mi memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton, kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo ekscii, cxu ankaux cxi tiu puto estas same konstruita, mi lauxdis unu tagon en cxeesto de Tiuli gxian belecon kaj demandis pri gxia arhxitekturisto. 'Mi mem konstruis gxin,' li respondis, 'kaj tio, kion vi vidas cxi tie, estas la malplej rimarkinda; cxar la akvo alvenas el rivereto je almenaux mil pasxoj de tie cxi kaj trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaux la alton de homo; kaj de cxio cxi tio mi mem faris la planon.' Auxdinte tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro, por povi ellevi unu el la sxtonegoj el la flanko de l' puto; tiam mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun la kondukilegon; vi povos penetri tra gxi nokte en la kastelon kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaux du virojn vi devos havi kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la serajlon." Tiel sxi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis liaj esperoj, denove rekuragxigxis kaj esperis, kun helpo de Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al sxi, ke li poste prizorgos sxian forvenon en sxian hejmon, se sxi lin helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn ankoraux jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi, kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la tombejon, por iri sercxi la rabiston. En la sama urbo, en kiu li sin sxangxis en kuraciston, li acxetis per sia lasta mono cxevalon kaj dungigis Fatme'on al malricxa virino, kiu logxis en la antauxurbo. Li mem rapidis al la montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis tien post tri tagoj. Baldaux li retrovis la tendaron kaj aperis neatendite antaux Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, cxe kio, de tempo al tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam li image prezentis al si la kuraciston Sxakamankabudibaba. Sed pri la perfido de la malgrandulo li tre kolerigxis, kaj jxuris, ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li antauxe refortigxos post la vojagxo. Mustafa tial denove restis dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenrugxo ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuragxajn virojn, provizitajn per bonaj cxevaloj kaj armiloj. Ili rajdis rapide antauxen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun sxi, ili rajdis pluen de tiu urbeto gxis la malgranda arbaro, de kie oni povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kusxantan. Tie ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam farigxis mallume, ili tuj alsxteligxis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaux ili cxi tiun trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun la cxevaloj kaj ekmallevigxis en la kondukilegon; sed antaux ol ili eniris, Fatme ankoraux unufoje cxion precize ripetis al ili, nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l' kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj; en la cxambro malantaux la sesa pordo, se oni kalkulas de la dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa, Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja enakvigxis gxis la zono; tamen ili energie trapusxis sin antauxen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj ensxovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la kunigitaj fortoj de la kvar homoj gxi ne povis longe kontrauxstari; ili baldaux enrompis truegon, suficxe grandan, por ke oni povu facile trasxovigxi. Orbasano eniris la unuan kaj posthelpis la aliajn. Kiam cxiuj sin trovis sur la korto, ili esploris la kontrauxan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu pordo gxi estas, cxar, kalkulante de la dekstra turo al la maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, cxu Fatme cxi tiun preterforgesis aux kunkalkulis. Sed ne longe pripensis Orbasano: "Cxiun pordon malfermos al mi mia bona glavo," li ekkriis; li proksimigxis al la sesa pordo, kaj la aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn sklavojn, kusxantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj retirigxontaj senbrue, cxar ili vidis, ke ili maltrafis la gxustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone konata vocxo, ekkriis por helpo. Gxi estis la malgrandulo el la tendaro de Orbasano. Sed antaux ol la nigruloj plene konsciis, kio okazas, jen jxetigxis Orbasano al la malgrandulo, dissxiris je du pecoj lian zonon, fermsxtopis al li la busxon kaj kunligis la manojn malantaux la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj, el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj ponardon kontraux la brusto, oni demandis ilin, kie estas Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda cxambro. Mustafa kuregis en la cxambron kaj trovis tie Fatme'on kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj kolektis siajn ornamajxojn kaj vestajxojn kaj sekvis Mustafan. Dume proponis la du rabistoj, ke oni cxion forrabu, kion oni povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por sxteli oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaux. Sed, kune kun alia rabisto, li antauxe kaptis la malgrandulon kaj elkondukis sur la korton; tie ili ligis cxirkaux lia kolo silkan sxnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin cxe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de la mizerulo, ili ankaux siavice malsupreniris en la akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaux knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu cxi instigis ilin forkuri kiel eble plej rapide, cxar estas tre kredeble, ke Tiuli-Kos ilin persekutigos en cxiujn direktojn. La sekvintan tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortusxitaj, disigxis de Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie ensxipigxi al sia hejmo. Post mallonga agrabla vojagxo alvenis hejmen la miaj. Preskaux mortigis mian maljunan patron la gxojo de la revido; en la tago sekvinta ilian alvenon li arangxis grandan feston, en kiu partoprenis la tuta urbo. Antaux granda kunvenintaro de parencoj kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvocxe ili lauxdis tiel lin kiel ankaux la noblan rabiston. Kaj kiam li finis la rakonton, levigxis mia patro kaj alkondukis al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena vocxo, "de via kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, cxi tiun knabinon, kiel batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al vi pri frata amo, prudento kaj fervoro." Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj gxoje la vojagxantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioricxajn arbojn, kies cxarma vidajxo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn okulojn. En bela valo kusxis karavanejo, kiun ili elektis kiel noktan restadejon; kaj kvankam gxi prezentis nur malmulte da komforto kaj refresxigo, tamen la tuta vojagxantaro estis pli gaja kaj interamikigxema ol antauxe, cxar la penso, ke ili nun elsavigxis el la dangxeroj kaj malagrablajxoj, kiujn okazigas vojagxo tra la dezerto, malfermis cxiujn korojn kaj inklinis cxies spiriton al sxercado kaj amuzigxado. Mulej, la juna gaja komercisto, dancis dancon ridigan, gxin akompanante per kantoj, kiuj ecx de la seriozema greko Zaleuxkos ellogis rideton. Sed, ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojagxantojn per ludo kaj danco, li volis ankaux rakonti al ili la historion, kiun li jam antauxe promesis; kaj, iom mallacigxinte post sia saltado, li ekparolis lauxjene: -- La Historio pri Malgranda Muk. En Niceo, mia kara naskurbo, logxis iam homo, kiun oni nomis Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraux memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam mi konatigxis kun li, li estis jam grandagxulo; tamen li havis nur tri aux kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksterajxon tre strangan; cxar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata, devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de ordinara mortemulo. Li logxis tute sola en granda domo: ecx sian kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu cxiutagmeze supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, cxu li vivas aux mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo cxirkauxkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis senkompataj buboj, kiuj gxojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve, cxiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera festokazo. En la difinita tago ni kolektigxadis antaux lia domo, por tie atendi, gxis li elvenos; kaj fine, kiam malfermigxis la pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraux pli granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per eluzita manteleto, vasta pantalono kaj largxa zono, cxe kiu pendis longa ponardo, -- tiel longa, ke oni ne sciis, cxu Muk alkrocxigxas al la ponardo aux la ponardo al Muk, -- kiam li tiel eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia gxoja kriado, ni jxetis supren niajn cxapojn kaj ekdancis cxirkaux li kiel frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton kaj, per malrapidaj pasxoj, ekmarsxis tra la strato. Survoje li trenadis iom la piedojn, cxar li surhavis grandajn, largxajn pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antauxe. Ni infanoj kuradis post li, kriante sencxese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!" Ni ankaux havis gajan versajxeton, kiun ni kantis iufoje pro lia honoro; jen gxia teksto: "Muk, Muk, Malgranda Muk! Logxas vi en granda domo; Estas brava eta homo; Unu fojon en monato Promenadas sur la strato; Grandkapulo, turnu vin! Kuru, Muk, kaj kaptu nin!" Tiamaniere ni jam ofte amuzigxis, kaj kun honto mi devas konfesi, ke la plej forte incitadis lin mi, cxar ofte mi ektiris lin je lia manteleto, kaj foje mi de malantauxe metis la piedon sur lian grandan pantoflon, ke li falis sur la vizagxon. Unuamomente mi trovis tion ekstreme ridinda; sed cxesis mia ridado, kiam mi rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro. Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj suficxe longan tempon li tie restis. Mi kasxis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis je la mano kaj, multfoje klinigxante, adiauxis cxe la pordo. Al mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis en mia kasxejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis antaux mia patro. "Mi auxdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on," li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la historion de tiu cxi Muk, cxar mi ne dubas, ke, kiam gxi estos de vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaux kaj post la rakonto vi devos ricevi la _kutiman_." La "kutima" estis dudek kvin batoj, kiujn li cxiam tre kaj tre konscience elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon, desxrauxbis gxian sukcenan busxpecon kaj prilaboris min pli senindulge ol iam antauxe. Kiam la dudek kvin estis plennombre pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri Malgranda Muk. La patro de Malgranda Muk, kies gxusta nomo estas Mukra, estis respektata, sed malricxa homo, cxi tie en Niceo. Li vivis preskaux tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun cxi li tute ne amis, cxar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li lasis lin pliagxigxi en granda senscieco. Ankoraux en sia dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la patro, homo serioza, ne cxesis lin riprocxi, ke li, kiu jam de longe ne plu devus porti siajn sxuojn de infano, estas ankoraux tiel naivega kaj malsprita. Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel grave vundante, ke li baldaux poste mortis; kaj nun Malgranda Muk sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj parencoj, al kiuj la formortinto sxuldis pli, ol kiom li povis repagi, forpelis la malfelicxuleton el la domo kaj konsilis al li eliri en la mondon, por elsercxi sian felicxon. Malgranda Muk respondis, ke li jam estas preta por la vojagxo; kaj cxar nenion plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro; sekve la vestoj tute ne almezurigxis al la filo. Sed Muk baldaux elpensis rimedon: li detrancxis de la vestoj tiom da sxtofo, por malpli_long_igi ilin lauxbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed pri la same necesa malpli_largx_igo li tute forgesis; kaj el tio rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraux hodiaux povas vidi sur li; la granda turbano, la largxa zono, la ampleksa pantalono, la blua manteleto, cxio cxi tio estas heredajxoj de lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraux. Fine, alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj preninte bastoneton en la manon, li trapasxis tra la pordego de la urbo kaj ekforiris "en la mondon." Gxoje li vojiris antauxen la tutan tagon, cxar cxiuokaze li ja volis elsercxi sian felicxon. Cxiufoje kiam li ekvidis sur la tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre eklevis gxin kaj metis en sian posxon, kredante, ke gxi sxangxigxos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aux lagon lum-rejxetantan kvazaux spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena de gxojo, cxar li kredis, ke li venas en ensorcxitan landon. Sed ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli proksimigxis; kaj baldaux tro baldaux rememorigis lin lia laceco kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraux sin trovas en lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojagxis, malsata kaj malgxoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian felicxon. Kampaj fruktoj estis lia sola nutrajxo; la malmola tero -- lia nokta kusxejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto grandan urbon. Sur gxiaj muroj kaj turoj brilege lumis la kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj sxajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimigxu. Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj gxiajn cxirkauxajxojn. "Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk trovos sian felicxon, tie aux nenie"; kaj, malgraux sia laceco, li eksaltis de gxojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen al la urbo. Sed kvankam gxi sxajnis tute proksima, li ne povis gxin atingi antaux la tagmezo, cxar liaj mallongaj kruretoj preskaux rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li devis sidigxi ripozi. Fine li alvenis antaux la pordegon. Li ordigis sian manteleton, pli bele cxirkauxligis la turbanon, pli largxe algxustigis la zonon kaj alkrocxis pli oblikve la longan ponardon; poste li forvisxis de sur siaj sxuoj la polvon, prenis sian bastoneton en la manon kaj eniris kuragxe tra la urba pordego. Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermigxis por li ecx unu dompordo, nenie oni vokis laux lia espero: "Venu, Malgranda Muk! mangxu kaj trinku cxe ni kaj ripozigu la etajn piedojn!" Antaux granda bela domo li nun haltis kaj rigardis gxin per sopiroplenaj okuloj, kiam malfermigxis unu el la fenestroj kaj maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaux kantante: "Envenu, envenu, Ni gaje festenu; Bongusta la kacxo; Vi mangxos kun placxo; Farita el gri', Kuirita por vi, Najbaroj, la kacxo atendas cxe mi!" La pordo de l' domo malfermigxis, kaj Muk vidis eniri multegon da hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, cxu li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuragxon kaj eniris en la domon. Antauxiris lin du katidoj, kaj cxi tiujn li decidis sekvi, cxar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la kuirejo. Kiam li atingis la supron de l' sxtuparo, renkontis lin tiu sama maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro. Sxi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. "Vi ja cxiun invitis al via kacxo," respondis Malgranda Muk, "kaj cxar mi estas tiom malsata, mi do venis." La maljunulino ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo? La tuta urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmangxi kun ili." Malgranda Muk rakontis al sxi, kiel mizera estis lia vivo depost la morto de lia patro, kaj petis sxian permeson farigxi hodiaux tablogasto de l' katoj. La virino, al kiu tre placxis la nekasxema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidigxu cxe sxia tablo, kaj donis al li sate da mangxajxo kaj trinkajxo. Kiam li estis satigxinta kaj refortigxinta, sxi longe observis lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu cxe mi en mia servo; vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone." Malgranda Muk, al kiu la kata kacxo estis treege bongusta, akceptis la proponon kaj tuj farigxis servisto de Sinjorino Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj. Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj cxi bestoj Malgranda Muk devis cxiumatene kombi la felon kaj froti per bonodoraj oleoj; cxiufoje kiam la mastrino eliris en la urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmangxi, li devis meti antaux ili la pladojn; kaj cxiunokte li kusxigis ilin sur silkaj kusenoj kaj cxirkauxvolvis per veluraj kovriloj. Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li devis servadi; sed tiuj cxi postulis malpli da priatentado, ol la katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn. Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de sia patro, cxar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la nova hejmo; cxiam li havis plene da mangxajxo kaj malmulte da laboro, kaj la maljunulino sxajnis tute kontenta pri li. Sed iom post iom la katoj farigxis malbonkondutaj: kiam la maljunulino forestis el la domo, ili cxirkauxsaltadis en la cxambro kiel frenezaj, disjxetadis cxion, kio baris al ili la vojon, kaj disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekauxdis sian mastrinon suprenvenantan sur la sxtuparo, ili forrampadis sur siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaux nenio okazis. Sinjorino Ahavzi kolerigxadis, kiam sxi vidis sian cxambron tiel ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri cxio; li tiam vane asertis sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel senpekan, sxi kredis pli, ol al sia servisto. Tre malgxoja pro tio, ke ankaux cxi tie li ne trovis sian felicxon, Malgranda Muk decidis eksigxi el la servo de Sinjorino Ahavzi. Sed cxar la sperto instruis al li, jam dum lia unua vojagxo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun cxiam lia mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de Sinjorino Ahavzi estis cxambro, kiu cxiam restis sxlosita, kaj kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte auxdis la virinon cxirkauxbruadi malantaux la pordo. Multe li donus por tio, se li povus ekscii, kion sxi tenas tie kasxita; kaj nun, dum li pensis pri sia vojagxa mono, venis al li en la kapon, ke eble tie trovigxas kasxitaj la trezoroj de l' virino. Sed cxiam la pordo restis sxlosita, kaj estis al li neeble atingi la trezorojn. Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la hundetoj, kiun sxi cxiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per cxiuspecaj amservoj, kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaux por diri, ke Muk gxin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto, sekvis gxin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la dormocxambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaux malgrandan pordon, kiun li tie neniam vidis antauxe. La pordo estis duone malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk gxin sekvis. Miris kaj gxojis la malgrandulo, sin trovante nun en la cxambro, kiu jam de longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris gxin de cxiuj flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj vestajxoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el cxi tiuj vazoj kaptis lian apartan atenton. Gxi estis el kristalo, kun belaj entrancxitaj figurajxoj. Li eklevis gxin kaj turnadis en cxiuj direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke gxi havas kovrilon nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj disrompigxis je milo da pecetoj. Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaux senviva de teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis forkuri, alie la maljunulino lin certe batus gxismorte. Li do decidis komenci senprokraste la vojagxon, sed antauxe li cxirkauxrigardis ankoraux unu fojon, cxu ne utilus al li dum lia marsxado tiu aux alia havajxo de Sinjorino Ahavzi. Subite renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili tute ne estis belaj; sed liaj propraj sxuoj jam ne povis plu vojagxi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj gxuste pro sia grandeco, cxar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio cxiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn sxuojn de infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke gxi tie ne havas suficxe por fari, li ankaux cxi tion proprigis al si, kaj forrapidis el la cxambro. Li tuj kuris en sian propran cxambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan turbanon, alkrocxis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaux la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, gxis liaj fortoj preskaux finigxis. Antauxe neniam li kuris tiel rapide; ecx sxajnis al li, kvazaux li ne povas cxesi kuri, kvazaux nevidebla potenco peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la pantofloj havas ian specialecon, cxar ili jxetegis sin senhalte antauxen, lin kunfortrenante. Per cxiuj eblaj rimedoj li penis haltigi ilin; sed nenio helpis, gxis fine, en terura korpremigxo, li kriis al si mem, kvazaux al cxevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!" Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin jxetis, ellacigxinta, sur la teron. La pantofloj gxojigis lin treege; cxar nun ja fine li akiris al si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por trovi lian felicxon. Sed, malgraux sia gxojo, li endormigxis pro laceco; cxar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun cxiam gxi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis, aperis al li en songxo la sama hundeto, kiu, en la domo de Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis: "Kara Muk, vi ankoraux ne bone komprenas la uzadon de viaj pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la bastoneto vi povas trovi trezorojn, cxar cxie, kie oro estas enterigita, gxi frapos trifoje la teron; por argxento, dufoje." Tiel songxis Malgranda Muk. Revekigxinte, li pripensis la mirigan songxon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi cxi tiun lertajxon trifoje intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian. Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li ne lasis sin senkuragxigi, sed ripetis la provon, gxis li fine sukcesis. Kiel rado li turnigxis sur sia kalkanumo, ekdeziris sin en la plej proksiman urbon, kaj -- ekveturis la pantofloj supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaux ol Malgranda Muk povis konscii, kio farigxas kun li, li jam sin trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li iom promenis tra tiu cxi popolamaso; sed baldaux li trovis gxin pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, cxar sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte falsxanceligxis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la batojn de tiu aux alia, kun kiu kunpusxigxis lia elstareganta ponardo. Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kusxas subtere oro kaj argxento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por sin ricxigi je kelke da grosxoj; sed por tio li ja estis tro fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj. Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante, ke plej bone pagus tiajn servojn la regxo de la urbo, li demandis pri la vojo al la palaco. Antaux la pordo de l' palaco estis gardostaranto, kiu demandis lin, kion li sercxas cxi tie. Je lia respondo, ke li sercxas oficon, oni kondukis lin al la estro de la sklavoj. Al tiu cxi lasta li sciigis sian deziron kaj petis lin, ke li havigu al li oficon inter la regxaj kurieroj. La sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo gxis la piedoj kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaux la longon ecx de unu manstrecxo, vi volas esti regxa kuriero? For de cxi tie! Kun tiaj malsagxuloj mi ne havas tempon por sxerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraux la plej rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam antaux la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni donu al li suficxe da mangxajxoj kaj trinkajxoj. Li mem iris al la regxo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia propono. La regxo estis gajhumora sinjoro kaj gxojis multe, ke la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaux la palaco la necesajn arangxojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone regalu la hometon. La regxo rakontis al siaj princoj kaj princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaux vespere. Tiuj cxi rerakontis gxin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimigxis la vespero, regis cxe la kortego kaj en la urbo plej gxoja ekscito kaj cxiuj, kvazaux torento, direktigxis amase al la herbejo, kie oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman hometon. Kiam la regxo kaj liaj filoj kaj filinoj sidigxis sur la tribuno, Malgranda Muk elpasxis sur la herbejon kaj faris antaux la geeminentuloj treege gracian riverencon. Gxojokrioj eksonis de cxiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron oni tie neniam vidis antauxe. La korpeto kun la giganta kapo, la manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la largxa zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj -- vere, cxio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido. Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li starigxis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis sian kontrauxulon. La sklavestro jam elektis, laux la deziro de Muk mem, la plej rapidpiedan el la regxaj kuristoj. Tiu cxi fine elpasxis, starigxis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaux atendis la signalon. Nun, lauxarangxe, eksvingis Regxidino Amarza sian vualon, kaj, kvazaux du sagoj, forpafitaj al la sama celo, ekflugis ambaux vetkurantoj tra la herbejo. Tuj cxe la komenco la regxa kuristo antauxigxis je suficxe granda interspaco, sed Muk lin sekvis cxaskurege per siaj pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe staris cxe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaux glaciigxinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj momentoj; sed kiam unua la regxo ekplauxdis per la manoj, hurais la popola amaso kaj cxiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l' vetkuro! Vivu Malgranda Muk!" Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu jxetis sin teren antaux la regxo kaj parolis: "Plejpotenca regxo! nur malgrandan prezenton de mia arto mi jxus faris; volu nun favore permesi, ke oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." -- "Ne," respondis al li la regxo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi cxiujare ricevos kiel salajron; kaj cxe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi mangxos." Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe sercxitan felicxon, kaj gxoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio, li gxuis la apartan favoron de la regxo, cxar tiu cxi konfidadis al li siajn plej urgxajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco. Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' regxo; ili koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja tauxgas por nenio krom rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro. Tial ili organizis kontraux li multe da konspiroj; sed cxiuj cxi konspiroj malsukcesis kauxze de l' granda konfido, kiun havis la regxo al sia _Sekreta Cxef-Korpokuristo_ (ja: ecx gxis cxi tiu alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!). Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraux li, tute ne volis sin vengxi; por tio li ja estis tro bonkora; kontrauxe, li pripensis rimedojn, por farigxi amata de siaj malamikoj kaj necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri kiu en sia felicxo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn, li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li iom pli da inklino. Jam ofte li auxdis, ke la patro de l' nuna regxo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj enfalis en lian landon: oni ankaux diris, ke li en tiu tempo mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun Malgranda Muk kunportis cxiam kaj cxie sian bastoneton, esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l' mortinta regxo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en malproksiman parton de l' palaca gxardeno, kiun li malofte vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano ekmovigxas. Tri fojojn gxi frapis la teron. Nun li eltiris sian ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn cxirkauxstarantajn kaj reensxteligxis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon, kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la mallumo, plenumi sian entreprenon. Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed granda kaj peza lia fosilo; kaj cxirkaux du horojn li devis labori, por fari fosajxon nur du-tri futojn profundan. Fine lia fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Cxe tio li fosis ankoraux pli diligente, kaj baldaux li elterigis grandan feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosajxon, por vidi, kio kusxis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj moneroj. Sed cxar liaj malgrandaj fortoj tute ne suficxis por suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaux sian manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la urnon kaj sursxargxis sur sian dorson la plenigitan manteleton. Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn pantoflojn, li neniam formovigxus de la loko, cxar terure premegis lin la sxargxo de la oro. Tamen li sukcesis atingi nerimarkite sian cxambron kaj kasxis tie sian oron sub la kusenojn de sia kanapo. Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis, ke nun ja cxio sxangxigxos, kaj ke li akiros al si el inter siaj kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj. Sed gxuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli sagxe li estus tiutempe farinta, bone sxmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun sia manteleto plena de oro! La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis cxe la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris: "Li estas falsmoneristo." La sklavestro Ahxmet diris: "Li gxin flatakiris de la regxo." Sed Arhxaz, la regxa kasisto, lia morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la kason de sia sinjoro, diris sen cxirkauxfrazo: "Li ja sxtelis gxin." Por havi certecon pri la afero, ili nun interkonsiligxis; kaj la cxeftrinkajxoversxisto Korhxuz aperis unu tagon, kun mieno tre malgxoja, antaux la okuloj de l' regxo. Li tiel trudmontradis sian melankolian tenigxon, ke la regxo demandis lin, kio al li estas. "Ho ve!" li respondis, "mi malgxojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." -- "Kion vi fablas, amiko Korhxuz?" rediris al li la regxo. "De kiam mi plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?" La cxeftrinkajxoversxisto respondis, ke li ja supersxutas per oro la sekretan cxefkorpokuriston, sed al siaj malfelicxaj fidelaj servistoj li donas nenion. Tre mirigis la regxon cxi tiu sciigo. Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj senpene la konspirantoj vekis cxe li la suspekton, ke Muk forsxtelis iel la monon el la kasejo. Multe gxojis la cxefkasisto, ke la afero prenis cxi tiun turnigxon; cxar en cxiu okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso. La regxo donis ordonon, sekrete observadi cxiujn movojn de Malgranda Muk, por lin kapti, se eble, cxe plena farado. Gxuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfelicxan tagon, Malgranda Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaux remalplenigis lian kason, sin armis per sia fosilo kaj ensxteligxis en la palacan gxardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da mono. En suficxe granda distanco sekvis lin la spionoj, kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la cxefkasisto Arhxaz; kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno en sian manteleton, ili sin jxetis sur lin, kunkatenis al li la manojn kaj tuj kondukis lin antaux la regxon. Kompreneble, cxi tiu interrompo de lia dormado jam metis lian regxan mosxton en tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian malfelicxan sekretan cxefkorpokuriston kaj ordonis, ke la jugxa esploro senprokraste komencigxu. Oni jam elterigis la urnon kaj metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, cxe la piedoj de la regxo. La cxefkasisto atestis, ke li kaj liaj observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun cxi urnon kun gxia ora enhavo enfosis en la teron. Cxe tio cxi la regxo demandis la kulpigiton, cxu tio estas vera, kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la urnon en la gxardeno, kaj ke li tute ne volis gxin _en_ sed nur _el_-terigi. Ekridis cxiuj alestantoj pri cxi tiu senkulpigxo, sed la regxo furioze kolerigxis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo. "Kio, abomenulo!" ekkriis li; "cxu ankaux trompmensogi vi volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via regxo, kiun vi jam prisxtelis? Cxefkasisto Arhxaz, mi ordonas al vi diri, cxu vi rekonas, en cxi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia trezorejo." La cxefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la afero: jam de kelka tempo mankas en la regxa kaso ecx pli multe da oro, kaj li povas jxure atesti, ke tio cxi estas la sumo sxtelita. Nun la regxo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj jxeti en la turon; kaj al la cxefkasisto li transdonis la oron, por ke li gxin remetu en la regxan trezorejon. Gxojanta, ke la afero tiel bone finigxis, la cxefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke malsupre en la urno kusxis papereto, sur kiu estis skribita: "La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kasxis cxi tie parton de miaj trezoroj; kiu ajn gxin trovos, sur tiun falu la malbeno de lia regxo, se li ne tuj transdonos gxin al mia filo. -- Regxo Sadi." Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundigxis en malgxoja medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu sxtelis regxajn proprajxojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la regxo la sekreton pri la bastoneto, cxar li prave timis, ke oni tiam forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble ecx liajn pantoflojn. Ankaux tiuj cxi lastaj ne povis nun multe utili al li, cxar fortaj cxenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed kiam, la morgauxan tagon, oni sciigis al li, ke li estas kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis de la regxo privatan auxdiencon kaj malkasxis al li la sekreton. En la komenco la regxo ne volis kredi al lia konfeso; sed Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondicxe ke la regxo konsentu, ke li ne estu mortigita. La regxo donis al li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo gxin sercxi. Post malmulte da momentoj li jam gxin trovis, cxar klare la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkigxis la regxo, ke lia cxefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laux orientlanda kutimo, silkan sxnuron, por ke li sufoku sin mem. Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon, sed cxar al mi sxajnis, ke vi havas ankoraux aliajn sekretojn, vi do restos en gxismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi, kiamaniere vi kuras tiel rapide." Malgranda Muk, kiu jam pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis cxiun deziron al plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kusxas en liaj pantofloj; tamen li ne instruis al la regxo la sekreton pri la trifoja turnigxo sur la kalkanumo. Nun ankaux la regxo surmetis la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li cxirkauxkuregis en la gxardeno. Ofte li provis haltigi la pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al si mem cxi tiun vengxeton, lasis lin kuri kaj kuri, gxis li falis teren sveninta. Kiam li rekonsciigxis, la regxo terure koleris kontraux Malgranda Muk, kiu lasis lin tiel kuradi gxis plena senspireco. "Mi ja donis al vi mian regxan vorton," li diris, "ke vi konservos liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi." Sed la pantoflojn kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon. Tiel same malricxa kiel iam antauxe, Malgranda Muk forlasis la landon, malbenante sian malsagxon, kiu trompkredigis al li, ke li povas ludi gravan rolon cxe la kortego. La lando, el kiu oni lin forpelis, estis, felicxe, negranda; sekve, jam post ok horoj li sin trovis cxe la landlimo, kvankam, alkutimigxinte al siaj karaj pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron. Transpasinte la landlimon, li deklinigxis de la kutima vojo, por sercxi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, cxar nun li portis koleron kontraux la tuta homaro. En densa arbaro li venis al loko, kiu al li sxajnis tre tauxga por lia celo. Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj; gxi trafluis molan herbejon, sur kiu li jxetis sin teren, firme decidinte, ke li jam nenion plu mangxos sed atendos cxi tie la morton. Profundigxinta en malgxoja primorta medito, li fine ekdormis; sed kiam li revekigxis kaj ekturmentis lin lia malplena stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io dangxera; kaj tial li ekrigardis cxirkauxen, cxu li ne povas trovi ion mangxeblan. Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li jxus dormis. Li suprenrampis por ilin desxiri, satmangxis kun bona apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika nazego! En granda konsternigxo li ekkaptis per la manoj siajn orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo! "Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "cxar, kiel azeno, mi piedforbatis mian felicxon." -- Dum kelka tempo li cxirkauxvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata, li devis ankoraux unu fojon alkuri al la figoj, cxar nenion alian li trovis tie por mangxi. Cxe cxi tiu dua figmangxado venis al li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia granda turbano; tial, timante aspekti ankoraux pli ridinda, li denove palpsercxis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj! Li tuj kuris al la rivereto, por certigxi pri tio, kaj vere, gxi estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antauxan formon, kaj la longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li ekkomprenis, kiel cxi tio farigxis: de la unua figarbo li ricevis la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resanigxis. Kun gxojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li ankoraux unu fojon rimedon por esti felicxa. Li do desxiris de cxiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj reiris en la landon, kiun li antaux tiel mallonga tempo forlasis. Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj vestajxoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie logxis la regxo, kaj baldaux li tien alvenis. Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraux suficxe maloftaj. Tial Malgranda Muk sidigxis antaux la pordego de l' palaco, cxar el pasinta tempo li bone sciis, ke cxi tie la kuirejestro acxetadas tiajn frandajxojn por la regxa tablo. Li ankoraux ne longe sidis tie, kiam, trapasxantan tra la korto, li ekvidis la kuirejestron. Tiu cxi esploris la komercajxojn de l' vendistoj, kiuj kolektigxis cxe la pordego de l' palaco, kaj fine liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. "Ho! jen frandajxo neordinara," li diris, "kiu certe placxos al lia regxa mosxto; kiom vi postulas por la tuta korbo?" Malgranda Muk difinis prezon moderan, kaj baldaux ili faris interkonsenton. La kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj dauxrigis sian iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide, timante ke, kiam la malfelicxego vidigxos cxe la kapoj de l' korteganoj, oni lin sercxos kaj punos, kiel vendinton de la figoj. La regxo estis cxe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li lauxdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo, kun kiu li cxiam elektas por li la plej maloftajn frandajxojn; sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustajxojn li ankoraux havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj sentencoj, kiel: "Post tag' hodiauxa, venos tago morgauxa," aux: "Fino bona, cxio bona," tiel ke la regxidinoj farigxis pli kaj pli scivolaj, kion li ankoraux metos sur la tablon. Sed kiam li alservis la belajn allogantajn figojn, eligxis el cxiuj busxoj unuvocxa "A-a!" de admiro. "Kiel maturaj! kiel apetitaj!" ekkriis la regxo. "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj meritas nian tute apartan favoron!" Tiel parolante, la regxo, kiu je tiaj frandajxoj estis cxiam tre maldonacema, disdonis propramane la figojn. Cxiu regxido kaj cxiu regxidino ricevis du, al la honoraj frauxlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[8] li donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaux si mem kaj komencis gluti kun granda apetito. "Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite Regxidino Amarza. Cxiuj, mirigitaj, rigardis al la regxo: grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis malsupren antaux lia mentono; ankaux sin mem ili reciproke rigardis kun mirego kaj teruro: cxiuj estis pli-malpli ricxe provizitaj per la strangaj kapornamajxoj. Oni prezentu al si la konsternigxon de la kortego! Oni tuj sendis voki cxiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj restis. Oni operaciis unu el la regxidoj, sed liaj oreloj tuj rekreskis. En sia kasxejo, en kiun li retirigxis, Malgranda Muk baldaux eksciis pri la tuta okazintajxo; kaj nun li plene konsciis, ke venis la tempo reokupigxi pri la afero. Jam antauxe, per la mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li acxetis vestaron, kiu suficxe bone tauxgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestigxon. Kun sako da figoj li eniris en la palacon de l' regxo kaj proponis, kiel fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema; sed kiam Malgranda Muk mangxigis figon al unu el la regxidoj kaj tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antauxa stato, ekdeziregis cxiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere resanigu. Dume la regxo, nenion dirante, lin prenis je la mano kaj kondukis en sian cxambron. Tie li malfermis pordon kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li sekvu lin. "Jen estas miaj trezoroj," diris la regxo; "elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur liberigos min de cxi tiu malhonoranta malsano." Tio estis kvazaux dolcxa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj tutproksime de ili kusxis lia vergeto. Nun li cxirkauxiris en la salono, kvazaux li volus admiri la trezorojn de l' regxo; sed apenaux li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis lian bastoneton, desxiris sian falsan barbon kaj vidigis al la miranta regxo la bone konatan vizagxon de l' forpelita Muk. "Perfida regxo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel cxiutagan memorajxon pri Malgranda Muk." Eldirinte la lastajn vortojn, li sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de tie, kaj antaux ol la regxo povis krii ecx unu fojon por helpo, Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li logxas cxi tie en granda ricxeco, sed tute sola, cxar li malestimas la homojn. Lia spertoricxa vivo faris lin granda sagxulo, kaj, malgraux lia stranga eksterajxo, li meritas vian admiron, pli ol vian mokadon. -- Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri mia malgxentila konduto kontraux la bona hometo, kaj mia patro pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaux ni tiom lin amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, gxis li mortis, ni alte respektis lin, kaj cxiam ni klinigxadis antaux li tute same profunde, kiel antaux kadio kaj muftio.[9] La vojagxantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en tiu cxi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por la plua vojagxo. Ankaux en cxi tiun tagon gxisdauxris la hierauxa gajeco, kaj ili sin donis al cxiuspecaj ludoj kaj amuzajxoj. Post komuna tagmangxo ili alvokis la kvinan komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian sxuldon, kiel jam faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia vivo estas tro malricxa je frapantaj okazintajxoj, kaj tial li ne volas paroli pri gxi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la fabelon pri la falsa princo. La Fabelo pri la Falsa Princo. Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu lernoservis cxe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri, ke Labakano kudradis mallerte; kontrauxe, li povosciis fari laborajxojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante, ke li estis mallaborema. Tamen ne cxio estis en ordo en la kapo de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum tutaj horoj, tiel ke la kudrilo farigxis brulrugxa en lia mano kaj ekfumigxis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis laborajxojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, -- kaj, bedauxrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizagxo kaj tuta tenigxo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris cxiufoje: "Labakano havas denove sian aristokratan vizagxon." Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena pregxo hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege sxparakiritan veston, elpasxis el la moskeo, trairis per malrapidaj fieraj pasxoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi, Labakano," aux: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis grandanime la manon aux, en specialaj okazoj, klinis belmaniere la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, sxerce: "Naskita princo vi ja estas, Labakano," li gxojis pro tio kaj respondis: "Cxu ankaux vi rimarkis tion?" aux: "Mi jam de longe tiel pensas!" Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda subtajloro Labakano, sed cxar li estis en ceteraj rilatoj bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn kapricojn. Okazis gxuste tiutempe, ke Selim, la frato de l' sultano, haltis travojagxe en Aleksandrio; kaj unu tagon li sendis festveston al la majstro, por ke gxi estu de li korektita, kaj la majstro transdonis gxin al Labakano, cxar tiu cxi faradis la plej delikatajn laborajxojn. Vespere, kiam la majstro kaj la aliaj subuloj foriris, por mallacigxi post la sxargxpenado de l' tago, Labakano, pusxata de nekontrauxstarebla sopiro, reeniris en la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe li staris tie antaux la vesto, enpense admirante jen la belegan brodajxon, jen la briletantajn sxangxkolorojn de la silko kaj veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaux mallibervole li surmetis gxin, kaj jen, ho miro! gxi vestis lin tiel perfekte, kiel se gxi estus por li farita. "Cxu mi ne estas princo tute same bona kiel iu alia?" li demandis sin, pasxante en la cxambro tien kaj reen. "Cxu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro sxajnis samtempe alpreni tute regxan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito la penson, ke li estas nekonata regxido, kaj kiel nekonata regxido li nun decidis forvojagxi en la mondon kaj tian lokon forlasi, kie la homoj estas tiel malsagxaj, ke ili ne povas vidi, sub la kovrajxo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon. Sxajnis al li, kvazaux la belega vesto estas al li sendita de iu bonvola feino; li do bone sin gardis malsxati tiel multvaloran donacon, enposxigis la malmultan monon, kiun li havis kontante, kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarsxis el la pordego de Aleksandrio. Dum li vojagxadis, la nova princo elvokis cxiuloke grandan miron, cxar la belega vesto kaj lia serioza, majesta tenigxo tute ne konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian demandon, li cxiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la afero havas kauxzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin ridinda per sia piedirademo, li acxetis por malalta prezo maljunan cxevalon, kiu trafe al li konvenis, cxar, havante nesxanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam gxi embarase devigis lin prezentigxi kiel lerta rajdisto, kio tute ne estis lia forta flanko. Unu tagon, dum li vojiris malrapide antauxen sur sia Murva, -- tiel li nomis sian cxevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis permeson rajdi en lia societo, cxar, diris li, per interparolado mallongigxos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela kaj gxentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montrigxis, ke ankaux li, same kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li nomigxas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfelicxa Pasxao de Kajro, kaj nun vojagxas de loko al loko, por plenumi komision, kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama nekasxemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li estas de alta deveno kaj vojagxas pro sia plezuro. La ambaux junuloj placxis multe unu al la alia kaj dauxrigis kune la vojon. La duan tagon de l' komuna vojagxo Labakano demandis sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Pasxao de Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu cxi neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfelicxaj bataloj, devis forkuri, mortige vundita, li malkasxis al sia zorgato, ke li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarhxo, kiu, pro timo de la profetajxoj de siaj astrologoj, forigis la junan princidon de sia kortego, jxurante, ke li ne volas lin revidi pli frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke, la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la agxon de dudek du jaroj, li trovigxu cxe la famekonata kolono El-Seruja, je kvar tagvojagxoj, oriente de Aleksandrio; tie li transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi sercxas"; se ili respondos: "Lauxdata estu la Profeto, kiu vin gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro. Tre mirigis la subtajloron Labakanon cxi tiu sciigo. Per enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin la penso, ke al tiu cxi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti nevo de potenca pasxao, la sorto plie donis rangon de princido, sed al li mem, kiu ja posedas cxiujn princajn ecojn, gxi donacis, kvazaux por moko, senfaman naskigxon kaj vivovojon tute ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li devis konfesi al si, ke tiu cxi lasta havas trajtojn de vizagxo treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj manieroj, unuvorte, cxiuj eksteraj perfektajxoj, kiuj povas iun rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontrauxdirebla, ke homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, ecx pli bonvena al la princa patro, ol la vera princido. Cxi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj la sekvintan nokton li ecx ekdormis kun ili. Sed kiam li malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la kusxantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj songxi pri sia certa felicxo, vekigxis en li la penso, tion akiri al si, aux ruze aux perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido, krocxigxis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li eltiris gxin, por enpusxi en la bruston de gxia posedanto. Sed ecx la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li do kontentigxis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem la pli rapidan cxevalon de l' princido; kaj antaux ol Omar vekigxis kaj sin vidis senigita je cxiuj siaj esperoj, lia perfida kunvojagxanto jam malproksimigxis je suficxe multe da mejloj. Estis gxuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraux kvar tagojn, por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata. Kvankam la loko, kie trovigxis cxi tiu kolono, estis malproksima je ne pli ol du tagvojagxoj, tamen li tre rapidis por tien alveni, cxar cxiam li timis, ke la vera princido alvenos unua. En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja. Gxi staris sur malgranda monteto en vasta ebenajxo kaj estis videbla el du-trihora distanco. Cxe tiu cxi vido, la koro de Labakano ekbatis pli lauxte. Kvankam, dum la du jxus pasintaj tagoj, li jam havis suficxe da tempo por pripensi la rolon, kiun li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema; sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian kuragxon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon. La cxirkauxajxoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj, suficxe da provizajxoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia vivteno. Li nun haltis kun sia cxevalo sub kelkaj palmoj kaj tie atendis, kion sendos al li lia sorto. Cxirkaux la morgauxa tagmezo li ekvidis grandan procesion de cxevaloj kaj kameloj, venantan tra la ebenajxo en direkto al la kolono El-Seruja. La procesio haltis cxe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel karavano de ricxa pasxao aux sxejko. Labakano prave konjektis, ke gxuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li vidigus al ili jam hodiaux ilian estontan estron, sed li moderigis sian deziregon prezentigxi kiel princo, cxar cxiuokaze la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn esperojn. La matena suno vekis la felicxegan tajloron por la plej grava momento de lia vivo, kiam li levigxos el sia malalta sfero kaj starigxos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante sian cxevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed la kubo estis jxetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita, kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton suficxe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca el la regxoj. Sentimigite de cxi tiu penso, li sidigxis sur sian cxevalon, prenis sian tutan kuragxon en manoj por igi gxin orde galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia cxevalo kaj alligis gxin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en suficxe granda nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj eksupreniris la monteton. Cxe la piedo de l' kolono staris ses viroj. Tiuj cxi akompanis maljunulon kun nobla regxa mieno: lia belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kasxmira sxalo, lia blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin homo ricxa kaj altranga. Labakano, alpasxinte, sin klinis antaux li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon: "Jen mi estas, kiun vi sercxas." "Lauxdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la maljunulo, kun larmoj de gxojo; "cxirkauxprenu vian maljunan patron, kara mia filo Omar!" La bona tajloro estis de cxi tiuj solenaj vortoj tre kortusxita kaj jxetis sin, duone gxojante, duone hontante, en la brakojn de l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate gxui la felicxegon de lia nova rango. Elrektigxinte el la brakoj de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la ebenajxo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia cxevalo prezentis strangan vidajxon; cxu pro obstineco, cxu pro laceco, la cxevalo, sxajne, tute ne volis pluen: gxi sxovigxis antauxen per falsxanceligxa irado, kiu estis nek pasxado nek trotado, kaj per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis gxin al pli rapida kurado. Baldaux, tro baldaux Labakano rekonis sian cxevalon Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam eklogxis en li la demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera frunto siajn uzurpitajn pretendojn. Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la mano; kaj nun, malgraux la malbona irado de l' cxevalo Murva, li jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton. "Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomigxas Omar; kaj neniu mortemulo kuragxu profani mian nomon!" Granda miro pentrigxis sur la vizagxoj de la apudstarantoj pro cxi tiu sxangxigxo de aferoj; sed pli ol cxiuj konsternita sxajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de tiu homo. Gxi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol nian koleron." Gxis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Sxauxmante de kolerego, li volis trapusxigxi gxis Labakano, sed la cxirkauxstarantoj sin jxetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfelicxulon." Jam kvietigxis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi jxurpetas vin, pro memoro de mia patrino, auxskultu min!" "Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?" Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin konduki malsupren de la monteto. Ili ambaux sidigxis sur belajn cxevalojn, drapiritajn per ricxaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra la ebenajxo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfelicxa princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur dromedaro, kaj apud li restis cxiam du rajdistoj, kiuj havis por cxiu lia movo plej atenteman okulon. La maljuna princo estis Saauxd, sultano de la Vehxabanoj.[10] Longan tempon li vivis seninfana, gxis fine al li naskigxis princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris, ke gxis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la dangxero, esti forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li atendis lian aperon. Cxi tion la sultano rakontis al sia supozata filo, kaj esprimis grandan kontentigxon pri lia bela staturo kaj lia dignoplena tenigxo. Kiam ili venis en la landon de l' sultano, cxie la logxantoj akceptis ilin per gxojokrioj, cxar jam tra cxiuj urboj kaj vilagxoj disvastigxis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam starigis arkojn el floroj kaj brancxoj, brilegaj cxiukoloraj tapisxoj ornamis la domojn, kaj la popolo lauxte gloris Dion kaj lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Cxio cxi tio plenigis per felicxo kaj gxojo la fieran koron de l' tajloro; sed des pli malfelicxa sendube sin sentis la vera Omar, kiu, ankoraux mankatenita, sekvis en silenta malespero la procesion. Neniu atentis lin cxe la gxenerala gxojego, kiu tamen en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj da vocxoj, sed pri li, la lauxrajta portanto de la nomo, neniu interesigxis; nur tiu aux alia demandis, kiun oni kunforkondukas tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido la respondo de liaj gardantoj: "Gxi estas freneza tajloro." Fine la procesio alvenis en la cxefurbon de l' sultano, kie oni jam faris, por ilin akcepti, preparojn ecx pli grandiozajn, ol en la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino, atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de l' palaco. La plankon de cxi tiu salono kovris grandega tapisxo; la muroj estis ornamitaj per helblua sxtofo, kiu pendis de grandaj argxentaj hokoj per oraj sxnuroj kaj kvastoj. Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la sultanino. La trono staris sur kvar sxtupoj kaj estis cxirkauxforgxita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo de l' sultanino baldakenon el rugxa silko, kaj la Sxejko de Medina ventumadis sxin per ventumilo el pavaj plumoj. Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun cxi lastan ankaux sxi neniam revidis de lia naskigxo, sed signifoplenaj songxoj jam aperigis al sxi la infanon, pri kiu sopiris sxia koro, kaj tial sxi estis certa, ke ecx el inter miloj da aliaj sxi tuj lin povus rekoni. Nun ekauxdigxis la bruo de la alproksimigxanta procesio, trumpetado kaj tamburado intermiksigxis kun la gxoja aplauxdado de l' popola amaso, la hufofrapado de la cxevaloj eksonis sur la korto de l' palaco, cxiam pli kaj pli proksime bruadis la pasxoj de la venantoj, malfermegigxis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la falantaj sur la vizagxon servistoj rapidis la sultano, tenante sian filon per la mano, antaux la tronon de l' patrino. "Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de tiel longe sopiras." Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," sxi ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizagxo, kiujn la Profeto al mi montris en songxo!" En la momento, kiam la sultano volis fari al sxi riprocxojn pri sxia supersticxo, malfermigxis subite la pordo, kaj, persekutata de siaj gardantoj, de kiuj li sin desxiris per strecxo de cxiuj siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li jxetis sin teren antaux la trono: "Cxi tie mi volas morti; prenu, ho patro kruela, mian vivon, cxar toleri tiun cxi honton mi jam ne povas!" Cxiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase interpusxigxis cxirkaux la malfelicxulo, kaj jam la alrapidantaj gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino, kiu en senparola mirego rigardis cxion cxi tion, salte levigxis de la trono. "Haltu!" sxi kriis; "cxi tiu kaj neniu alia estas la gxusta; cxi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam vidis kaj tamen rekonas mia koro!" La gardistoj jam nevole deturnigxis de Omar, sed la sultano, bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda vocxo, "kaj cxi tie oni ne jugxas laux songxoj de virinoj, sed laux certaj, neerarigaj signoj; cxi tiu (montrante Labakanon) estas mia filo, cxar li alportis al mi la ponardon, la atestan signon de mia amiko." "Li sxtelis gxin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne auxskultis la vocxon de sia filo, cxar en cxiuj aferoj li kutimis sekvi nur sian propran jugxon; la malfelicxan Omar'on li do lasis perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano en sian privatan cxambron, plena de kolero kontraux sia sultanino edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en paco. La sultanino, siaflanke, profunde malgxojis pro la jxusaj okazintajxoj; sxi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto ekposedis la koron de l' sultano, cxar gxuste tiun saman malfelicxulon tiom multe da signifoplenaj songxoj jam aperigis al sxi kiel sxian veran filon. Kiam sxia afliktigxo iome kvietigxis, sxi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri lia maljusteco. Verdire cxi tio ne estis facila, cxar tiu, kiu pretendis esti sxia filo, jam transdonis al la sultano la ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informigxis pri la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej perfekta memfido. Sxi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili cxion plej precize rakontu al sxi, kaj poste sxi konsiligxis kun siaj plej fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj alian rimedon; fine parolis Melehxsala, maljuna sagxa Cxerkesino: "Se mi bone auxdis, estimegata estrino, la transdoninto de l' ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomigxas Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, gxi estas tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?" -- "Cxu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkasxe sciigu al vi." -- La sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris konsilon, kiu sxajne tre placxis al sxia sinjorino, cxar tiu cxi tuj levigxis, por iri al la sultano. La sultanino estis sagxa virino, kiu bone konis la malfortajn flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Sxi do sxajnigis esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu kondicxon sxi petis por sxi. La sultano, kiu nun pentis sian ekflamon de kolero kontraux sia edzino, konsentis pri la kondicxo, kaj sxi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaux al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aux interbatigxi aux jxeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn cxiu povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas sagacecon: mi do proponas, ke cxiu el ili faru kaftanon kaj pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn." La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen sagxe vi elpensis! Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili kunkudros la plej bonan kaftanon? Ne! jen kio estas vere sensenca!" Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antauxpromesis al sxi la plenumon de la kondicxo, kaj la sultano, homo vortotenema, cedis en la fino, jxurante tamen, ke kiel ajn bele la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis, ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas vidi kaftanon de lia mano. Plenigxis per gxojo la koro de l' bona Labakano: se nur de tio gxi dependas, li diris al si en la pensoj, sinjorino sultanino baldaux kontentigxos kun mi. Oni jam pretigis du cxambrojn, unu por la princido, la alian por la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al cxiu el ili oni donis nur pecon da silka sxtofo suficxe grandan, tondilon, kudrilon kaj iom da fadeno. La sultano estis tre scivola, kian kaftanacxon faros lia filo; kaj ankaux al la sultanino batis maltrankvile la koro, cxu sxia ruzo bone sukcesos aux ne. Du tagojn oni difinis al la konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis voki sian edzinon, kaj kiam sxi aperis, li sendis venigi el la du cxambroj la ambaux kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe Labakano enpasxis kaj sternis sian kaftanon antaux la mirantaj rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen vidu, respekteginda patrino, cxu tio cxi ne estas majstrajxo? Kontraux la plej lerta kortega tajloro mi kuragxus veti, ke fari tiel belan kaftanon li ne povus." La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia, kion vi plenumis?" Indigne li jxetis sur la plankon la silkan sxtofon kaj la tondilon. "Dresi cxevalojn oni instruis al mi kaj svingi la sabron, kaj cxe cxiu turnira vetbatalo mia lanco trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi fremdaj; ja ecx malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la estro de Kajro." "Ho vera filo de mia regxa sinjoro!" ekkriis la sultanino. "Kial ne estas al mi permesite vin cxirkauxpreni, vin nomi mia filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," sxi dauxrigis, sin turninte al la sultano, "ke mi uzis kontraux vi cxi tiun ruzon. Cxu vi ankoraux ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere, belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre dezirus lin demandi, cxe kiu majstro li lernis." La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kasxi sian rugxigxon kaj venki sian cxagrenon, ke li tiel stulte perfidis sin. "Ankaux cxi tiu pruvo ne suficxas," diris la sultano. "Sed, lauxdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciigxi, cxu mi estas trompita." Li ordonis alkonduki sian plej rapidan cxevalon, salte surcxevaligxis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komencigxis ne malproksime de la urbo. Tie laux malnova legendo, logxis bonvola feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la regxojn de lia gento en horoj de urgxega bezono; tien rapidis la sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, cxirkauxita de altaj cedroj. Tie, laux la legendo, logxis la feino, kaj malofte oni kuragxis tien penetri, cxar jam de tempo antikva la loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdonigxis de patro al filo. Apenaux li alvenis, la sultano desaltis de sia cxevalo, gxin alligis al unu el la arboj, starigxis en la mezo de la loko, kaj ekparolis per lauxta vocxo: "Se estas vero, ke vi donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono, auxskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en afero, kie homa prudento nenion vidas." Apenaux li eldiris la lastajn vortojn, malfermigxis unu el la cedroj, kaj elpasxis vualita virino vestita per longa blanka robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saauxd; via deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu cxi tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaux homoj, kiuj pretendas esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, ricxe ornamitajn per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj. Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur povas trovigxi en la kestetoj, kiujn, ecx per strecxo de cxiuj siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaux la surskriboj donis al li nenian lumon en la afero, cxar sur unu li legis: _Honoro kaj Gloro_, sur la alia: _Felicxo kaj Ricxeco_. La sultano pensis en si mem, ke ankaux al li estus malfacile elekti inter la du objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj. Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj raportis al sxi, kion diris la feino; kaj nun plenigis sxian koron mistera espero, ke tiu, al kiu sxi sentis sin tiel forte altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian regxan devenon. Antaux la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de pasxaoj kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis arege tra la malfermita pordo. Ili sidigxis sur belegaj kusenoj lauxlonge de la muroj. Kiam ili cxiuj sidigxis, la sultano denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj pasxoj li trairis la salonon, jxetis sin teren antaux la trono kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?" La sultano rektigxis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la praveco de viaj pretendoj je tiu cxi nomo oni lauxtigis dubojn; unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via naskigxo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la gxustan!" Labakano levigxis kaj alpasxis antaux la kestetojn. Longe li pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata patro! kio pli alta ol la felicxo esti via filo? Kio pli nobla ol la ricxeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras la surskribon: Felicxo kaj Ricxeco." "Ni baldaux scios, cxu vi bone elektis; intertempe sidigxu sur tiu kuseno apud la Pasxao de Medina," diris la sultano kaj faris signon al sia sklavo. Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno malgxoja, kaj lia tuta aspekto vekis gxeneralan kompaton cxe la apudestantoj. Li jxetis sin teren antaux la trono kaj demandis pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li devas elekti unu el la kestetoj; li levigxis kaj alpasxis antaux la tablon. Atente li legis ambaux surskribojn, poste li parolis: "La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la felicxo, kiel pasemaj cxiuj ricxajxoj. Sed krom tio ili instruis al mi, ke en la brusto de homo kuragxa logxas nedetruebla trezoro, la honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas samtempe kun la felicxo. Do, ecx se por cxiam mi perdas nun mian kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!" Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaux li alpasxu antaux sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton. Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el la sankta fontano Zemzem en Mekka, antauxlavis siajn manojn por pregxi, turnis sian vizagxon orienten, jxetis sin teren kaj pregxis. "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian veran filon en tiu cxi horo de l' provo." Li levigxis kaj resupreniris sian tronon. Gxenerala scivolego tenis kvazaux enkatenitaj cxiujn apudestantojn; korpremate atentaj, apenaux ili kuragxis spiri; ecx museton oni povus auxdi kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn de la antauxstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj cxi lastaj, kiujn gxis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte malfermigxis per si mem. En la de Omar elektita kesteto kusxis, sur velura kuseno, malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano -- granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaux, ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidajxo! en tiu sama momento gxi ekpligrandigxis, kaj cxiam gxi farigxis pli kaj pli granda, gxis gxi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaux li genue, kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidigxi cxe lia dekstra mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova proverbo: _Restu tajloro cxe via laboro!_ Vere, vi ne meritas mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaux nenion povas rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi sxatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia lando." Hontigita, kvazaux dispremegita kiel li estis, la kompatinda subtajloro nenion povis respondi; li jxetis sin teren antaux la princo, kaj larmoj jxetigxis el liaj okuloj. "Cxu vi povas pardoni al mi, princo?" li diris. "Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio fieras cxiu Abasido," respondis la princo, igante lin levigxi; "foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortusxita, la maljuna sultano kaj jxetis sin sur la bruston de la filo; la emiroj kaj pasxaoj kaj cxiuj eminentuloj de l' regno levigxis de siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova regxido!" kaj, dum la gxenerala gxojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton, elsxteligxis el la salono. Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian cxevalon Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio. Kvazaux songxo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la belega kesteto, ricxe ornamita per perloj kaj diamantoj, rememorigis al li, ke songxo gxi ja tute ne estis. Reveninte fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro, desaltis teren, alligis sian cxevalon al la pordo kaj enpasxis en la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis, faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj cxiuj sin jxetis kiel frenezaj kontraux la kompatinda Labakano, kiu tute ne atendis tian gxentilan akcepton: ili prilaboris lin per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pincxis per akraj tondiloj, gxis li falis ellacigita sur amason da malnovaj vestajxoj. Dum li tie kusxis, faris al li la majstro furiozajn riprocxojn pro la sxtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke gxuste pro tio li revenis, cxar li volas cxion kompensi; vane li proponis trioblan kompensajxon; la majstro kaj liaj subuloj sin jxetis sur lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo. Vundbatita kaj cxifonita, li sidigxis sur sian cxevalon Murva kaj rajdis en karavanejon. Tie li kusxigis sian lacan disbatitan kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco de cxiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri cxia grandeco kaj farigxi respektinda burgxo de la urbo. Kaj la morgauxan tagon li ne pentis pri sia decido, cxar la peza mano de l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan mosxtecon. Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, acxetis al si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte cxiujn antauxarangxojn kaj alkrocxinte antaux sia fenestro elpendajxon kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidigxis en sia laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele dissxiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al gxi, kia stranga vidajxo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu, la kudrilo dauxrigis diligente kudradi; gxi faris delikatajn, graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris ecx en siaj plej artoricxaj momentoj! Vere, ecx la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila kaj grandvalora! Kaj ankoraux alian valoron havis cxi tiu donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam finigxis. Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaux la plej fama tajloro, longe kaj largxe. Li altrancxadis la vestojn kaj faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj cxi tiu laboris plue kaj sencxese, gxis la vesto estis preta. Majstro Labakano havis baldaux la tutan urbon kiel klientaron, cxar li laboradis bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen lernantoj kaj cxiam post sxlositaj pordoj. Tiel la kesteta sentenco, promesinta _felicxon_ kaj _ricxecon_, fine plenumigxis; felicxo kaj ricxeco, almenaux en meza mezuro, akompanadis la pasxojn de la bona tajloro; kaj cxiufoje kiam li auxdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en cxies busxo, -- kiam li auxdis, ke tiu kuragxulo estas la fiero kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi restis tajloro, cxar honoro kaj gloro estas ja dangxeraj aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian povon, certe gxi ankoraux cxiam kudradas per la eterna fadeno de la bona feino Adolzajdo. Cxe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj baldaux gxi atingis Birket el Had, "Fontanon de l' Pilgrimantoj," de kie gxis Kajro estas nur trihora irado. Oni sciis, ke cxirkaux tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaux la komercistoj havis la gxojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el Falk, cxar gxi estis rigardata kiel felicxa antauxsigno, eniri tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto. Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiauxis la fremdulon kaj la grekan komerciston Zaleuxkos kaj iris hejmen kun siaj amikoj. Zaleuxkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj invitis tie tagmangxi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li antauxe foriris sxangxi sian vestaron, promesinte baldaux reveni. La greko jam faris cxiun antauxarangxon, por bone regali la fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojagxo apartan korinklinon; kaj kiam la mangxajxoj kaj trinkajxoj staris bonorde sur la tablo, li sidigxis, por atendi sian gaston. Nun fine li auxdis lin, alproksimigxantan per malrapidaj pezaj pasxoj lauxlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia cxambro. Li levigxis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpasxis malantauxen, terurita, cxar jen renkontis lin cxe la sojlo tiu timiga rugxmantelulo! Ankoraux unu rigardon li jxetis sur lin: iluzio gxi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la nigraj okuloj rigardis lin fulme, la rugxa mantelo kun la oraj brodajxoj -- cxio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo, estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj skuadis ekscite la bruston de Zaleuxkos. Estas vero, ke li jam repacigxis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove cxiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de antauxmorta timo, tiu cxagrenego, kiu venenis por cxiam lian junan vivon, denove preterpasis antaux lia animo kvazaux per unumomenta ekflugo. Cxiam senmove staris la aperajxo sur la sojlo. "Kion vi volas, terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne malbenu vin!" "Zaleuxkos!" parolis el sub la masko konata vocxo; "cxu tiel vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj dissxovis de sia brusto la mantelon: gxi estis Selim Baruhx, la fremdulo. Sed Zaleuxkos sxajnis ankoraux ne trankviligita: terure estis al li en cxeesto de tiu fremdulo, cxar nur tro klare li rekonis en li la nekonaton de _Ponte vecchio_. Tamen tiu cxi sento cedis fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon al la fremdulo, ke li sidigxu kun li al la tablo. "Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruhx la parolon, kiam ili sidigxis, "cxar vi rigardas min per elokvente demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri al viaj rigardoj, sed mi sxuldas al vi klarigon pri mia konduto, kaj tial mi kuragxis, ecx riskante vian malbenon, aperi antaux vi en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laux la kredo de miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas ecx pli malfelicxa ol mi.' Tion cxi lastan vi kredu nur, amiko Zaleuxkos; kaj nun auxdu mian senkulpigxon. "Mi devas reveni gxis la komenco, por min bone komprenigi. Mi naskigxis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en Francujo cxe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon, por sercxi trans la maro rifugxejon cxe miaj gepatroj; akompanis min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj plej grandaj dangxeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la furioza franca popolo, ni albordigxis en Aleksandrio. Sed ho ve! ne cxion mi trovis en la domo de mia patro, kiel gxi devas esti. Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo ankoraux ne atingis gxis tie; sed des pli neatendite trafis la malfelicxo mian familion en gxia plej profunda interno. Malmulte da tempo antauxe, mia frato, esperoplena junulo, cxefsekretario de mia patro, edzigxis kun juna knabino, filino de firenza nobelo, kiu logxis en nia najbarajxo; du tagojn antaux nia alveno, sxi subite malaperis, kaj ecx la plej malgrandan postesignon de la malfelicxa knabino nek nia familio nek sxia patro povis trovi. Oni fine konvinkigxis, ke sxi nesingardeme promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de rabistoj. Por mia kompatinda frato cxi tiu penso estus eble malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaux eksciis: la perfidulino ensxipigxis kaj forveturis eksterlandon kun juna Napolano, kiun sxi ekkonis en la domo de sia patro. Kvazaux freneza de kolero, mia frato faris cxion eblan por venigi al jugxo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian propran malfelicxon kaj cxiujn nin pereigi. La firenza nobelo foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian ruinon. En Firenzo li malprosperigis cxiun esploron, kiun entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per cxiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfelicxa patrino farigxis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaux ol la morto liberigis sxin de sxia terura stato, kiu tamen en la lastaj tagoj sxangxigxis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun trovigxis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en mi, baldaux farigxis kvazaux ardega flamo en mia animo. "Kiel mi jam diris, mallonge antaux sxia fino revenis al sxi la konscio; sxi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia malfelicxo kaj pri sia propra morto. Poste sxi petis cxiujn aliajn forlasi la cxambron; kun solena mieno sxi sidigxis rektigxinte sur sia mizera kusxejo kaj diris, ke mi povas akiri sxian benon, se mi jxuros tion plenumi, kion sxi nun ordonos al mi. Kortusxita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi jxure promesis plenumi sxian volon. Cxe tio sxi komencis denove sursxuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis al mi, kun plej teruraj minacoj de sxia malbeno, vengxi kontraux li mian malfelicxan familion. Sxi mortis en miaj brakoj. Jam de longe dormetis en mia animo tiu penso pri vengxo; nun gxi plenforte vekigxis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj jxuris al mi mem, ke mi uzos cxiun eblan rimedon, por plenumi mian vengxon, ecx se mi per tio pereos. "Baldaux mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej kasxite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano farigxis intertempe gubernatoro, kaj nun cxe la plej malgranda suspekto li havis en mano cxiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en konata livreo; lia sxanceligxa irado, lia malgaja mieno kaj lia kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_ rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano, kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras kontraux sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan humoron. Li sxajnis tre mirigita, vidante min tie, forte plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro farigxis gubernatoro, li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaux mia oro, subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko. La cxefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan serviston, kiu en cxiu horo malfermos por mi la pordon de mia malamiko; kaj de nun maturigxis cxiam pli rapide mia plano de vengxo. Al mi sxajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia filino. Cxu gxi ne estis sxi, kiu tiel hontinde krimis kontraux mia frato? -- sxi ja, kiu estis la cxefa kauxzo de nia malfelicxo? Ecx gxojigis mian vengxosoifantan koron la novajxo, ke gxuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edzinigxi; mi tuj prenis decidon: nun morti sxi nepre _devas_. Tamen mi timis plenumi propramane la krimon, kaj ankaux Pietron mi ne jugxis kapabla gxin fari; tial ni cxirkauxesploris, por trovi iun, kiu povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuragxis dungi neniun, cxar neniu entreprenus ion tian kontraux la gubernatoro. Fine naskigxis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste plenumis; samtempe, cxar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li proponis vin kiel plej tauxgan ekzekutiston. Pri la plua irado de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj honesteco preskaux malprosperigis mian entreprenon: de tio venis la epizodo de la mantelo. "Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l' gubernatoro, kaj ne malpli kasxe li volis nin poste reelkonduki sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi cxiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antauxenpelate de timo kaj pento, mi kuris pli ol du cent pasxojn, gxis mi falis senforta sur la sxtupojn de pregxejo. Kiam mi fine reakiris la memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se oni vin trovos en la palaco. Mi alsxteligxis tien, sed nek de vi nek de Pietro mi povas trovi ecx la plej malgrandan, postsignon; sed la pordeto ankoraux staris malfermita, kaj tial mi almenaux povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la domo. "Kiam farigxis tago, timo antaux eltrovigxo kaj premanta sento de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsternigxon, kiam oni tie post kelkaj tagoj rakontadis cxie la aferon, kun la aldono, ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila, timoplena, mi reiris Firenzon: jam antauxe mia vengxo eksxajnis al mi iom supermezura, sed nun mi gxin ecx malbenis, cxar multe tro kare mi pagus por gxi, se la prezo estus via vivo. Mi alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon. Kion mi sentis, vidante vin suriri la esxafodon kaj tiel heroe suferi, pri tio mi ne volas paroli; suficxas diri, ke kiam via sango tie elsxprucis, jam farigxis nesxancelebla mia decido, dolcxigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja cxion scias, kio poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi cxi tiun vojagxon. Kiel peza sxargxo premis min la penso, ke vi ankoraux ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum multaj tagoj kaj fine fari plenan malkasxan konfeson pri mia kulpo." Gxis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfelicxa ol mi, cxar cxiam, kvazaux per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi faru al vi ankoraux unu demandon: kiel farigxis, ke vi venis sub tiu cxi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, acxetinte por mi la domon en Konstantinopolo?" "Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al cxiuj homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, cxe miaj Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj kelke da samepensantaj junuloj kaj aligxis al tiuj kuragxaj Mamelukoj, kiuj tiel ofte farigxis la teruro de la franca armeo. Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l' paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovagxan vivon de vagisto, dedicxitan al batalo kaj cxaso. Kun tiuj homoj, kiuj respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; cxar kvankam miaj Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Euxropanoj, tamen ili estas tute netusxitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj ambicio." Zaleuxkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Euxropo. Li prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj mortu. Kortusxita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu pro tio mian plej varman dankon." Li salte levigxis kaj ekstaris plenstature antaux la greko, kiun preskaux teruris la militista tenigxo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda misteroplena vocxo de lia gasto. "Via propono estas bela," parolis tiu cxi plue; "por cxiu alia gxi estus alloga, sed mi -- ne povas gxin akcepti. Jam staras selita mia cxevalo, jam atendas min miaj servistoj; adiaux, Zaleuxkos!" La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, cxirkauxprenis sin adiauxante. "Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomigxas mia gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko. La fremdulo rigardis lin longe, ankoraux unu fojon premis al li la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi estas _la rabisto Orbasano_." FINO. [1] Turka interpretisto (vorto internacia). [2] La turka registaro: angl., _The Porte_; fr., _La (Sublime) Porte_; germ., _Die (hohe) Pforte_. [3] Nomo, kiun donas orientanoj al cxiuj okcident-euxropanoj: _Franko_ estas do, laux tio, _ne_ identa al _Franco_. [4] Estinta itala ormonero: ital., _zecchino_; hisp., _zequi_; france kaj angle, _sequin_; germ., _Zechine_. [5] _Altano_: germane, _Altan_: balkonsimila teraseto aux estrado, alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruajxo (cxu muroj, cxu kolonoj); en cxi tiu rilato gxi diferencas de ordinara balkono, kiu elstaras el la muro de l' domo. La germana vorto _Altan_ devenas de la itala _altana_. [6] Turka jugxisto. [7] En la moderna turka lingvo _Kapitan-Pasxao_, cxefadmiralo de la turka militsxiparo. [8] _Agao_, turka oficiro. [9] _Kadio_: turka jugxisto; _muftio_: turka cxefpastro. [10] Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, cxirkaux la jaro, 1745. End of the Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** ***** This file should be named 22070.txt or 22070.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: https://www.gutenberg.org/2/2/0/7/22070/ Produced by David G. Simpson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at https://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at https://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit https://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: https://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.